Salut!

MiTiu ĉi estas la retpaĝaro de José Antonio del Barrio, pli konata kiel Toño (aŭ Tonyo, aŭ Tonjo).

Tie ĉi mi havas materialon en diversaj lingvoj, plejmulte kun rilato al Esperanto. La plej nova grupo havas la formon de blogo: jen la nova adreso, eĉ se granda parto estas ankoraŭ trovebla en la malnova. Sed oni povas trovi alian pli sentempan materialon rekte en tiuj ĉi paĝoj, kies indekso mi prezentas sube.

Grava atentigo: nuntempe mi estas prezidanto de la Hispana Esperanto-Federacio. Tamen, la materialo de tiu ĉi retejo kaj specife de la blogo estas pure persona, kaj tute ne reprezentas la vidpunkton de la asocio, kaze ke mi ie esprimas iun specifan opinion. Pliaj atentigoj kaj informoj, tie ĉi.

DIVERSAJ TEKSTOJ KAJ ESEOJ

Mia plej ampleksa eseo, "La normala lingvo", en kiu mi resumas mian penson pri diversaj punktoj de la lingvo kaj de la movado, ricevis trian premion en branĉo Eseo de la Belartaj Konkursoj de UEA.

Jen mia pledo por la forlaso de la vorto kabei (aperinta unue en "Libera Folio")

sufikso ICHIom malnova pledo por la forigo de seksismo en la uzo de Esperanto.

En la blogo diversaj tekstoj estas kvazaŭ eseetoj. La plej fama (se juĝi laŭ reagoj) fariĝis tiu en kiu mi kreis mian leĝon, La Leĝo de Tonjo, pri retaj diskutoj.
Sed eble vi trovis iujn aliajn interesajn, en la malnova versio aŭ jam en la nova. Interalie:

Indekso de tiuj kaj aliaj tekstoj estas alirebla en aparta retero.

HISTORIO

Pli bone vizitu propran indekson. Tamen, jen specimeno: Taiji Jamaga kaj aliro al la retejo kun bildoj

Artikolo verkita de Ulrich Lins kaj mi mem pri Esperanto dum la hispana civila milito, prezentita en historia kongreso en Madrido.

Por la libro “La arto labori kune”, eldonita de UEA honore al la 70-a datreveno de Humphrey Tonkin, mi analizis la esperantan laboristan movadon en Hispanio en la komenco de la pasinta jarcento, kun la titolo “Inter laborista edukado kaj kultura alternativo”.

Biografioj de diversaj esperantistaj pioniroj: vidu indekson

Multaj taksas interesa mian kolekton de afiŝoj, de la periodo de la hispaniaj respubliko kaj civila milito.


SKEPTIKISMO

Johano Diego kaj la Virgulino de Guadalupo

Tradukoj de artikoloj rilataj al la skeptika movado:

Artikolo pri konspirteorioj: "Ni bezonas pli multajn konspirojn"

Recenzo de la libro "Mensogoj kaj sekretoj de la historio"


DIVERSA LITERATURO

Estas nun legeblaj: Lorca: Cigana Romancaro

Mi ankaŭ havas ion pri la internacia lingvo, en la hispana kaj en aliaj lingvoj.

EN LA HISPANA

Krome, estas alia blogo kun tekstoj pli-malpli paralelaj al la esperantlingva.

ALILINGVE

Mi kreis blogon en la angla kiun mi lastatempe ne plu aktualigas. Ĝia plej interesa artikoleto por ekstera informado temas pri denaskaj parolantoj.

Tiu blogo enhavas ankaŭ artikolon en la germana (intervjuon en germanlingva hispania gazeto)

La artikolo pri la utiligo de Esperanto dum la hispana milito, kiun verkis Ulrich kaj mi havas version en la kataluna. La pli malnova kaj mallonga artikolo de Ulrich Lins pri tiu sama temo havas versiojn en la germana kaj la franca.

Ankaŭ troveblas kelkaj versioj de mia artikolo pri Lanti: en la kataluna, en la angla, en la franca

Kaj kvazaŭ alia lingvo estas la kurioza ortografio de la hispana en kiu estas skribita la membiografio de Julio Mangada.

Ĝenerala indekso de alilingvaj artikoloj, tie ĉi.

Kaj krome:

CETERO

Mi iam devas ĝisdatigi la ligojn al alies paĝoj, kiujn mi iam kompilis.

En la hispana, informoj pri la valaro el kie mi devenas, la Alta Pisuerga, kun iuj fotoj.

Fotoj diversaj

KONTAKTI

Por kontakti min, vi povas skribi al tonyo+del+barrio+@yahoo.es
(se vi kopios, forigu krucojn)

Aŭ vi povas viziti miajn ejojn en: