IOM DA HISTORIO

¿Qué idioma es éste?

Traducciones al esperanto

Historia del esperanto

En esperanto

Tekstoj pri historio

Aliaj tekstoj

Índice general

en español

Mi kolektis en tiu ĉi paĝaro diversajn tekstojn rilatajn al historio de Esperanto, en tiu ĉi lingvo kaj en la hispana:

AFIŜOJ

Kelkaj bildojEble la plej kurioza ero estas kolekto de afiŝoj, ĉefe de la periodo de la hispanaj respubliko kaj civila milito.

LONGAJ ARTIKOLOJ

Ne maltrafu artikolon verkitan de Ulrich Lins kaj mi mem pri Esperanto dum la hispana civila milito, por Internacia Historia Kongreso. Vi povas trovi ankaŭ malnovan pli mallongan artikolon de lins pri la sama temo tie ĉi; ankaŭ la hispanlingva originalo kaj kataluna traduko.

Por la libro “La arto labori kune”, eldonita de UEA honore al la 70-a datreveno de Humphrey Tonkin, mi analizis la esperantan laboristan movadon en Hispanio en la komenco de la pasinta jarcento, kun la titolo “Inter laborista edukado kaj kultura alternativo”.

Dum iamaj hispanaj kongresoj, mi prelegis pri pioniroj de nia movado dum la periodo antaŭ la hispana interna milito. Jen la (kelkloke adaptitaj) tekstoj:

» 2002: Pri sciencisto, aviadisto, militisto, politikisto kaj ĝenerale tre multflanka samideano, Emilio Herrera

» 2003: Biografio de la plej konata hispana esperantisto, Julio Mangada.

» 2004: Omaĝo al konsilisto de la unua eŭska registaro (dum la hispana intercivitana milito), Juan Gracia, kun enkadrigo en la historio de la vaska laborista movado, en kiu li aktivis.

Mi republikigis en tiu ĉi retejo diversajn artikolojn pri historio, originale verkitajn por la bulteno (Boletín) de Hispana Esperanto-Federacio:

  • Pri urbestro de Madrido dum la hispana milito, esperantisto, Cayetano Redondo mortpafita en 1940.
  • Pri eksa prezidanto de Hispana Esperanto-Asocio, Sidonio Pintado, kiu ankaŭ estis mortpafita tuj post la hispana milito.
  • Pri diversaj esperantistoj, ĉefe militistoj, kiuj batalis en la dekstrula flanko dum tiu hispana milito.

Aliaj du artikoloj de la sama revuo, sed ne verkitaj de mi: Vicente Inglada Ors

  • Dum 2004 ni festis la 125an datrevenon de la naskiĝo de alia sciencista kaj verkista esperantisto, Vicente Inglada, kaj jen la biografio kiun Antonio Marco verkis pri li.
  • Kaj okaze de la datreveno de la nobelpremiito Santiago Ramón y Cajal, jen biografio de lia frato, ankaŭ medicinisto kaj esperantisto, Pedro Ramón y Cajal.

Jen mia artikolo pri Eŭgeno Lanti, kiun mi verkis unue en la hispana kaj poste taŭgis por versioj en aliaj lingvoj.

PLI MALLONGAJ ARTIKOLOJ

Disaj historiaj informoj aperas en mia blogo. La nuna formo permesas la enmeton de etikedo pri historio. Inter la pli malnovaj artikoloj, mi povas sugesti:

Kaj jen kelkaj aldonaj paĝoj kun ia rilato al la historia aspekto:

EN LA HISPANA LINGVO:

La historio de la hispana esperantista movado, artikolo verkita okaze de la centjara jubileo de la unua asocio tuthispana.

Eugene Lanti Informa artikolo pri la laborista esperantista movado.

Resumo en la hispana de la biografio de Mangada kaj kopio de la dokumento per kiu oni omaĝis lin per la Ora Medalo de la Urbestraro de Madrido, en 1936.

Prelego farita por festi la 150an datrevenon de la naskiĝo de la hispana inĝeniero kaj sciencisto Leonardo Torres Quevedo, ene de kunmemoro organizita per la ŝtata Societo pri Kulturaj Kunmemoroj, la Kolegio de Konstruaj Inĝenieroj kaj la Supera Konsilantaro por Sciencaj Esploroj. La prelego temis pri la rilato de Torres Quevedo kun la lingvo Esperanto, kaj estis publikigita en libro eldonita de tiu ŝtata Societo.

Iom flanka teksto: eseeto pri la historio de la tradukado de hispana literaturo al Esperanto.

EKSTERAJ TEKSTOJ: