Originala literaturo en Esperanto

¿De qué va esto?

¿Qué idioma es éste?

Sobre el general Mangada (a quien va dedicado el poema)

Más literatura

Otros textos

En esperanto

Pliaj poemoj

Aliaj tekstoj

Índice general

Eŭgeno Miĥalski

MARŜO DE L' ANTIFAŜISTOJ

dediĉata al la esperantista roto «ANTAŬEN»

Suno hispana, ĉiela lazuro,
Dolĉa kisado de venta kares'…
Sango, ruinoj, perforto, teruro,
Pafoj fusilaj, kanonaj, sen ĉes'.
            Sonu signalo
            al la batalo,
            marŝu kun ard'
            sub ruĝa standard'.

Bando faŝista de sangaj tiranoj
Volas forpreni la ĝojon de l' viv'
Premi la gorĝon al bravaj hispanoj,
Rabi, bruligi per mano de riff'.
            Sonu signalo
            al la batalo
            sub ruĝa stel'
            ke mortu ribel'.

Flugas en alto germanaj pilotoj,
Bombojn ĵetante al paca amas';
Marŝas diboĉe faŝistoj en rotoj,
Palas virinojn, infanojn en ĉas'.
            Do al batalo
            sonu signalo
            kontraŭ svastik'
            pro la Respublik'.

Sed jam proletoj leviĝas defende,
Fone kuniĝas labora popol'
Fronten ekmarŝas heroe senplende
Bravaj taĉmentoj kun venka ekvol'.
            Do al batalo
            sonu s¡gnalo,
            marŝ' kun rapid'
            pro ruĝa Madrid

Tuta jam mondo kompreni komencas
tie ekluktas ĝi kontraŭ faŝism'
Nigro kaj bruno egale esencas,
Monda ja estas tutec-organism'.
            Do al batalo
            sonu signalo
            kontraŭ svastik'
            pro la Respublik'.

Venis ni ankaŭ ali-nacianoj
Kune batali sur lipoj kun kant',
Helpi defendon al fratoj-hispanoj1
Ĉiujn kunigas nin ja Esperant'.
            Sonu signalo
            al la batalo
            Marŝ', marŝ' sen lac'
            pro monda la pac'.
 

NOTOJ:
La roto «Antaŭen», al kiu estas dediĉata la poemo, estis supozata taĉmento de esperantistaj internacibrigadistoj kiuj luktis en la Respublikana flanko dum la hispana interna milito. Fakte ĝi neniam ekzistis, laŭ pruvis la esploroj de Jukio Hirai. Temas pre legendo tiam disvastigata, probable pro miskompreno.
Riff' estas la montara regiono de la nordo de Maroko. La vorto estas uzata tie ĉi por aludi la maŭrajn trupojn kiuj tiom kontribuis al la venko de la naciista (frankista) flanko.

El «POPOLA FRONTO, (informa bulteno internacia pri hispana lukto kontraŭ la faŝismo)». Numero 5, p. 4 (1a de januaro 1937)
Vidu alian poemon, dediĉitan al Julio Mangada.