SEN TIMO

ROSANA ARBELO (Sin miedo) -- Traducción al esperanto

       Sen timo sentu la favoron de la sorto,
       teksitan de feinoj, kiuj ŝirmas vian vojon.
       Farante ĉiun paŝon via plej vivinda horo,
       Feliĉu do sen timo

Sen timo, problemon ni rigardas bagatelo
La stratoj evoluas al ĉielo
Kaj ni fariĝas birdoj, flugantaj super tero, jen
Sen timo, la noktoj nin regalas per falstelo
Vi revu, plenumiĝos ĉiu revo
se vi volonte vivas
Sen timo al frenezo, sen timo diri: ne!

       Sen timo sentu la favoron de la sorto...

Sen timo, la spertoj gvidas nin al la libero
Se ni la manojn levas en aero
Ni trovos je dispono la tutan universon, jes
Sen timo, ni venas plej facile al la celo
Vi revu, plenumiĝos ĉiu revo
Se vi volonte vivas
Sen timo al frenezo, sen timo diri: ne!

       Sen timo sentu la favoron de la sorto...

Problemon ni rigardas bagatelo
Ni venas plej facile al la celo
Sen timo al frenezo, sen timo diri: ne!

       Sen timo sentu la favoron de la sorto...


Kanzono: Sen timo (Sin miedo)
Verkis kaj kantas: Rosana Arbelo
Tradukis: Svena Dun

Otras canciones. Volver al índice en español
Aliaj kantoj. Reveni al la indekso en Esperanto