JUAN GRACIA KAJ LA HISTORIO DE LA VASKA LABORISTA MOVADO

INDEKSO

(Tiu chi pagho uzas la surogatan ho-kodon. Por vidi ghin kun supersignoj kaj kun bildoj kliku tie chi)
(Esta página usa un alfabeto sin los acentos propios del esperanto. Para ver el original, que también contiene fotos, pincha aquí)
En pdf

  1. Enkonduko kaj fono de la prelego: omagho al "nia" ministro en la unua euska autonoma registaro.
  2. La naskigho de la laborista movado en Vaskio.
  3. La solidigo de la influo de la socialismo en la vaskaj laboristoj.
  4. Chefaj figuroj de la socialismo en Vaskio.
  5. La skismo de la socialismo en Euskio kaj la kreo de la komunista Partio.
  6. Aliaj laboristaj tendencoj: la anarhhiismo kaj la naciistaj sindikatoj.
  7. La rilatoj inter socialismo kaj naciismo en Euskio.
  8. La alveno de la Dua Hispana Respubliko. La civila milito. La postmilitaj jaroj.
  9. La laborista Esperanto-movado en Hispanio kaj en Euskio dum la 30aj jaroj.
  10. Juan Gracia, socialisto kaj esperantisto.

1. ENKONDUKO KAJ FONO DE LA PRELEGO: OMAGhO AL "NIA" MINISTRO EN LA UNUA EUSKA AUTONOMA REGISTARO.

La organizantoj de la Europa Kongreso en Bilbao afable invitis min daurigi la serion de paroladoj kiuj mi estis komencinta dum la lastaj du Hispanaj Kongresoj de Esperanto, pri diversaj pioniroj de la hispana movado, tiel helpante elfosi el la forgeso homojn ege valorajn, sed preskau forgesitajn pro la tragikaj cirkonstancoj de la historio de tiu chi lando dum la lastaj jardekoj, kaj samtempe fermante la agadojn por la kunmemoro de la centjara datreveno de la unua tuthispana esperantista asocio. Kiam mi devis pensi pri la homo al kiu mi povus dedichi mian paroladon, mi tuj pensis pri unu kies personaj trajtoj ja meritas la fieron de la esperantistaro, sed kiu krome havas la avantaghon de sia granda rilato al la urbo kaj la regiono kiu nin gastigas, en kiuj li ludis gravan politikan rolon dum la 20aj kaj 30aj jaroj: temas pri Juan Gracia Colás.

Juan Gracia estis aktiva membro de la socialista partio, vicurbestro de Bilbao kaj "ministro" (konsilisto) en la unua autonoma vaska registaro, kie li okupighis pri la sociala asistado dum la malfacilaj tempoj de la hispana intercivitana milito. Li aktive agadis por Esperanto, chefe en la vicoj de la laborista movado.

Eble por multaj el niaj gastoj kiuj nemulte konas la historion de la Hispana Shtato povas rezulti iom strange scii ke konsilisto de la euska registaro ne estis euska naciisto, sed socialisto, ano de la Hispana Socialista Laborista Partio (la nune reganta PSOE), char multaj identigas vaskan movadon kun vaska naciismo. Ne estas tiel, kaj fakte la hispana socialismo, samkiel poste la komunismo, havis kiel unu el siaj chefaj pilieroj tiun chi parton de la Shtato. Necesas do, por bone enkadrigi lian agadon, ke ni iom detale priskribu dum la unua parto de la prelego la naskighon kaj disvolvighon de la laborista movado en Vaskio, dedichante la plejmulton de la tempo al la socialista movado, kie Gracia aktivis, kaj tushante ankau la rilaton al la euska naciismo dum la unuaj jaroj de la 20a jarcento.

Antau ol komenci, permesu tri antauajn avertojn:

Unue, mi nur pritraktos la historiajn eventojn ghis 1940, kaj ne deziras tushi la nunan politikan situacion, sufiche komplikan por prelego pri Esperanto.

Due, dum la prelego mi uzos tute intershanghe la formojn vasko, basko au eusko. En la specialaj cirkonstancoj de tiu chi lando la elekto de unu au alia formo ofte estas indiko pri politika prefero, kaj mi provizore preferas ke miaj personaj preferoj, se ili transparentighas, videblighu per la enhavo kaj ne per la formo.

Kaj same la vortoj Euskio, Vaskujo, Baskolando, ktp, estos uzataj por aludi jen la tutan teritorion kie oni parolas au historie parolis la euskan lingvon, jen la parton de tiu chi apartenantan al la hispana regno, jen la nunan autonoman euskan regionon/nacion/komunumon (Biskajo, Gipusko kaj Alavo). Fakte, kaj bonshance, la plejmulto de la prelego temos chefe pri pli malgranda parto, chefe pri Biskajo kaj ech pri la urbo de Bilbao kaj ghiaj chirkauajhoj, kiu estas la teritorio kiu gravas por kompreni la agadon de Gracia kaj liaj samagantoj. Krome, la shtato estos aludita per Hispanio, Hispana Shtato, Hispana Regno au (en la adekvataj cirkonstancoj) per Hispana Respubliko.

Kiel oni baldau lernos, la aferojn de nomenklaturo, ech se al multaj povas aspekti banalaj au ridindaj, ja povas esti gravegaj en tre disapartigitaj au radikaligitaj etosoj

2. LA NASKIGhO DE LA LABORISTA MOVADO EN VASKIO.

La hispana parto de la euska teritorio estis ghis la mezo de la 19a jarcento socio relative disvolvita, sed dedichita chefe al la primara sektoro de la ekonomio, kun agrokulturo ne pli grava ol la averagha hispana, fishkaptado agnoskita kaj fama en la tuta mondo kaj metiarto malgranda sed tre bonkvalita. Ghi estis tre tradiciista socio kun elstare grava influo de la katolika eklezio. Ghi estis la chefa piliero de la tradiciista ribelo konata kiel "karlismo", kio okazigis plurajn civilajn militojn, post kiuj estis plejparte nuligitaj la tradiciaj leghoj de autonomeco kiuj depost la malnovaj tempoj de la Kastilia Monarhhio regis la socion de la kvar provincoj (la t.n. malnovaj leghoj au "fueros"). Samtempe oni devas jam emfazi ke la urboj, kaj chefe Bilbao, jam entenis dinamikan socion, kun grava influo de la politika liberalismo.

En la dua duono de la 19a jarcento la koincido de tehhnikaj plibonigoj (la sistemo Bessemer por produktado de shtalo), de modifoj en la leghoj pri proprieto kaj la shangho en la sistemo de eksportoj kauzis la subitan komencon de grandskala ekspluatado de la gravaj minoj de fero en la regiono proksima al Bilbao, en la maldekstra bordo de la rivero Nerviono. Baldau estis instalitaj la unuaj siderurgiaj fabrikoj, kaj ne multe poste ekfondighis la financaj centroj. La regiono industriighis kun granda rapideco, kaj farighis chefa piliero de la hispana ekonomio.

La unuaj bezonoj de laboristoj estis kovritaj per la laborforto de la chirkauajho, sed tio baldau ne sufichis, kaj komencis amasa enmigrado, unue el la nordo de Malnova Kastilio kaj baldau el aliaj pli foraj regionoj (Andaluzio, Galegio). La subita enfluo de tiuj amasoj da malrichaj, plejparte needukitaj laboristoj, viditaj kiel "fremduloj" kauzis strechighojn en la malnova socio kaj helpis al la radikaligho de la chiam ekzistinta fono de fiera apartigho, kaj helpis al la naskigho de la moderna vaska naciismo, en la finaj jaroj de la 19a jarcento. Dume, granda parto de la grandaj kapitalistoj estis laudevene vaskoj, sed ili estis bone integritaj en la politika kaj socia hispana oligarkio.

La socialaj kondichoj de la proletaro dum la unuaj jaroj estis hororigaj. Ne temis nur pri la troa laboro au la malalta kvanto de la salajro, sed ankau pri la loghado en barakoj (t.n. kazernoj), la izoliteco disde la familio, la achaj vivkondichoj.

Dum la antauaj jaroj estis eknaskighinta iom hezite sindikata movado en Hispanio. Speciala trajto de la hispana sindikatismo estis la forta influo de la anarhhiistaj ideoj, kio rezultigis la kreadon de fortaj tiutendencaj organizoj, chefe en la suda kaj orienta parto de la duoninsulo, kun grandaj kernoj en Andaluzio kaj Katalunio. La marksisme orientita movado estis pli malforta, kaj havis sian lulilon en Madrido, chirkau grupo de ilustritaj laboristoj, kiuj fondis la socialistan partion PSOE en 1879 kaj la sindikaton UGT en 1888.

Ghuste char en Baskolando ne ekzistis antaua industrio en la moderna senco, ankau ne ekzistis laborista movado antau la 80aj jaroj de tiu jarcento. La unuaj propagandistoj trovis terenon virgan, sen laborista tradicio. Tial, lerta propagando kaj organizado de la unuaj socialistoj kapablis krei fortan movadon, ideologie tre unuecan.

3. LA SOLIDIGO DE LA INFLUO DE LA SOCIALISMO EN LA VASKAJ LABORISTOJ

La jaro 1890 vidis la unuajn konfliktojn laborajn en granda skalo, kiuj markis la postan disvolvighon de la movado. Granda striko de la ministoj, kiuj petis la plibonigon de la vivkondichoj, kondukis al sukceso de ilia movado, kaj al la pligrandigo de la prestigho de la gvidantoj. Ghi estis mejloshtono ne nur en Euskio, sed por la tuta hispana laborista movado, kiu vidis preskau unuafoje amasa grandskala bone organizita movado, klare sukcesinta.

Tio ebligis la fondadon de aliaj socialistaj grupoj en la minista kaj fabrika areo chirkau Bilbao. Kaj tiu sama jaro oni organizis la duan Kongreson de la hispana socialista partio, precize en Bilbao. En 1894 la partio fondis propran gazeton, "La Klasbatalo", piliero de la laborista gazetaro en la tuta lando.

Ankau en Bilbao kaj chirkauajhoj okazis la unuaj sukcesoj de la politika flanko de la movado. La unuaj socialistaj magistratanoj en tuta Hispanio estis elektitaj en Bilbao, en 1891. La unua deputito iom prokrastighis, chefe pro la chiama fraudo de la registaraj partioj, sed la rolon de Bilbao montrighas en tio ke la tiea kandidato estis Pablo Iglesias, la prezidanto de la partio. En 1898 li atingis jam 22% de la vochdonoj.

La sukcesoj ripetighis en postaj jaroj, kun la socialistoj solaj au en koalicio kun la respublikanaj fortoj. Tiel, ne estas strange ke oni shercis ke se Pablo Iglesias estis la pachjo de la socialismo hispana, Biskajo estis la panjo.

La partio akiris prestighon ankau en aliaj progresaj homoj kaj movadoj. Bona ekzemplo estis la iompostioma kunlaboro fare de intelektuloj kaj mezklasuloj. La plej konata ekzemplo estis tiu de la fama filozofo Miguel de Unamuno, kiu anis en la partio dum pluraj jaroj fine de la jarcento, kaj ofte kunlaboris en ghia gazeto.

Kaj fine, kiel lasta ekzemplo de tiu influo de la euska socialismo en la tuthispana movado, ni diru ke ghuste en Bilbao fondighis en 1904 la shtata Socialista Junularo.

Kiel oni povas vidi el la jhusaj informoj, la laborista movado estis afero nur de Bilbao kaj ties chirkauajhoj. Ni tamen diru ke ekzistis malgrandaj centroj en la teritorio de Gipusko, chefe en la chefurbo Donostio (Sankta Sebastiano, hispane San Sebastián) kaj en la apudbiskaja urbeto de Éibar (Ejbaro). Alavo kaj Navaro estis chefe agraraj au komercaj regionoj, kun apenau industrio kaj laborista movado ghis la 30aj jaroj, kaj ankau ne la baskaj teritorioj en Francujo spertis klasajn movadojn antau la Dua Mondmilito.

4. ChEFAJ FIGUROJ DE LA SOCIALISMO EN VASKIO

Kelkaj trajtoj de la vaska laborista movado ne estas kompreneblaj sen la mencio al kelkaj homoj kiuj stampis la movadon per sia personeco kaj sia laboro. Tial, permesu ke mi menciu kelkajn nomojn kaj ke mi iom klarigu la disvolvighon de la movado pere de tiu konsidero.

La unuaj jaroj de la socialismo en Baskio, kaj oni povus diri ke granda parto de ghia ekzisto, ne estus kompreneblaj sen la mencio al Facundo Perezagua (elp. Fakundo Perezagua), la patro de tiu movado. Perezagua, naskighinta en Toledo, estis unu el la fondintoj de la socialista partio en Madrido, kiam li aghis 19 jarojn. Li devis foriri el Kastilio eskapante la reprezaliojn de la dungantoj, kaj iris labori al Bilbao en 1885. Li rekomencis aktivi politike kaj sindikate, tuj fondis la unuan grupon de biskajaj socialistoj, kaj tre laboris por fondi kaj firmigi socialistajn grupojn kaj societojn en tiu regiono.

Perezagua estis homo tre aktiva, laborema, kuragha, honesta, kun granda sento de organizado; samtempe li estis sekteca kaj foje dogmema, la tipa bildo de la laboristista gvidulo, se tiel diri. Li oponis sin al la kunlaboro kun aliaj fortoj, kaj insistis en la firmigo de la propra movado. Dum lia gvidado, kiu dauris pli ol du jardekojn, la movado estis radikala, sed samtempe firma kaj matura.

La forlaso de la sekteca periodo koincidis kun la transpreno de la gvidado fare de nova generacio de aktivistoj, kies chefa figuro estis Indalecio Prieto (elp. proksimume Indalezjo Prjeto), kiu estos dum duonjarcento unu el la chefaj gvidantoj de la tuta hispana politiko. Naskighinta en asturia chefurbo Oviedo, sed el la infanagho loghinta en Bilbao, jam de tre juna li alighis al la socialismo kaj tie kunlaboris. Li laboris kiel jhurnalisto, kaj dum multaj jaroj redaktis respublikanan jhurnalon "El Liberal". Pli malfermita al aliaj influoj, "socialista char liberala", lau lia fama difino, li estis favora al la kunlaborado kun aliaj progresemaj fortoj, chefe kun la respublikanoj, kaj multe laboris sur la parlamenta kaj politika kampoj, sed ne forgesis la amasajn kaj sindikatajn manovrojn.

Homo de granda inteligenteco, agnoskita de chiuj, impresiga oratoro, malgrau lia manko de regula edukado, Prieto baldau chefrolis en la politika sceno en Hispanio. Fakte, li estis ministro dum la epokoj de la Respubliko kaj civila milito, kaj ech en la ekzilo li estis unu el la chefaj figuroj de la demokratia movado.

La tria granda figuro kiun Euskio donis al la socialista hispana movado estis Tomás Meabe. Devenanta de euska naciista familio, li alighis al la socialista partio, kie li strebis al la malfermo de sia regiono al aliaj kurentoj. Li estas konsiderata la vera fondinto de la hispana Socialista Junularo. Li farighis mito por siaj sammovadanoj, al kio kontribuis lia frua morto, 35-jara.

Notu ke la du unuaj, Perezagua kaj Prieto, estis naskighintaj ekster Vaskio, kaj ne estis etne euskaj. Meabe tamen estis euskoparolanta, kaj antau lia aligho al la socialismo, li apartenis al la naciismaj sektoroj, kie dum jaroj tre aktivis unu lia frato. Tio montras trajton kiun ni poste ree pritraktos: la socialismo radikighis en la laboristaj movadoj, kiuj estis grandparte enmigrintoj, sed en ghi membris kaj agis autohhtonoj.

La diversajn rilatojn al la lingvoj hispana (kastilia) kaj vaska ni povas ekzempligi per la traktado de du aliaj gvidantoj, kiujn mi deziras mencii pro ilia literatura graveco kaj, cetere, ankau pro ilia rilato al Esperanto.

La unua estas Julián Zugazagoitia, kiu lau mia kono estis denaske vaskeparolanto, sed kiu estis tre konata pro lia verkado en la hispana lingvo. Li estis jhurnalisto, interalie direktoro de la chefa gazeto de la socialista hispana partio "El Socialista". Li verkis ankau romanojn, de laborista temo, sed chiam en la hispana. Lia plej fama verko, leginda ech nun, estas historia: li verkis la unuan libron pri la milito, eldonitan tuj post ties fino; kaj la plej interesa estas ke ghi estas, lau mia takso, la plej bonan chiutempan libron pri la hispana milito; ne nur pro lia stilo, sed char li estis speciale maldogmema kaj memkritika, en tempo en kiu la vundoj kaj la venghemo ankorau floris en ambau kampoj (kiel pruvas lia mortigo, kion mi nun mencios). Ke krome la libro estis tre fidinda, tion pruvas lia portreto de nia samideano Julio Mangada, trafa kaj akurata, kiel mi rakontis en la pasintjara prelego. Zugazagoitia ne rekte rilatis kun nia lingvo, sed li havis plurajn kontaktojn kun esperantistoj, ne nur vaskaj; ekzemple, lia antauulo en la direktado de la socialista oficiala jhurnalo "La Socialisto" estis nia samideano Cayetano Redondo. Mi aldonu ke li farighis, se tiel diri, martiro: post la hispana milito, en 1940, kiam li vivis ekzilita en Francio, li estis kaptita de la Gestapo, kaj transdonita al la reghimo de Franco (kun alia grupo de ekzilitoj, inter kiuj la plej konata estis la prezidanto de la kataluna registaro, Lluis Companys); li estis mortpafita, fare de la ribeluloj, pro ribelo! (dum la milito li estis ministro de internaj aferoj en la respublikana registaro).

Esperantisto ja estis (kaj tion mi sciis nur antau tre nelonge) Toribio Echevarría. Li estis la chefa gvidanto en la alia lulilo de la vaska socialista movado, la menciata urbo Éibar. Tiu chi estis fama pro sia industrio de armiloj, kaj tie la socialismo enradikighis tiel ke ghi farighis kvazau simbolo de tiu movado. Speciala trajto de tiu urbo estis ke la laboristoj estis preskau chiuj autohhtonaj, euskoparolantaj, kaj la socialistoj ne nur ne rejektis, sed ankau flegis la baskajn lingvon kaj kulturon. Samtempe ili flegis speciale la senton de internaciismo, kaj estas de tie ke ni scias ke Toribio Echevarría parolis Esperanton, apartenis al esperantista grupo en la "Laborista Rondo" kaj korespondis kun samlingvanoj en Rusio, Austrio, Hungario, Germanio, Anglio kaj Italio. Éibar estis la unua urbo en kiu oni proklamis la hispanan Respublikon en 1931 (antau ol tion faris Katalunio au Madrido); ankau tie okazis la plej gravaj konfrontighoj en Vaskio de la revoluciprovo de oktobro 1934 (la tiel nomata astura revolucio). En ambau kazoj tre chefrolis Toribio Echevarría. Ili estis pioniroj en alia aspekto: la kooperativisma movado; tiu chi, kiu nun estas tre forta en Gipusko, kvazau naskighis en Eibar, per la kreado de metalindustria kooperativo Alfa, kiu farighos la plej grava fabrikanto de stebmashinoj en la hispana regno; Echevarría estis unu el la kunfondintoj kaj ghia multjara direktoro. Post la milito li ekzilighis kaj mortis en Karakaso. En tiu chi kazo, la lingva graveco de la homo rilatas al la vaska: li verkis dialektologian verkon pri la parolmaniero en sia urbo, kaj estis koresponda membro de la Akademio de la euska lingvo.

5. LA SKISMO DE LA SOCIALISMO EN EUSKIO KAJ LA KREO DE LA KOMUNISTA PARTIO.

Kiel ni diris, la socialismo plifortighis dum la 1910aj jaroj, kaj spertis plurajn sukcesojn en la politikaj balotadoj. Oni ankau vidis evoluon de la ideologio al la moderigho, ne sen rezistoj: Prieto prenis la povon en la vaska socialismo kaj en 1915 Perezagua estis elpelita el la partio

En 1917, kiel estas konate, la socialisman movadon (kaj la tutan mondon) skuis la preno de la povo en Rusio fare de radikala socialista partio, la bolshevika. Post momento de entuziasmo, la opinioj ekdiverghis pri la rilato de la partioj kun la nova povo kaj ties chi partio. Kiel sciate, chi tiu kreis novan Internacion (la Trian) kaj postulis striktajn kondichojn por la aligho de la socialistaj partioj al ghi.

Ankau la opinioj ene de la socialista movado en Hispanio estis tre diversaj. Grupo de socialistoj, konataj kiel la tria-istoj favoris la alighon al la Komunista Internacio, kaj pretis skismi se necese. Post grandaj internaj debatoj, la Hispana Socialista Partio decidis ne alighi, dum la Socialista Junularo vochdonis favore al tiu pasho kaj formis la Hispanan Komunistan Movadon.

Estas kurioze ke en Vaskio la rezulto estis preskau mala: granda parto de la partio pretis skismi, gvidate de Perezagua, kiu farighis la spirita patro de la nova partio, dum la junularo vochdonis kontrau tiu pasho: gravan rolon en tiu chi lasta decido havis nia Juan Gracia, kiu reprezentis la vaskojn en la kongreso de la socialista junularo kaj gvidis la poziciojn kontrauajn al la skismo.

Kvankam la plejmulto de la laborista movado en Baskio restis fidela al la socialista partio, estis en tiu chi regiono kie la hispana komunista partio estis plej forta. Mi tamen devas averti ke la komunistoj en Hispanio estis tre malfortaj ghis la finaj jaroj de la 30a jardeko, neniel simile al la movado en aliaj centreuropaj landoj.

Kaj al la komunistoj apartenis la vaska politikisto el tiu periodo plej konata ekster Hispanio: Dolores Ibárruri, La Pasionaria (La Pasionulino). Filo kaj edzo de ministoj, shi suferis la terurajn kondichojn kiujn ni antaue priskribis, kun chiamaj malsanoj kaj malsato (pluraj shiaj infanoj mortis kiam beboj). Tre inteligenta, ech se ne klera, kun enorma oratorkapablo, forta kaj kuragha, shi farighis kvazau la simbolo de la laborista virino, kaj poste, dum la milito, de la volo de rezistado. Shi famigis tiujn famajn sloganojn (ne originale siajn, cetere): "Ili ne trapasos!" kaj "Pli valoras morti piede ol vivi surgenue". Poste shi farighos prezidanto de la hispana komunista partio kaj gvidanto de la Komunista Internacio.

6. ALIAJ LABORISTAJ TENDENCOJ: LA ANARHHIISMO KAJ LA NACIISTAJ SINDIKATOJ.

Kiel menciite, la anarhhismo, kiu estis tre forta en Katalunio, Andaluzio kaj iom malpli en aliaj regionoj en Hispanio, apenau havis forton en Baskujo. Kelkaj rondoj ekzistis en la gipuskaj urboj (Donostio, Irún), kie ili estis sufiche aktivaj kaj ludis gravan rolon ekz. dum la astura revolucio kaj la civila milito. Ne estis gvidantoj speciale konataj en la cetera medio. Ni poste vidos ilian rilaton al Esperanto.

Alia ero de la laborista movado estis la katolikaj kaj naciistaj sindikatoj.

En Hispanio ekzistis en tiu tempo kelkaj klopodoj krei sindikatojn sub la egido de la Eklezio, akorde kun la t.n. "katolika socia doktrino". Tamen, ili estis favoraj al la klaskunlaboro, falis tute sub la ombro de la dungistoj kaj estis ghenerale konsiderataj "flavaj", kaj do apenau pluvivis. La escepto farighis Euskio, kie la katolikismo kombinighis kun la naciismo, kaj sukcesis vivigi naciisman sindikaton, Solidareco de Vaskaj Laboristoj, fonditan en 1911. Chiukaze, ghi estis multe pli malforta en la tempoj kiujn ni nun konsideras, interalie char en la komenco ghi permesis la alighon de nur etnaj euskoj, dedichis sin al la sociala asistado kaj ne multe influis en la ghenerala politiko tiutempa, preskau ghis la periodo de la Respubliko.

7. LA RILATOJ INTER SOCIALISMO KAJ NACIISMO EN EUSKIO.

Tio chi kondukas nin al unu el la plej gravaj cirkonstancoj kiuj kondichigis la politikan kaj socian vivon en Baskio dum tiu periodo: la rilato inter socialismo kaj naciismo, kiun ni nur suprajhe konsideros.

La lokalista sento kaj la flegado de la tradicio estis de chiam ghenerala trajto de granda parto de la vaska socio. Sed la alvenado de enmigrantoj kaj la kreskado de ideologioj modernaj kiaj la socialismo, provokis la kreadon de movado nova, ech se apogata en la malnova tradicio: la moderna vaska naciismo. Ghi fakte naskighis en sia nuna formo je la fino de la 19a jarcento, per la impulso de grava personeco de ghia fondinto Sabino Arana, kaj povas esti konsiderata lau kelkaj historiistoj, kiel "la maniero kiel la mezaj klasoj reagis antau la socialismo". Tio montrighas en la geografia disvastigo de la Vaska Naciista Partio, kiu estis komence fenomeno ligita al Bilbao kaj al la chirkauajhoj kie loghis la mezaj klasoj, kaj poste disvastighis al Gipusko, kaj al la cetera parto de Euskio, postsekvante la disvastigon de la laborista movado.

La naciista partio estis de komence tre reakcia partio, kun fortaj rasismaj trajtoj (kontrau enmigrintoj kaj ghenerale hispanoj), forta insisto en la lingvo kaj la rasa apartigo kaj kun granda influo de la katolikismo kaj la Eklezia hhierarkio. Tiuj trajtoj ne estis unuanimaj ene de la movado kiu iom post iom moderighis laulonge de la historio, ghis proksimighi al la kristan-demokratia movado en la 30aj jaroj.

La malamikeco inter naciismo kaj socialismo estis senkompata dum la unuaj jaroj de la 20a jarcento. La socialismo estis vidata kiel la ideologio de la invadantoj, revoluciuloj kaj kontraukristanoj, fare de la naciistoj, dum la socialistoj konsideris tiujn chi reakciuloj kaj rasistoj.

La sinteno de la socialistoj ne estis tamen unueca rilate la euskajn lingvon, proprajn leghojn kaj tradiciojn. Ghenerale internaciistaj, en la praktiko venkis centrigemaj sintenoj. Tamen, tio ne estis ghenerala, kaj la Gipuskaj socialistoj emis pli favori autonomistajn petojn. En la 20aj jaroj la socialistoj reagis kontrau la shovinistaj tendencoj de la tiutempa hispana registaro kaj sin montris pli favoraj al la malcentrigo de la shtato kaj al la kreado de autonomaj povoj, tamen ne separismaj. La komunistoj ech prenis kiel principon la leninisman rajton je memdispono, kaj ne hezitis foje levi la flagon de la rajto je sendependeco.

Kun la alveno de la respubliko, estis ghenerale klare ke Euskio, kiel Katalunio havos statuton de autonomeco. Tamen, la unuaj jaroj vidis miskomprenojn inter socialistoj kaj euskaj naciistoj, rilate la gradon de autonoma povo, speciale pri la statuson de la Eklezio, kio prokrastigis la aprobon de tiun Statuton, kiu ne alvenos ghis ghuste la komenco de la interna milito.

8. LA ALVENO DE LA DUA HISPANA RESPUBLIKO. LA CIVILA MILITO. LA POSTMILITAJ JAROJ.

Post diktatoreca regado dum la 20aj jaroj en Hispanio, la monarhhio tiom senprestighis ke baldau komencis la movoj por alvenigi respublikan reghimon en Hispanio. La pakto kie la chefaj partioj kaj movadoj kunvenis por alvenigi novan reghimon okazis ghuste en Euskio, en Donostio (Sankta Sebastiano), kaj la hispanan socialistan movadon reprezentis Prieto. La euskaj naciistoj ne partoprenis tiun movadon. Post municipaj balotoj kie klare vidighis la deziro de shangho, la Respubliko estis proklamita la 14an de aprilo 1931. Por esti pli preciza: ghi estis proklamita la nokton de la 13a de aprilo, fare de la laboristaro en Éibar, kiel ni jam diris.

La socialistoj forte integrighis en la nova reghimo. En la nova magistrato de Bilbao okupis lokon nia samideano Juan Gracia. En la nova hispana registaro Prieto estis nomumita ministro pri Financoj unue kaj pri Publikaj Laboroj poste. Echevarría estis delegito en la shtata monopolo pri petroloj. En la baldau elektita Parlamento estis tri esperantistoj, chiuj tri socialistoj: Francisco Azorín (Kordovo, Córdoba), Cayetano Redondo (Segovio, Segovia) kaj Rodrigo Almada (Badahhozo, Badajoz).

Mi ne rakontos detale la tiamajn okazintajhojn, kiujn vi povas legi aliloke. Kiel vi scias, la historio estis turmenta en tiuj jaroj. Ekzistis provoj pri militaj puchoj, rezistoj de la antauaj privilegiuloj, senpacienco de la plej malrichaj. En 1934 ekzistis revolucia provo, kiu dauris kelkajn semajnojn en Asturio, kaj aparte en Katalunio kaj en kelkaj areoj kie la socialistaj sindikatoj estis tre fortaj, kiel ekzemple en la minista areo de Biskajo kaj en la urbo de Éibar kaj aliaj proksimaj.

En 1936 du grandaj blokoj alfrontis unu la alian, dum la euskaj naciistoj estis unu el la malmultaj fortoj kiuj alighis al neniu. Venkis la Popola Fronto; ekzistis multaj eblecoj ke Prieto estus nomumita chefo de la registaro, sed lia propra partio tion malebligis. En julio 1936 ribelis parto de la armeo kaj komencis la civila milito.

Fakte, la pucho estis preparita en historie baska teritorio, Navaro, kie havis sian sidejon la direktoro de la movado, kaj kie ekzistis forta tradiciista movado, la menciitaj karlistoj. Krom Navaro, la alia agrara baska teritorio Alavo estis tuj sub la kontrolo de la ribelighintoj. Biskajo kaj preskau tuta Gipusko restis sub kontrolo de la registaro, au, por esti pli preciza, de la fortoj de la Popola Fronto, char tie estis la politikaj kaj sindikatoj movadoj kiuj formis la unuajn lokajn registarojn, la Komitatoj de Defendo. Oni baldau aprobis la statuton de autonomio de Vaskio, kaj en oktobro formighis euska registaro, sub la prezidanteco de gvidanto de la naciista partio, José Antonio de Aguirre (Agirre).

La registaron formis chiuj fortoj de la Popola Fronto, kun escepto de la anarhhiistoj. Inter ili estis tri socialistoj (du el ili esperantistoj, Gracia kaj Santiago Aznar), unu komunisto kaj pluraj apartenantaj al respublikanaj partioj. La chefajn konsiliojn gvidis la partio de la prezidento, kiun oni deziris tiel sekurigi en la respublikana flanko.

La registaro dauris kiel tia nur ch. 10 monatoj, kaj nur en malgranda parto, chiam shrumpighanta, de la euska teritorio, char meze de 1937 la trupoj de Franco konkeris la lastan vaskan pecon. Tamen, la autonoma registaro ne dissolvighis, char la konsilistoj (krom unu kiu estis kaptita kaj mortpafita) pasis al la restanta parto konservata de la respublikana registaro, kaj post la kompleta fino de la milito, ghi plu funkciis kiel "registaro en la ekzilo", strebanta akiri la agnoskon fare de la internaciaj organizajhoj.

Meze de la 40aj jaroj, oni reordigis la ekzilan registaron, kaj la prezidento invitis partopreni en ghi nian menciitan samideanon Toribio Echevarría. Tamen, li rifuzis, interalie pro la neakordo inter la naciiste orientita konsilantaro kaj la socialista partio.

Por kompletigo, mi nur menciu, informcele, ke en la revivigho de la laborista movado dum la diktaturo, la euskoj ludis gravan rolon. Tie chi okazis kelkaj el la unuaj strikoj kaj laboristaj luktoj. En la socialista movado elstaris homoj kiel Enrique de Francisco (prezidanto de la socialista partio en la ekzilo), Ramón Rubial (prezidanto de la sama partio, jam renovigita post la diktaturo) au Nicolás Redondo (chefa gvidanto de la socialista sindikato). Tamen, la chefa trajto de la vaska laborista movado post la 60aj jaroj estos la naskigho kaj firmigo de movado devenanta de la naciista tradicio. Sed tio jam estas alia historio.

9. LA LABORISTA ESPERANTO-MOVADO EN HISPANIO KAJ EN EUSKIO DUM LA 30AJ JAROJ.

Estas jam momento reveni al la historio de la Esperanto-movado. Tiu chi lingvo alvenis al Baskolando tre frue, kaj en la komencaj jaroj de la 20a jarcento fondighis grupoj en Bilbao kaj en Donostio (Sankta Sebastiano), inter aliaj lokoj. Historio de la movado estas legebla en la retpagharo de la bilbaa grupo.

Grupoj laboristaj estis fonditaj, krom la menciata en Éibar, en Bilbao kaj en la minista urbeto La Arboleda, ene de la Laboristaj Rondoj.

Oni devas tuj diri ke en Hispanio ghenerale, kaj en la euska regiono specife, ne ekzistis tiu antagonismo inter neutrala kaj laborista movadoj kia trovighis en aliaj centreuropaj landoj. La neutralaj gvidantoj prelegis kaj instruis en laboristaj societoj, kaj la laboristaj aktivuloj prenis parton en la ghenerala movado.

La polemikoj kaj alfrontighoj okazis chefe rilate la organizadon de la neutrala movado mem, inter tiuj alstrebantaj la fortigon de centrigita asocio, kiu povus aktivi rilate al la autoritatoj de la shtato, kaj tiuj preferantaj la aktivadon en loka au faka niveloj, kun shtata asocio kun nur konfederacia karaktero. La polemiko dauris dum la jaroj 20aj kaj 30aj; la unua sinteno estis tiu de la tiutempa Hispana Esperanto-Asocio, estrita de la fama Julio Mangada, dum la duan gvidis chefe la katalunaj esperantistoj, kun apogo de samideanoj en aliaj urboj kaj regionoj. Kurioze, la plej konataj laboristaj esperantistoj ofte agis kiel perantoj inter ambau tendencoj. Ekzemplo estas la menciita Azorín, kiu plurfoje aktivis por mildigi la alfrontighojn.

La divido ankau okazis ene de la laborista movado, chefe pro la aparta organizado de la anarhhiistaj esperantistoj. Kiel ni diris, tiu estis speciala trajto de la laborismo en Hispanio: ekzistis tre forta anarhhiista sindikato, chefe en la mediteranea areo. La anarhhiistoj speciale flegis la laboron por Esperanto: en chiuj organizajhoj oni faris kursojn, propagandis nian lingvon, kreis specifan kulturon. Ech nun, apenau ekzistas libro au artikolo pri la historio de anarhhiismo dum tiuj jaroj en kiu oni ne menciu la esperantan agadon. La anarhhiistoj kutime organizighis aparte de la ghenerala movado, kaj apenau ekzistis kontakto inter ili kaj la ceteraj esperantistoj, krom ene de la SAT-movado.

Tiu chi lasta, la movado ligita al SAT, estis ghenerale malforta en Hispanio. Ne ekzistis aparta hispana laborista Esperanto-asocio ligita al SAT, lau la modelo kutima en aliaj europaj landoj. Tamen, ja ekzistis pluraj asocioj je loka nivelo, chefe en Katalunio.

Komence de la 30aj jaroj, sekve al la komunista skismo en la laborista movado, fondighis asocio PUIL (Proleta Unio de Iber-amerikaj Landoj), kiu alighis al la Internacio de Proleta Esperantistaro (IPE).

En 1934 okazis en Valencio Kongreso de SAT, kiun baze organizis homo tre grava en la posta disvolvigho de la Esperanto-movado, Luis Hernández Lahuerta. Ghi altiris la atenton al tiu laborista movado, kaj oni povas ekzemple mencii ke Luis Hernández Lahuerta vizitis Bilbaon en 1935 por propagandi Esperanton ene de laboristaj rondoj, sekve de la kongreso. Li faris du prelegojn, kun granda sukceso: esperante en la neutrala grupo kaj hispane en la ejo de UGT Sindikato de Komercaj Laboristoj, kun cheesto de preskau 400 membroj, char tie jam funkciis Laborista Grupo, ene de ghia Kultura Fako.

Gheneralan historion de la laborista Esperanto-movado en la hispana shtato oni povas legi en la libro "Laboristaj Kronikoj", verkita de Antonio Marco Botella, kiun mi varme rekomendas.

En Bilbao, la Socialista esperantista Grupo, kiun gvidis Juan Gracia, disvolvis oftajn kulturajn agadojn, lige kun la ghenerala kulturaj rondoj de la socialista movado. Ekzistis ankau grupoj anarhhiisma kaj komunista.

En 1936, kiel atestas nia amiko, tie chi cheestanta, Eduardo Larrouy, tiuj sindikataj rondoj partoprenis la imponan manifestacion de la 1a de majo en Bilbao, per granda esperantista afisho petanta kulturon kaj instruon por la laboristoj.

Dum la hispana milito, la esperantistoj dividighis en siaj preferoj, kun tre klara plimulto donanata sian apogon al la respublikana flanko. Esperanto taugis kiel ilon de propagando de tiu chi flanko. En ghi oni eldonis afishojn, oni disaudigis radioelsendojn kaj oni publikigis jhurnalojn, plej grave la baldau tre faman "Popola Fronto" (redaktitan de Hernández Lahuerta), kaj la informilon de la anarhhiisma sindikato CNT.

La milito donis fortan baton al tiu movado, kaj nur en 1947 oni restarigis tutlandan asocion HEF kaj en 1956 la grupon de Bilbao.

10. JUAN GRACIA, SOCIALISTO KAJ ESPERANTISTO.

Juan Gracia Colás naskighis en Bilbao en 1891. Li laboris kiel funkciulo de la magistrato de Bilbao, kie li dejhoris kiel impostinspektisto.

Jam de sia junagho li alighis al la socialista movado, kaj, kiel ni jam diris, en 1919 li reprezentis la euskan socialistan junularon en la hispana kongreso en kiu oni pritraktis la eblan alighon al la Tria Internacio. Li favoris la sintenon kontrauan al tiu aligho, kiu rezultis minoritata dum la kunveno.

Mi ne scias kiam li lernis nian lingvon. Tio devus esti sufiche frue, char en 1924 li dejhoris kiel vicsekretario en la kunveno de la hispanaj esperantistoj, kiu ricevis la nomon de Dua Kongreso de Iberiaj Esperantistoj (ghenerale konsiderata kvara hispana Esperanto-kongreso).

Li estis plurfoje magistratano de la urbestraro de Bilbao, kaj jam en 1920 li estis nomumita unua vicurbestro de tiu urbo.

Li estis vicprezidanto de la Socialista Sekcio (Grupigho) de Bilbao dum la mezaj 30aj jaroj. Ni menciu ke malgrau tiu lia elstara pozicio, li vershajne ne havis respondecon dum la revoluciprovo de la jaro 1934, char li ne estis akuzita dum la postaj jughoj, lau niaj informoj.

Che la komenco de la milito, li prenis parton de la komitatoj por la defendo de la Respubliko kiu tuj duonspontane estis formitaj en la tuta teritorio.

Juan Gracia estis nomumita konsilisto de Sociala Asistado en la unua autonoma registaro post la aprobo de la Statuto de Euskio. Lia laboro estis tre malfacila en tiuj militaj cirkonstancoj, kaj mi nur legis laudojn pri lia agado. Li devis okupighi pri la loghigado de la rifughintoj kiujn la bataloj elpelis el siaj loghlokoj kaj pushis al la liberaj zonoj. Li devis zorgi pri la nutrado en periodo de manko de chio necesa por la vivteno. Por havigi la necesajn rimedojn, li shtatigis la publikajn spektaklojn en la regiono sub la kontrolo de la registaro.

Ekzistas anekdoto tiutempa kiu povas taugi por montri lian karakteron, kaj iom bildigi la politikajn cirkonstancojn de tiu tempo en la respublikana teritorio. Kiam en januaro de 1937, la urbo de Bilbao suferis bombadon fare de la aviado de Franco, formighis spontanea popola tumulto, kiu sin direktis al la malliberejo kie trovighis dekstrulaj politikistoj, asaltis ghin kaj mortigis kelkajn malliberulojn. La autoritatoj iris al la loko por kvietigi la amason kaj malebligi la pluan buchadon. Unu el la homoj kiuj tion faris estis Juan Gracia, kiu suferis svenon che la vidado de tiu situacio. Tio montras ne nur lian karakteron, sed probable ankau lian tiam malfortan sanstaton.

Post la perdo de la vaska teritorio li, kun la cetero de la autonoma registaro, pasis al Katalunio, al la sidejo de la respublikana registaro, kie li plu laboris en sia posteno, donante socialan asistadon al la baskaj rifughintoj en tiu teritorio.

Che la fino de la milito, li ekzilighis al Francio, kie li daurigis tiun laboron por la multenombraj vaskaj rifughintoj en tiu regno. La aferoj komplikighis, kiel estas konate, pro la invado de la franca teritorio, fare de la hitlera reghimo. Gracia klopodis trovi rifughon, por kio li devis tre longe piediri, malgrau lia jam tre malbona sanstato. Li fine devis reveni al Parizo, kie li forpasis la 6an de aprilo de 1941.

Mi deziras fini tiun chi omaghon per la samaj vortoj per kiu finighas lia biografio en la Granda Vaska Enciklopedio: "Li estis ekzemplo de laboremo kaj honesteco". Ni ja povas fieri.

Tonyo del Barrio
Bilbao, augusto 2004


La teksto estas adapto (ampleksigo) de la prelego farita dum la Europa E-Kongreso de la jaro 2004 (Bilbao).

Al la indekso.