Tra la paĝoj de la Historio:

JUAN GRACIA KAJ LA HISTORIO DE LA VASKA LABORISTA MOVADO

Sen bildoj kaj ho-surogate, tie ĉi
Sin figuras aquí
En pdf

INDEKSO

  1. Enkonduko kaj fono de la prelego: omaĝo al "nia" ministro en la unua eŭska aŭtonoma registaro.
  2. La naskiĝo de la laborista movado en Vaskio.
  3. La solidigo de la influo de la socialismo en la vaskaj laboristoj.
  4. Ĉefaj figuroj de la socialismo en Vaskio.
  5. La skismo de la socialismo en Eŭskio kaj la kreo de la komunista Partio.
  6. Aliaj laboristaj tendencoj: la anarĥiismo kaj la naciistaj sindikatoj.
  7. La rilatoj inter socialismo kaj naciismo en Eŭskio.
  8. La alveno de la Dua Hispana Respubliko. La civila milito. La postmilitaj jaroj.
  9. La laborista Esperanto-movado en Hispanio kaj en Eŭskio dum la 30aj jaroj.
  10. Juan Gracia, socialisto kaj esperantisto.

1. ENKONDUKO KAJ FONO DE LA PRELEGO: OMAĜO AL "NIA" MINISTRO EN LA UNUA EŬSKA AŬTONOMA REGISTARO.

La organizantoj de la Eŭropa Kongreso en Bilbao afable invitis min daŭrigi la serion de paroladoj kiuj mi estis komencinta dum la lastaj du Hispanaj Kongresoj de Esperanto, pri diversaj pioniroj de la hispana movado, tiel helpante elfosi el la forgeso homojn ege valorajn, sed preskaŭ forgesitajn pro la tragikaj cirkonstancoj de la historio de tiu ĉi lando dum la lastaj jardekoj, kaj samtempe fermante la agadojn por la kunmemoro de la centjara datreveno de la unua tuthispana esperantista asocio. Kiam mi devis pensi pri la homo al kiu mi povus dediĉi mian paroladon, mi tuj pensis pri unu kies personaj trajtoj ja meritas la fieron de la esperantistaro, sed kiu krome havas la avantaĝon de sia granda rilato al la urbo kaj la regiono kiu nin gastigas, en kiuj li ludis gravan politikan rolon dum la 20aj kaj 30aj jaroj: temas pri Juan GRACIA COLÁS (elp. proksimume Ĥŭan' Grazja Kolas').

Juan Gracia estis aktiva membro de la socialista partio, vicurbestro de Bilbao kaj "ministro" (konsilisto) en la unua aŭtonoma vaska registaro, kie li okupiĝis pri la sociala asistado dum la malfacilaj tempoj de la hispana intercivitana milito. Li aktive agadis por Esperanto, ĉefe en la vicoj de la laborista movado.

Juan Gracia

Eble por multaj el niaj gastoj kiuj nemulte konas la historion de la Hispana Ŝtato povas rezulti iom strange scii ke konsilisto de la eŭska registaro ne estis eŭska naciisto, sed socialisto, ano de la Hispana Socialista Laborista Partio (la nune reganta PSOE), ĉar multaj identigas vaskan movadon kun vaska naciismo. Ne estas tiel, kaj fakte la hispana socialismo, samkiel poste la komunismo, havis kiel unu el siaj ĉefaj pilieroj tiun ĉi parton de la Ŝtato. Necesas do, por bone enkadrigi lian agadon, ke ni iom detale priskribu dum la unua parto de la prelego la naskiĝon kaj disvolviĝon de la laborista movado en Vaskio, dediĉante la plejmulton de la tempo al la socialista movado, kie Gracia aktivis, kaj tuŝante ankaŭ la rilaton al la eŭska naciismo dum la unuaj jaroj de la 20a jarcento.

Antaŭ ol komenci, permesu tri antaŭajn avertojn:

Unue, mi nur pritraktos la historiajn eventojn ĝis 1940, kaj ne deziras tuŝi la nunan politikan situacion, sufiĉe komplikan por prelego pri Esperanto.

Due, dum la prelego mi uzos tute interŝanĝe la formojn vasko, basko aŭ eŭsko. En la specialaj cirkonstancoj de tiu ĉi lando la elekto de unu aŭ alia formo ofte estas indiko pri politika prefero, kaj mi provizore preferas ke miaj personaj preferoj, se ili transparentiĝas, videbliĝu per la enhavo kaj ne per la formo.

Kaj same la vortoj Eŭskio, Vaskujo, Baskolando, ktp, estos uzataj por aludi jen la tutan teritorion kie oni parolas aŭ historie parolis la eŭskan lingvon, jen la parton de tiu ĉi apartenantan al la hispana regno, jen la nunan aŭtonoman eŭskan regionon/nacion/komunumon (Biskajo, Gipusko kaj Alavo). Fakte, kaj bonŝance, la plejmulto de la prelego temos ĉefe pri pli malgranda parto, ĉefe pri Biskajo kaj eĉ pri la urbo de Bilbao kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj, kiu estas la teritorio kiu gravas por kompreni la agadon de Gracia kaj liaj samagantoj. Krome, la ŝtato estos aludita per Hispanio, Hispana Ŝtato, Hispana Regno aŭ (en la adekvataj cirkonstancoj) per Hispana Respubliko.

Kiel oni baldaŭ lernos, la aferojn de nomenklaturo, eĉ se al multaj povas aspekti banalaj aŭ ridindaj, ja povas esti gravegaj en tre disapartigitaj aŭ radikaligitaj etosoj.

2. LA NASKIĜO DE LA LABORISTA MOVADO EN VASKIO.

La hispana parto de la eŭska teritorio estis ĝis la mezo de la 19a jarcento socio relative disvolvita, sed dediĉita ĉefe al la primara sektoro de la ekonomio, kun agrokulturo ne pli grava ol la averaĝa hispana, fiŝkaptado agnoskita kaj fama en la tuta mondo kaj metiarto malgranda sed tre bonkvalita. Ĝi estis tre tradiciista socio kun elstare grava influo de la katolika eklezio. Ĝi estis la ĉefa piliero de la tradiciista ribelo konata kiel "karlismo", kio okazigis plurajn civilajn militojn, post kiuj estis plejparte nuligitaj la tradiciaj leĝoj de aŭtonomeco kiuj depost la malnovaj tempoj de la Kastilia Monarĥio regis la socion de la kvar provincoj (la t.n. malnovaj leĝojforuoj, "fueros"). Samtempe oni devas emfazi ke la urboj, kaj ĉefe Bilbao, jam entenis dinamikan socion, kun grava influo de la politika liberalismo.

En la dua duono de la 19a jarcento la koincido de teĥnikaj plibonigoj (la sistemo Bessemer por produktado de ŝtalo), de modifoj en la leĝoj pri proprieto kaj la ŝanĝo en la sistemo de eksportoj kaŭzis la subitan komencon de grandskala ekspluatado de la gravaj minoj de fero en la regiono proksima al Bilbao, en la maldekstra bordo de la rivero Nerviono. Baldaŭ estis instalitaj la unuaj siderurgiaj fabrikoj, kaj ne multe poste ekfondiĝis la financaj centroj. La regiono industriiĝis kun granda rapideco, kaj fariĝis ĉefa piliero de la hispana ekonomio.

La unuaj bezonoj de laboristoj estis kovritaj per la laborforto de la ĉirkaŭaĵo, sed tio baldaŭ ne sufiĉis, kaj komencis amasa enmigrado, unue el la nordo de Malnova Kastilio kaj baldaŭ el aliaj pli foraj regionoj (Andaluzio, Galegio). La subita enfluo de tiuj amasoj da malriĉaj, plejparte needukitaj laboristoj, viditaj kiel "fremduloj" kaŭzis streĉiĝojn en la malnova socio kaj helpis al la radikaliĝo de la ĉiam ekzistinta fono de fiera apartiĝo, kaj helpis al la naskiĝo de la moderna vaska naciismo, en la finaj jaroj de la 19a jarcento. Dume, granda parto de la grandaj kapitalistoj estis laŭdevene vaskoj, sed ili estis bone integritaj en la politika kaj socia hispana oligarkio.

La socialaj kondiĉoj de la proletaro dum la unuaj jaroj estis hororigaj. Ne temis nur pri la troa laboro aŭ la malalta kvanto de la salajro, sed ankaŭ pri la loĝado en barakoj (t.n. kazernoj), la izoliteco disde la familio, la aĉaj vivkondiĉoj.

Dum la antaŭaj jaroj estis eknaskiĝinta iom hezite sindikata movado en Hispanio. Speciala trajto de la hispana sindikatismo estis la forta influo de la anarĥiistaj ideoj, kio rezultigis la kreadon de fortaj tiutendencaj organizoj, ĉefe en la suda kaj orienta parto de la duoninsulo, kun grandaj kernoj en Andaluzio kaj Katalunio. La marksisme orientita movado estis pli malforta, kaj havis sian lulilon en Madrido, ĉirkaŭ grupo de ilustritaj laboristoj, kiuj fondis la socialistan partion PSOE en 1879 kaj la sindikaton UGT en 1888.

Ĝuste ĉar en Baskolando ne ekzistis antaŭa industrio en la moderna senco, ankaŭ ne ekzistis laborista movado antaŭ la 80aj jaroj de tiu jarcento. La unuaj propagandistoj trovis terenon virgan, sen laborista tradicio. Tial, lerta propagando kaj organizado de la unuaj socialistoj kapablis krei fortan movadon, ideologie tre unuecan.

3. LA SOLIDIGO DE LA INFLUO DE LA SOCIALISMO EN LA VASKAJ LABORISTOJ

La jaro 1890 vidis la unuajn konfliktojn laborajn en granda skalo, kiuj markis la postan disvolviĝon de la movado. Granda striko de la ministoj, kiuj petis la plibonigon de la vivkondiĉoj, kondukis al sukceso de ilia movado, kaj al la pligrandigo de la prestiĝo de la gvidantoj. Ĝi estis mejloŝtono ne nur en Eŭskio, sed por la tuta hispana laborista movado, kiu vidis preskaŭ unuafoje amasa grandskala bone organizita movado, klare sukcesinta.

Tio ebligis la fondadon de aliaj socialistaj grupoj en la minista kaj fabrika areo ĉirkaŭ Bilbao. Kaj tiu sama jaro oni organizis la duan Kongreson de la hispana socialista partio, precize en Bilbao. En 1894 la partio fondis propran gazeton, "La Klasbatalo", piliero de la laborista gazetaro en la tuta lando.

Ankaŭ en Bilbao kaj ĉirkaŭaĵoj okazis la unuaj sukcesoj de la politika flanko de la movado. La unuaj socialistaj magistratanoj en tuta Hispanio estis elektitaj en Bilbao, en 1891. La unua deputito iom prokrastiĝis, ĉefe pro la ĉiama fraŭdo de la registaraj partioj, sed la rolon de Bilbao montriĝas en tio ke la tiea kandidato estis Pablo Iglesias, la prezidanto de la partio. En 1898 li atingis jam 22% de la voĉdonoj.

La sukcesoj ripetiĝis en postaj jaroj, kun la socialistoj solaj aŭ en koalicio kun la respublikanaj fortoj. Tiel, ne estas strange ke oni ŝercis ke se Pablo Iglesias estis la paĉjo de la socialismo hispana, Biskajo estis la panjo.

La partio akiris prestiĝon ankaŭ en aliaj progresaj homoj kaj movadoj. Bona ekzemplo estis la iompostioma kunlaboro fare de intelektuloj kaj mezklasuloj. La plej konata ekzemplo estis tiu de la fama filozofo Miguel de Unamuno, kiu anis en la partio dum pluraj jaroj fine de la jarcento, kaj ofte kunlaboris en ĝia gazeto.

Kaj fine, kiel lasta ekzemplo de tiu influo de la eŭska socialismo en la tuthispana movado, ni diru ke ĝuste en Bilbao fondiĝis en 1904 la ŝtata Socialista Junularo.

Kiel oni povas vidi el la ĵusaj informoj, la laborista movado estis afero nur de Bilbao kaj ties ĉirkaŭaĵoj. Ni tamen diru ke ekzistis malgrandaj centroj en la teritorio de Gipusko, ĉefe en la ĉefurbo Donostio (Sankta Sebastiano, hispane San Sebastián) kaj en la apudbiskaja urbeto de Éibar (Ejbaro). Alavo kaj Navaro estis ĉefe agraraj aŭ komercaj regionoj, kun apenaŭ industrio kaj laborista movado ĝis la 30aj jaroj, kaj ankaŭ ne la baskaj teritorioj en Francujo spertis klasajn movadojn antaŭ la Dua Mondmilito.

4. ĈEFAJ FIGUROJ DE LA SOCIALISMO EN VASKIO

Kelkaj trajtoj de la vaska laborista movado ne estas kompreneblaj sen la mencio al kelkaj homoj kiuj stampis la movadon per sia personeco kaj sia laboro. Tial, permesu ke mi menciu kelkajn nomojn kaj ke mi iom klarigu la disvolviĝon de la movado pere de tiu konsidero.

La unuaj jaroj de la socialismo en Baskio, kaj oni povus diri ke granda parto de ĝia ekzisto, ne estus kompreneblaj sen la mencio al Facundo Perezagua (elp. Fakundo Perezagŭa), la patro de tiu movado. Perezagua, naskiĝinta en Toledo, estis unu el la fondintoj de la socialista partio en Madrido, kiam li aĝis 19 jarojn. Li devis foriri el Kastilio eskapante la reprezaliojn de la dungantoj, kaj iris labori al Bilbao en 1885. Li rekomencis aktivi politike kaj sindikate, tuj fondis la unuan grupon de biskajaj socialistoj, kaj tre laboris por fondi kaj firmigi socialistajn grupojn kaj societojn en tiu regiono.

Perezagua estis homo tre aktiva, laborema, kuraĝa, honesta, kun granda sento de organizado; samtempe li estis sekteca kaj foje dogmema, la tipa bildo de la laboristista gvidulo, se tiel diri. Li oponis sin al la kunlaboro kun aliaj fortoj, kaj insistis en la firmigo de la propra movado. Dum lia gvidado, kiu daŭris pli ol du jardekojn, la movado estis radikala, sed samtempe firma kaj matura.

La forlaso de la sekteca periodo koincidis kun la transpreno de la gvidado fare de nova generacio de aktivistoj, kies ĉefa figuro estis Indalecio Prieto (elp. proksimume Indalezjo Prjeto), kiu estos dum duonjarcento unu el la ĉefaj gvidantoj de la tuta hispana politiko. Naskiĝinta en asturia ĉefurbo Oviedo, sed el la infanaĝo loĝinta en Bilbao, jam de tre juna li aliĝis al la socialismo kaj tie kunlaboris. Li laboris kiel ĵurnalisto, kaj dum multaj jaroj redaktis respublikanan ĵurnalon "El Liberal". Pli malfermita al aliaj influoj, "socialista ĉar liberala", laŭ lia fama difino, li estis favora al la kunlaborado kun aliaj progresemaj fortoj, ĉefe kun la respublikanoj, kaj multe laboris sur la parlamenta kaj politika kampoj, sed ne forgesis la amasajn kaj sindikatajn manovrojn.

Homo de granda inteligenteco, agnoskita de ĉiuj, impresiga oratoro, malgraŭ lia manko de regula edukado, Prieto baldaŭ ĉefrolis en la politika sceno en Hispanio. Fakte, li estis ministro dum la epokoj de la Respubliko kaj civila milito, kaj eĉ en la ekzilo li estis unu el la ĉefaj figuroj de la demokratia movado.

La tria granda figuro kiun Eŭskio donis al la socialista hispana movado estis Tomás Meabe. Devenanta de eŭska naciista familio, li aliĝis al la socialista partio, kie li strebis al la malfermo de sia regiono al aliaj kurentoj. Li estas konsiderata la vera fondinto de la hispana Socialista Junularo. Li fariĝis mito por siaj sammovadanoj, al kio kontribuis lia frua morto, 35-jara.

Facundo Perezagua

Indalecio Prieto

Tomás Meabe

Notu ke la du unuaj, Perezagua kaj Prieto, estis naskiĝintaj ekster Vaskio, kaj ne estis etne eŭskaj. Meabe tamen estis eŭskoparolanta, kaj antaŭ lia aliĝo al la socialismo, li apartenis al la naciismaj sektoroj, kie dum jaroj tre aktivis unu lia frato. Tio montras trajton kiun ni poste ree pritraktos: la socialismo radikiĝis en la laboristaj movadoj, kiuj estis grandparte enmigrintoj, sed en ĝi membris kaj agis aŭtoĥtonoj.

La diversajn rilatojn al la lingvoj hispana (kastilia) kaj vaska ni povas ekzempligi per la traktado de du aliaj gvidantoj, kiujn mi deziras mencii pro ilia literatura graveco kaj, cetere, ankaŭ pro ilia rilato al Esperanto.

La unua estas Julián Zugazagoitia, kiu laŭ mia kono estis denaske vaskeparolanto, sed kiu estis tre konata pro lia verkado en la hispana lingvo. Li estis ĵurnalisto, interalie direktoro de la ĉefa gazeto de la socialista hispana partio "El Socialista". Li verkis ankaŭ romanojn, de laborista temo, sed ĉiam en la hispana. Lia plej fama verko, leginda eĉ nun, estas historia: li verkis la unuan libron pri la milito, eldonitan tuj post ties fino; kaj la plej interesa estas ke ĝi estas, laŭ mia takso, la plej bonan ĉiutempan libron pri la hispana milito; ne nur pro lia stilo, sed ĉar li estis speciale maldogmema kaj memkritika, en tempo en kiu la vundoj kaj la venĝemo ankoraŭ floris en ambaŭ kampoj (kiel pruvas lia mortigo, kion mi nun mencios). Ke krome la libro estis tre fidinda, tion pruvas lia portreto de nia samideano Julio Mangada, trafa kaj akurata, kiel mi rakontis en la pasintjara prelego. Zugazagoitia ne rekte rilatis kun nia lingvo, sed li havis plurajn kontaktojn kun esperantistoj, ne nur vaskaj; ekzemple, lia antaŭulo en la direktado de la socialista oficiala ĵurnalo "La Socialisto" estis nia samideano Cayetano Redondo. Mi aldonu ke li fariĝis, se tiel diri, martiro: post la hispana milito, en 1940, kiam li vivis ekzilita en Francio, li estis kaptita de la Gestapo, kaj transdonita al la reĝimo de Franco (kun alia grupo de ekzilitoj, inter kiuj la plej konata estis la prezidanto de la kataluna registaro, Lluis Companys); li estis mortpafita, fare de la ribeluloj, pro ribelo! (dum la milito li estis ministro de internaj aferoj en la respublikana registaro).

Julián Zugazagoitia

Toribio Echeverría

Esperantisto ja estis (kaj tion mi sciis nur antaŭ tre nelonge) Toribio Echevarría. Li estis la ĉefa gvidanto en la alia lulilo de la vaska socialista movado, la menciata urbo Éibar. Tiu ĉi estis fama pro sia industrio de armiloj, kaj tie la socialismo enradikiĝis tiel ke ĝi fariĝis kvazaŭ simbolo de tiu movado. Speciala trajto de tiu urbo estis ke la laboristoj estis preskaŭ ĉiuj aŭtoĥtonaj, eŭskoparolantaj, kaj la socialistoj ne nur ne rejektis, sed ankaŭ flegis la baskajn lingvon kaj kulturon. Samtempe ili flegis speciale la senton de internaciismo, kaj estas de tie ke ni scias ke Toribio Echevarría parolis Esperanton, apartenis al esperantista grupo en la "Laborista Rondo" kaj korespondis kun samlingvanoj en Rusio, Aŭstrio, Hungario, Germanio, Anglio kaj Italio. Éibar estis la unua urbo en kiu oni proklamis la hispanan Respublikon en 1931 (antaŭ ol tion faris Katalunio aŭ Madrido); ankaŭ tie okazis la plej gravaj konfrontiĝoj en Vaskio de la revoluciprovo de oktobro 1934 (la tiel nomata astura revolucio). En ambaŭ kazoj tre ĉefrolis Toribio Echevarría. Ili estis pioniroj en alia aspekto: la kooperativisma movado; tiu ĉi, kiu nun estas tre forta en Gipusko, kvazaŭ naskiĝis en Eibar, per la kreado de metalindustria kooperativo Alfa, kiu fariĝos la plej grava fabrikanto de stebmaŝinoj en la hispana regno; Echevarría estis unu el la kunfondintoj kaj ĝia multjara direktoro. Post la milito li ekziliĝis kaj mortis en Karakaso. En tiu ĉi kazo, la lingva graveco de la homo rilatas al la vaska: li verkis dialektologian verkon pri la parolmaniero en sia urbo, kaj estis koresponda membro de la Akademio de la eŭska lingvo.

5. LA SKISMO DE LA SOCIALISMO EN EŬSKIO KAJ LA KREO DE LA KOMUNISTA PARTIO.

Kiel ni diris, la socialismo plifortiĝis dum la 1910aj jaroj, kaj spertis plurajn sukcesojn en la politikaj balotadoj. Oni ankaŭ vidis evoluon de la ideologio al la moderiĝo, ne sen rezistoj: Prieto prenis la povon en la vaska socialismo kaj en 1915 Perezagua estis elpelita el la partio

En 1917, kiel estas konate, la socialisman movadon (kaj la tutan mondon) skuis la preno de la povo en Rusio fare de radikala socialista partio, la bolŝevika. Post momento de entuziasmo, la opinioj ekdiverĝis pri la rilato de la partioj kun la nova povo kaj ties ĉi partio. Kiel sciate, ĉi tiu kreis novan Internacion (la Trian) kaj postulis striktajn kondiĉojn por la aliĝo de la socialistaj partioj al ĝi.

Ankaŭ la opinioj ene de la socialista movado en Hispanio estis tre diversaj. Grupo de socialistoj, konataj kiel la tria-istoj favoris la aliĝon al la Komunista Internacio, kaj pretis skismi se necese. Post grandaj internaj debatoj, la Hispana Socialista Partio decidis ne aliĝi, dum la Socialista Junularo voĉdonis favore al tiu paŝo kaj formis la Hispanan Komunistan Movadon.

Estas kurioze ke en Vaskio la rezulto estis preskaŭ mala: granda parto de la partio pretis skismi, gvidate de Perezagua, kiu fariĝis la spirita patro de la nova partio, dum la junularo voĉdonis kontraŭ tiu paŝo: gravan rolon en tiu ĉi lasta decido havis nia Juan Gracia, kiu reprezentis la vaskojn en la kongreso de la socialista junularo kaj gvidis la poziciojn kontraŭajn al la skismo.

Kvankam la plejmulto de la laborista movado en Baskio restis fidela al la socialista partio, estis en tiu ĉi regiono kie la hispana komunista partio estis plej forta. Mi tamen devas averti ke la komunistoj en Hispanio estis tre malfortaj ĝis la finaj jaroj de la 30a jardeko, neniel simile al la movado en aliaj centreŭropaj landoj.

Kaj al la komunistoj apartenis la vaska politikisto el tiu periodo plej konata ekster Hispanio: Dolores Ibárruri, La Pasionaria (La Pasionulino). Filo kaj edzo de ministoj, ŝi suferis la terurajn kondiĉojn kiujn ni antaŭe priskribis, kun ĉiamaj malsanoj kaj malsato (pluraj ŝiaj infanoj mortis kiam beboj). Tre inteligenta, eĉ se ne klera, kun enorma oratorkapablo, forta kaj kuraĝa, ŝi fariĝis kvazaŭ la simbolo de la laborista virino, kaj poste, dum la milito, de la volo de rezistado. Ŝi famigis tiujn famajn sloganojn (ne originale siajn, cetere): "Ili ne trapasos!" kaj "Pli valoras morti piede ol vivi surgenue". Poste ŝi fariĝos prezidanto de la hispana komunista partio kaj gvidanto de la Komunista Internacio.

La Pasionaria kun Ludwig Renn

"La pasionaria" dum la milito. La homo kiu aperas malsupre maldekstre estas la germana esperantista verkisto, gvidanto de la Internaciaj Brigadoj, Ludwig Renn

6. ALIAJ LABORISTAJ TENDENCOJ: LA ANARĤIISMO KAJ LA NACIISTAJ SINDIKATOJ.

Kiel menciite, la anarĥismo, kiu estis tre forta en Katalunio, Andaluzio kaj iom malpli en aliaj regionoj en Hispanio, apenaŭ havis forton en Baskujo. Kelkaj rondoj ekzistis en la gipuskaj urboj (Donostio, Irún), kie ili estis sufiĉe aktivaj kaj ludis gravan rolon ekz. dum la astura revolucio kaj la civila milito. Ne estis gvidantoj speciale konataj en la cetera medio. Ni poste vidos ilian rilaton al Esperanto.

Alia ero de la laborista movado estis la katolikaj kaj naciistaj sindikatoj.

En Hispanio ekzistis en tiu tempo kelkaj klopodoj krei sindikatojn sub la egido de la Eklezio, akorde kun la t.n. "katolika socia doktrino". Tamen, ili estis favoraj al la klaskunlaboro, falis tute sub la ombro de la dungistoj kaj estis ĝenerale konsiderataj "flavaj", kaj do apenaŭ pluvivis. La escepto fariĝis Eŭskio, kie la katolikismo kombiniĝis kun la naciismo, kaj sukcesis vivigi naciisman sindikaton, Solidareco de Vaskaj Laboristoj, fonditan en 1911. Ĉiukaze, ĝi estis multe pli malforta en la tempoj kiujn ni nun konsideras, interalie ĉar en la komenco ĝi permesis la aliĝon de nur etnaj eŭskoj, dediĉis sin al la sociala asistado kaj ne multe influis en la ĝenerala politiko tiutempa, preskaŭ ĝis la periodo de la Respubliko.

7. LA RILATOJ INTER SOCIALISMO KAJ NACIISMO EN EŬSKIO.

Tio ĉi kondukas nin al unu el la plej gravaj cirkonstancoj kiuj kondiĉigis la politikan kaj socian vivon en Baskio dum tiu periodo: la rilato inter socialismo kaj naciismo, kiun ni nur supraĵe konsideros.

La lokalista sento kaj la flegado de la tradicio estis de ĉiam ĝenerala trajto de granda parto de la vaska socio. Sed la alvenado de enmigrantoj kaj la kreskado de ideologioj modernaj kiaj la socialismo, provokis la kreadon de movado nova, eĉ se apogata en la malnova tradicio: la moderna vaska naciismo. Ĝi fakte naskiĝis en sia nuna formo je la fino de la 19a jarcento, per la impulso de grava personeco de ĝia fondinto Sabino Arana, kaj povas esti konsiderata laŭ kelkaj historiistoj, kiel "la maniero kiel la mezaj klasoj reagis antaŭ la socialismo". Tio montriĝas en la geografia disvastigo de la Vaska Naciista Partio, kiu estis komence fenomeno ligita al Bilbao kaj al la ĉirkaŭaĵoj kie loĝis la mezaj klasoj, kaj poste disvastiĝis al Gipusko, kaj al la cetera parto de Eŭskio, postsekvante la disvastigon de la laborista movado. Sabino Arana

La naciista partio estis de komence tre reakcia partio, kun fortaj rasismaj trajtoj (kontraŭ enmigrintoj kaj ĝenerale hispanoj), forta insisto en la lingvo kaj la rasa apartigo kaj kun granda influo de la katolikismo kaj la Eklezia ĥierarkio. Tiuj trajtoj ne estis unuanimaj ene de la movado kiu iom post iom moderiĝis laŭlonge de la historio, ĝis proksimiĝi al la kristan-demokratia movado en la 30aj jaroj.

La malamikeco inter naciismo kaj socialismo estis senkompata dum la unuaj jaroj de la 20a jarcento. La socialismo estis vidata kiel la ideologio de la invadantoj, revoluciuloj kaj kontraŭkristanoj, fare de la naciistoj, dum la socialistoj konsideris tiujn ĉi reakciuloj kaj rasistoj.

La sinteno de la socialistoj ne estis tamen unueca rilate la eŭskajn lingvon, proprajn leĝojn kaj tradiciojn. Ĝenerale internaciistaj, en la praktiko venkis centrigemaj sintenoj. Tamen, tio ne estis ĝenerala, kaj la Gipuskaj socialistoj emis pli favori aŭtonomistajn petojn. En la 20aj jaroj la socialistoj reagis kontraŭ la ŝovinistaj tendencoj de la tiutempa hispana registaro kaj sin montris pli favoraj al la malcentrigo de la ŝtato kaj al la kreado de aŭtonomaj povoj, tamen ne separismaj. La komunistoj eĉ prenis kiel principon la leninisman rajton je memdispono, kaj ne hezitis foje levi la flagon de la rajto je sendependeco.

Kun la alveno de la respubliko, estis ĝenerale klare ke Eŭskio, kiel Katalunio havos statuton de aŭtonomeco. Tamen, la unuaj jaroj vidis miskomprenojn inter socialistoj kaj eŭskaj naciistoj, rilate la gradon de aŭtonoma povo, speciale pri la statuson de la Eklezio, kio prokrastigis la aprobon de tiun Statuton, kiu ne alvenos ĝis ĝuste la komenco de la interna milito.

8. LA ALVENO DE LA DUA HISPANA RESPUBLIKO. LA CIVILA MILITO. LA POSTMILITAJ JAROJ.

Post diktatoreca regado dum la 20aj jaroj en Hispanio, la monarĥio tiom senprestiĝis ke baldaŭ komencis la movoj por alvenigi respublikan reĝimon en Hispanio. La pakto kie la ĉefaj partioj kaj movadoj kunvenis por alvenigi novan reĝimon okazis ĝuste en Eŭskio, en Donostio (Sankta Sebastiano), kaj la hispanan socialistan movadon reprezentis Prieto. La eŭskaj naciistoj ne partoprenis tiun movadon. Post municipaj balotoj kie klare vidiĝis la deziro de ŝanĝo, la Respubliko estis proklamita la 14an de aprilo 1931. Por esti pli preciza: ĝi estis proklamita la nokton de la 13a de aprilo, fare de la laboristaro en Éibar, kiel ni jam diris.

La socialistoj forte integriĝis en la nova reĝimo. En la nova magistrato de Bilbao okupis lokon nia samideano Juan Gracia. En la nova hispana registaro Prieto estis nomumita ministro pri Financoj unue kaj pri Publikaj Laboroj poste. Echevarría estis delegito en la ŝtata monopolo pri petroloj. En la baldaŭ elektita Parlamento estis tri esperantistoj, ĉiuj tri socialistoj: Francisco Azorín (Kordovo, Córdoba), Cayetano Redondo (Segovio, Segovia) kaj Rodrigo Almada (Badaĥozo, Badajoz).

Mi ne rakontos detale la tiamajn okazintaĵojn, kiujn vi povas legi aliloke. Kiel vi scias, la historio estis turmenta en tiuj jaroj. Ekzistis provoj pri militaj puĉoj, rezistoj de la antaŭaj privilegiuloj, senpacienco de la plej malriĉaj. En 1934 ekzistis revolucia provo, kiu daŭris kelkajn semajnojn en Asturio, kaj aparte en Katalunio kaj en kelkaj areoj kie la socialistaj sindikatoj estis tre fortaj, kiel ekzemple en la minista areo de Biskajo kaj en la urbo de Éibar kaj aliaj proksimaj.

En 1936 du grandaj blokoj alfrontis unu la alian, dum la eŭskaj naciistoj estis unu el la malmultaj fortoj kiuj aliĝis al neniu. Venkis la Popola Fronto; ekzistis multaj eblecoj ke Prieto estus nomumita ĉefo de la registaro, sed lia propra partio tion malebligis. En julio 1936 ribelis parto de la armeo kaj komencis la civila milito.

Fakte, la puĉo estis preparita en historie baska teritorio, Navaro, kie havis sian sidejon la direktoro de la movado, kaj kie ekzistis forta tradiciista movado, la menciitaj karlistoj. Krom Navaro, la alia agrara baska teritorio Alavo estis tuj sub la kontrolo de la ribeliĝintoj. Biskajo kaj preskaŭ tuta Gipusko restis sub kontrolo de la registaro, aŭ, por esti pli preciza, de la fortoj de la Popola Fronto, ĉar tie estis la politikaj kaj sindikatoj movadoj kiuj formis la unuajn lokajn registarojn, la Komitatoj de Defendo. Oni baldaŭ aprobis la statuton de aŭtonomio de Vaskio, kaj en oktobro formiĝis eŭska registaro, sub la prezidanteco de gvidanto de la naciista partio, José Antonio de Aguirre (Agirre).

La unua vaska registaro

La unua vaska aŭtonoma registaro

La registaron formis ĉiuj fortoj de la Popola Fronto, kun escepto de la anarĥiistoj. Inter ili estis tri socialistoj (du el ili esperantistoj, Gracia kaj Santiago Aznar), unu komunisto kaj pluraj apartenantaj al respublikanaj partioj. La ĉefajn konsiliojn gvidis la partio de la prezidento, kiun oni deziris tiel sekurigi en la respublikana flanko.Santiago Aznar Sarachaga

La registaro daŭris kiel tia nur ĉ. 10 monatoj, kaj nur en malgranda parto, ĉiam ŝrumpiĝanta, de la eŭska teritorio, ĉar meze de 1937 la trupoj de Franco konkeris la lastan vaskan pecon. Tamen, la aŭtonoma registaro ne dissolviĝis, ĉar la konsilistoj (krom unu kiu estis kaptita kaj mortpafita) pasis al la restanta parto konservata de la respublikana registaro, kaj post la kompleta fino de la milito, ĝi plu funkciis kiel "registaro en la ekzilo", strebanta akiri la agnoskon fare de la internaciaj organizaĵoj.

Meze de la 40aj jaroj, oni reordigis la ekzilan registaron, kaj la prezidento invitis partopreni en ĝi nian menciitan samideanon Toribio Echevarría. Tamen, li rifuzis, interalie pro la neakordo inter la naciiste orientita konsilantaro kaj la socialista partio.

Por kompletigo, mi nur menciu, informcele, ke en la reviviĝo de la laborista movado dum la diktaturo, la eŭskoj ludis gravan rolon. Tie ĉi okazis kelkaj el la unuaj strikoj kaj laboristaj luktoj. En la socialista movado elstaris homoj kiel Enrique de Francisco (prezidanto de la socialista partio en la ekzilo), Ramón Rubial (prezidanto de la sama partio, jam renovigita post la diktaturo) aŭ Nicolás Redondo (ĉefa gvidanto de la socialista sindikato). Tamen, la ĉefa trajto de la vaska laborista movado post la 60aj jaroj estos la naskiĝo kaj firmigo de movado devenanta de la naciista tradicio. Sed tio jam estas alia historio.

9. LA LABORISTA ESPERANTO-MOVADO EN HISPANIO KAJ EN EŬSKIO DUM LA 30AJ JAROJ.

Estas jam momento reveni al la historio de la Esperanto-movado. Tiu ĉi lingvo alvenis al Baskolando tre frue, kaj en la komencaj jaroj de la 20a jarcento fondiĝis grupoj en Bilbao kaj en Donostio (Sankta Sebastiano), inter aliaj lokoj. Historio de la movado estas legebla en la retpaĝaro de la bilbaa grupo.

Grupoj laboristaj estis fonditaj, krom la menciata en Éibar, en Bilbao kaj en la minista urbeto La Arboleda, ene de la Laboristaj Rondoj.

Oni devas tuj diri ke en Hispanio ĝenerale, kaj en la eŭska regiono specife, ne ekzistis tiu antagonismo inter neŭtrala kaj laborista movadoj kia troviĝis en aliaj centreŭropaj landoj. La neŭtralaj gvidantoj prelegis kaj instruis en laboristaj societoj, kaj la laboristaj aktivuloj prenis parton en la ĝenerala movado.

La polemikoj kaj alfrontiĝoj okazis ĉefe rilate la organizadon de la neŭtrala movado mem, inter tiuj alstrebantaj la fortigon de centrigita asocio, kiu povus aktivi rilate al la aŭtoritatoj de la ŝtato, kaj tiuj preferantaj la aktivadon en loka aŭ faka niveloj, kun ŝtata asocio kun nur konfederacia karaktero. La polemiko daŭris dum la jaroj 20aj kaj 30aj; la unua sinteno estis tiu de la tiutempa Hispana Esperanto-Asocio, estrita de la fama Julio Mangada, dum la duan gvidis ĉefe la katalunaj esperantistoj, kun apogo de samideanoj en aliaj urboj kaj regionoj. Kurioze, la plej konataj laboristaj esperantistoj ofte agis kiel perantoj inter ambaŭ tendencoj. Ekzemplo estas la menciita Azorín, kiu plurfoje aktivis por mildigi la alfrontiĝojn.

La divido ankaŭ okazis ene de la laborista movado, ĉefe pro la aparta organizado de la anarĥiistaj esperantistoj. Kiel ni diris, tiu estis speciala trajto de la laborismo en Hispanio: ekzistis tre forta anarĥiista sindikato, ĉefe en la mediteranea areo. La anarĥiistoj speciale flegis la laboron por Esperanto: en ĉiuj organizaĵoj oni faris kursojn, propagandis nian lingvon, kreis specifan kulturon. Eĉ nun, apenaŭ ekzistas libro aŭ artikolo pri la historio de anarĥiismo dum tiuj jaroj en kiu oni ne menciu la esperantan agadon. La anarĥiistoj kutime organiziĝis aparte de la ĝenerala movado, kaj apenaŭ ekzistis kontakto inter ili kaj la ceteraj esperantistoj, krom ene de la SAT-movado.

Tiu ĉi lasta, la movado ligita al SAT, estis ĝenerale malforta en Hispanio. Ne ekzistis aparta hispana laborista Esperanto-asocio ligita al SAT, laŭ la modelo kutima en aliaj eŭropaj landoj. Tamen, ja ekzistis pluraj asocioj je loka nivelo, ĉefe en Katalunio.

Komence de la 30aj jaroj, sekve al la komunista skismo en la laborista movado, fondiĝis asocio PUIL (Proleta Unio de Iber-amerikaj Landoj), kiu aliĝis al la Internacio de Proleta Esperantistaro (IPE).

En 1934 okazis en Valencio Kongreso de SAT, kiun baze organizis homo tre grava en la posta disvolviĝo de la Esperanto-movado, Luis Hernández Lahuerta. Ĝi altiris la atenton al tiu laborista movado, kaj oni povas ekzemple mencii ke Luis Hernández Lahuerta vizitis Bilbaon en 1935 por propagandi Esperanton ene de laboristaj rondoj, sekve de la kongreso. Li faris du prelegojn, kun granda sukceso: esperante en la neŭtrala grupo kaj hispane en la ejo de UGT Sindikato de Komercaj Laboristoj, kun ĉeesto de preskaŭ 400 membroj, ĉar tie jam funkciis Laborista Grupo, ene de ĝia Kultura Fako.

Ĝeneralan historion de la laborista Esperanto-movado en la hispana ŝtato oni povas legi en la libro "Laboristaj Kronikoj", verkita de Antonio Marco Botella, kiun mi varme rekomendas.

En Bilbao, la Socialista esperantista Grupo, kiun gvidis Juan Gracia, disvolvis oftajn kulturajn agadojn, lige kun la ĝenerala kulturaj rondoj de la socialista movado. Ekzistis ankaŭ grupoj anarĥiisma kaj komunista.

En 1936, kiel atestas nia amiko, tie ĉi ĉeestanta, Eduardo Larrouy, tiuj sindikataj rondoj partoprenis la imponan manifestacion de la 1a de majo en Bilbao, per granda esperantista afiŝo petanta kulturon kaj instruon por la laboristoj.

La Sindikata Esperantista Grupo de Bilbao

Partopreno de esperantista grupo en sindikata manifestacio en Bilbao.
Inter la anoj vi povas vidi nian veteranan samideanon Eduardo Larrouy

Dum la hispana milito, la esperantistoj dividiĝis en siaj preferoj, kun tre klara plimulto donanata sian apogon al la respublikana flanko. Esperanto taŭgis kiel ilon de propagando de tiu ĉi flanko. En ĝi oni eldonis afiŝojn, oni disaŭdigis radioelsendojn kaj oni publikigis ĵurnalojn, plej grave la baldaŭ tre faman "Popola Fronto" (redaktitan de Hernández Lahuerta), kaj la informilon de la anarĥiisma sindikato CNT.

La milito donis fortan baton al tiu movado, kaj nur en 1947 oni restarigis tutlandan asocion HEF kaj en 1956 la grupon de Bilbao.

10. JUAN GRACIA, SOCIALISTO KAJ ESPERANTISTO.

Juan Gracia Colás naskiĝis en Bilbao en 1891. Li laboris kiel funkciulo de la magistrato de Bilbao, kie li deĵoris kiel impostinspektisto.

Jam de sia junaĝo li aliĝis al la socialista movado, kaj, kiel ni jam diris, en 1919 li reprezentis la eŭskan socialistan junularon en la hispana kongreso en kiu oni pritraktis la eblan aliĝon al la Tria Internacio. Li favoris la sintenon kontraŭan al tiu aliĝo, kiu rezultis minoritata dum la kunveno.

Mi ne scias kiam li lernis nian lingvon. Tio devus esti sufiĉe frue, ĉar en 1924 li deĵoris kiel vicsekretario en la kunveno de la hispanaj esperantistoj, kiu ricevis la nomon de Dua Kongreso de Iberiaj Esperantistoj (ĝenerale konsiderata kvara hispana Esperanto-kongreso).

Li estis plurfoje magistratano de la urbestraro de Bilbao, kaj jam en 1920 li estis nomumita unua vicurbestro de tiu urbo.

Li estis vicprezidanto de la Socialista Sekcio (Grupiĝo) de Bilbao dum la mezaj 30aj jaroj. Ni menciu ke malgraŭ tiu lia elstara pozicio, li verŝajne ne havis respondecon dum la revoluciprovo de la jaro 1934, ĉar li ne estis akuzita dum la postaj juĝoj, laŭ niaj informoj.

Ĉe la komenco de la milito, li prenis parton de la komitatoj por la defendo de la Respubliko kiu tuj duonspontane estis formitaj en la tuta teritorio.

Juan Gracia estis nomumita konsilisto de Sociala Asistado en la unua aŭtonoma registaro post la aprobo de la Statuto de Eŭskio. Lia laboro estis tre malfacila en tiuj militaj cirkonstancoj, kaj mi nur legis laŭdojn pri lia agado. Li devis okupiĝi pri la loĝigado de la rifuĝintoj kiujn la bataloj elpelis el siaj loĝlokoj kaj puŝis al la liberaj zonoj. Li devis zorgi pri la nutrado en periodo de manko de ĉio necesa por la vivteno. Por havigi la necesajn rimedojn, li ŝtatigis la publikajn spektaklojn en la regiono sub la kontrolo de la registaro.

Konsilisto Juan Gracia kun prezidento Aguirre

Ekzistas anekdoto tiutempa kiu povas taŭgi por montri lian karakteron, kaj iom bildigi la politikajn cirkonstancojn de tiu tempo en la respublikana teritorio. Kiam en januaro de 1937, la urbo de Bilbao suferis bombadon fare de la aviado de Franco, formiĝis spontanea popola tumulto, kiu sin direktis al la malliberejo kie troviĝis dekstrulaj politikistoj, asaltis ĝin kaj mortigis kelkajn malliberulojn. La aŭtoritatoj iris al la loko por kvietigi la amason kaj malebligi la pluan buĉadon. Unu el la homoj kiuj tion faris estis Juan Gracia, kiu suferis svenon ĉe la vidado de tiu situacio. Tio montras ne nur lian karakteron, sed probable ankaŭ lian tiam malfortan sanstaton.

Post la perdo de la vaska teritorio li, kun la cetero de la aŭtonoma registaro, pasis al Katalunio, al la sidejo de la respublikana registaro, kie li plu laboris en sia posteno, donante socialan asistadon al la baskaj rifuĝintoj en tiu teritorio.

Ĉe la fino de la milito, li ekziliĝis al Francio, kie li daŭrigis tiun laboron por la multenombraj vaskaj rifuĝintoj en tiu regno. La aferoj komplikiĝis, kiel estas konate, pro la invado de la franca teritorio, fare de la hitlera reĝimo. Gracia klopodis trovi rifuĝon, por kio li devis tre longe piediri, malgraŭ lia jam tre malbona sanstato. Li fine devis reveni al Parizo, kie li forpasis la 6an de aprilo de 1941.

Mi deziras fini tiun ĉi omaĝon per la samaj vortoj per kiu finiĝas lia biografio en la Granda Vaska Enciklopedio: "Li estis ekzemplo de laboremo kaj honesteco". Ni ja povas fieri.

Toño del Barrio
La teksto estas adapto (ampleksigo) de la prelego farita dum la Eŭropa E-Kongreso de la jaro 2004 (Bilbao).
Vidu ampleksigon en artikolo en la blogo.