Tra la paĝoj de la Historio:

Vicente Inglada Ors

Antonio Marco Botella

Malabundas la historiistoj. Malabundas tiuj homoj kiuj studas pasintajn tempojn kaj la profilojn de elstaraj personoj, kiuj per sia talento kaj laboremo kontribuis al la formiĝo de socioj pli progresemaj kaj justaj. Insiste, mi daŭrigos verkante pri la historio de Esperanto kaj ties pioniroj. Hodiaŭ mi verkos pri unu el tiuj homoj, kiu malgraŭ lia talento, laboremo kaj idealismo restas preskaŭ nekonata de la esperantistaro: Vicente Inglada Ors. Simile kiel hodiaŭ mi jam verkis pri Leonardo Torres Quevedo, Pedro Ramón y Cajal, Julio Mangada, Francisco Máñez, Emilio Herrera Linares kaj kelkaj aliaj, kaj baldaŭ mi ankaŭ tion faros pri aliaj elstaraj esperantistoj, apenaŭ konataj, kiel povas esti la astronomo Josep Pratdesaba (1870-1967), fakte tute nekonata en nia Movado.

Vicente Inglada Ors estis profesoro pri astronomio, geodezio kaj meteologio, geografia inĝeniero, sismologo, poligloto, staba oficiro, verkisto, studemulo pri tertremoj kaj aliaj fenomenoj de la naturo, akademiano de pluraj sciencaj institucioj, poeto kaj... esperantisto.

Biografiaj notoj

Li naskiĝis en 1879, en Alicante, kaj esperantistiĝis en Madrido en 1899 okaze de Esperanto-kurso kaj pluraj prelegoj fare de la instruisto Ramón Andreu Bella en la Ateneo de Madrido. S-ro Andreu Bella estis aŭtoro de “Esperanto-gramatiko” (BIL. 2571, 30 paĝoj, eld. en Madrido en 1901) kaj “Esperanta Hispana Vortareto” (BIL.2572, 28 paĝoj eld. tre resumita en la “Revuo pri stenografio kaj fonetiko” de Madrido).

Inglada studis en la Akademio de Infanterio en 1896, kaj en 1898 en la Supera Lernejo de la armeo por fariĝi staba oficiro. Destinita kiel tia ĉe la Kapitanejo de Barcelono, li ne hezitis organizi Esperanto-kurson en la kataluna ĉefurbo (ĉirkaŭ 25 lernantoj) okazintan en 1902 en ĉambro de la “Akademio pri Stenografio”, ĉe strato Portaferrisa, kies rezulto estis la esperantistiĝo de kontentiga nombro da kleruloj kaj pluraj oficiroj kolegoj de Inglada, ni citu la kapitanojn J. Gay kaj V. Martorell, majorojn J. Genova, F. Ribot kaj leŭtenanton F. Sierra k.a. Kaj inter la ne-militistoj ni menciu la plej gravan, s-ron Alfonso Sabadell, kiu eksciis pri Esperanto per almanako de eldonejo “Hachette et Cie” de Parizo. Tiu ĉi laste menciita lernanto de Inglada, post sia esperantistiĝo, gvidis Esperanto-kursojn en Barcelono kaj iom pli poste fondis la unuan Esperanto-Grupon en la kataluna ĉefurbo, kies unua prezidanto li estis elektita.

Post la gvidado de E-kursoj en Barcelono, Vicente Inglada komencis gigantan intelektan taskon, ne nur studante pri sismologio kaj fenomenoj de la naturo, sed ankaŭ en la kampo esperantista: en 1903 li atingis ke la firmo “Espasa” de Barcelono subskribu kun la firmo “Hachette et Cie” de Parizo kontrakton por publikigi la unuajn verkojn de la kolekto “Esperanto” aprobita de D-ro Zamenhof, kies unua volumo aperis en 1904. Unu jaron poste “J. Espasa e hijos, editores”, strato Cortés, 579, Barcelono, publikigis ankaŭ gramatikon kaj vortaron de Inglada kunlabore kun la instruisto López Villanueva. Plie, ankaŭ tiu eldonejo publikigis “Manual y Ejercicios de la lengua internacional Esperanto” ankaŭ kunlabore kun López Villanueva “Vocabulario Esperanto- Español” kaj “Español-Esperanto” kun Antaŭparolo de P. Fruictier, kaj aliaj.

Originale Inglada verkis “Edziĝo malaranĝita aŭ terura miskompreniĝo”, 44 paĝoj, presejo Mirabet, Valencio, 1907 (BIL. 4875); “En la Barcelona Kongreso” unuakta komedio, 24 paĝoj, eld J. Espasa, Barcelona 1910 (BIL.4144a); “Prozo kaj Versaĵoj”, 1908, Meksikio, Soc Central Esp., 38 paĝoj, kolekto de rakontoj, legendoj kaj versaĵoj, originalaj aŭ esperantigitaj. La sama (kun la kunlaboro de Duyos Sedó), 125 paĝoj, presejo Mirabet. Valencio 1907 (BIL:4144a)

Agnoskante liajn meritojn, Inglada estis elektita membro de la “Franca Akademio por la propagando de Esperanto” kaj profesoro de la internacia lingvo.

Kiel verkanto en revuoj kaj periodaĵoj Inglada kunlaboris sur paĝoj de “La Revuo”, “L' Esperantiste”, “Danubo”, “Tra la mondo”, “Juna Esperantisto” k.a. Kaj kiam fondiĝis la “Hispana Societo por la propagando de Esperanto” (HSPPE), la 1an de februaro de 1903 kaj oni kunvokis beletran konkurson okaze de la III-a Centjariĝo de la verko “Don Quijote de la Mancha” de Cervantes, Inglada kun Bourlet kaj Law gajnis la unuan premion per la traduko de tri ĉapitroj de la tutmonda fama libro.

Ankaŭ en 1905 aperis en “La Revuo” verko originala de Inglada: “La Kristofiguro de la Lumo” (La figura del Cristo de la Luz), legendo kiu gajnis la duan premion de la Unua Literatura Konkurso de la Movado. En tiu ĉi jaro li partoprenis en la Unua Universala Kongreso de Esperanto okazinta en Boulogne sur Mer, kie li estis elektita membro de la Internacia Lingva Komitato.

Kiel militistprofesiulo Inglada estis translokigita de Barcelono al la Kapitanejo de Valencio, kie li tuj kunlaboris kun la loka E-Movado, speciale kiel redaktoro de la esperantista gazeto “La Suno Hispana”. En 1907, kiam oni elektis novan estraron de la HSPPE, Vicente Inglada estis elektita vicprezidanto de tiu landa asocio. Kaj kiam fondiĝis Eldona Hispana Societo, kies celo estis eldoni nur verkojn en Esperanto, la unua anoncita estis “Edziĝo malaranĝita aŭ terura miskompreniĝo” de Vicente Inglada.

En 1909 okazis en Barcelono la 5a Universala E-Kongreso kun la partopreno de Dro Zamenhof, kaj Inglada estis elektita kiel membro de la beletra juĝantaro. Paralele li partoprenis en la Internaciaj Floraj Ludoj kaj gajnis la unuan premion de la beletra temo “Respondo al la malhelpisto de l' hezito”. En tiu momento Inglada estis prezidanto de la Esperanto-Grupo de Valencio.

En 1910 okazis en Tarragono la Dua Kataluna E-Kongreso kaj en la Internacia Konkurso de la Floraj Ludoj estis aljuĝita la “Natura Floro” al s-ro Inglada, kiu majstre tradukis poemon de Joan Maragall, “La blinda bovino”.

La poemo estis recitata de li mem, kiu estis delire aplaŭdata.

Tri memorindaj prelegoj de Inglada.

Post la Universala E-Kongreso de Barcelono oni celebris en Valencio Postkongreson, en kiu partoprenis ankaŭ D-ro Zamenhof, kiu estis akceptita en tiu urbo kun la honoroj de reĝo.

La oficiala akcepto okazis en granda salono de la Internacia Ekspozicio okazinta en tiuj tagoj en Valencio. Ĉe la prezida tablo sidis D-ro Zamenhof kun la unuaj valenciaj aŭtoritatoj kaj la plej elstaraj esperantistoj de la tutmonda Movado. Samideanoj kaj tute ne esperantistaj personoj plenigis la teatron, tiamaniere, ke estis multaj kiuj nevole restis for. La momento estis tiel emocia kiam finiĝis la protokola himno kantata de la Orfeonoj de la Vega kaj Micalet kaj ludata de la urba muzikbando, kaj la aplaŭdoj tiel entuziasmaj, ke la muzikistoj devis ripeti la himnon al Valencio. Kiam fine fariĝis denove la silento, s-ro Inglada Ors, prezidanto de la Esperanto-Grupo de Valencio, leviĝis kaj faris jenan paroladon:

“Altaj Registaj Moŝtoj, gesinjoroj!

“Kiel prezidanto de la ĉi tiea Esperantista Grupo, mi havas la honoron prezenti al vi la genian aŭtoron de Esperanto d-ro Zamenhof, lian ĉarman edzinon kaj tiujn eminentajn fremdajn geesperantistojn, el kiuj mi nur citos, por ne tro uzi vian atenton, Lian generalan moŝton s-ro Sebert, membro de la Franca Akademio; s-ron Karlo Bourlet, doktoro en Sciencoj, kaj por ni la tiel kara Direktoro de “La Revuo” s-ron Mibs, glora prezidanto de la Kvara Dresdena Kongreso s-ron Moschelles, kiu jam en sia kaduka aĝo tiel fervore propagandas nian aferon, kaj s-ron Sabadell, vicprezidanto de la Kvina Universala E- Kongreso de Barcelono. Ili ĉiuj venis viziti nian Eksposicion, kiu estas fiero por Valencio kaj la tuta Hispanio.

“Dank' al mirindaj ecoj de Esperanto kiel internacia lingvo kaj al la fervora dudekdujara propagando de ĉiuj esperantistoj, kiuj en laboro paca ne laciĝas, ĝis la bela sonĝo de l' homaro, jam plej bele nun efektiviĝis, nia afero antaŭeniras per rapidegaj paŝoj kaj nia forta kunfratiga voko per flugiloj de facila vento rapidflugas nun de loko al loko. Ĉiujare la nacioj disputas inter si la honoron akcepti la kongresanojn de Esperanto kaj ame havi ĉe si tiun ĉi ĉiam pli multenombran amason da geesperantistoj, kiuj sur neŭtrala lingva fundamento, komprenante unu la alian, faris jam en frata korkonsento unu grandan rondon familian.

“En la nuna jaro, tiu ĉi alta honoro estis destinita al Hispanio. Ĵus okazis la Kvina Universala E-Kongreso en Barcelono, kaj ĉiuj urbanoj konkuris por regali la esperantistojn, por superŝuti ilin per plezuroj, por fari al ili plej agrable la restadon en la kongresurbo. Ili loĝas nun en Valencio: de hodiaŭ ili estas niaj gastoj. Mi ne dubas –ĉar dubi tion estus vin ofendi– ke ĉi tie ĉiuj urbanoj akceptos ilin plej kore, ke tiu ĉi nova sento kiu venis en la mondon tuj post la naskiĝo de Esperanto, regos ankaŭ en la koro de la valencianoj, kaj la esperantistoj trovos familian hejmon en tiu ĉi gastama urbo, kiun ni hispanoj, prave nomas la urbo de la floroj kaj la ĝardeno de Hispanio...”

Longedaŭra aplaŭdado premiis la belan paroladon de Inglada, kiu estis devigata starigi plurfoje emociplene, por korespondi kaj danki la ĉeestantaron.

Post paroladi pluraj aŭtoritatuloj, estis d-ro Zamenhof kiu respondis al ĉiuj per dankemaj ĝentilaj paroloj, tradukitaj de Inglada por la ne-esperantistoj. La entuziasmo de la ĉeestantaro estis nepriskribebla!

La sekvanta tago, en la unika kunveno okazinta en la Postkongreso, paroladis pluraj el la plej elstaraj kunvenintoj, inter ili Inglada Ors, kiu, kiel prezidanto de la loka E-Grupo dankis al la Urbestro de Valencio kaj al la prezidanto de la Internacia Ekspozicio pro ilia efektiva helpo por okazigi ĉi tiun Postkongreson. Ankaŭ li dankis al d-ro Zamenhof kaj al la eksterlandaj geesperantistoj pro ilia partopreno, kiu fakte ebligis la celebradon de ĉi tiuj festotagoj, kaj honore al ili li komponis jenan kanteton:

Al la esperantistoj venintaj en Valencion
En urb' de la floroj, per lingv' Esperanto,
regadas nun vera konsento.
La homoj kunvivas kredante sin fratoj,
dum korojn batigas amsento.
La reĝ' Esperanta, doktoro Zamenhof,
nin ravas per sia kunesto,
kaj ĝoj' debordiĝas senlima, freneza,
en nia altcela korfesto.
Ni ĉiam memoros ĝuitan feliĉon
en tiu ĉi Ekspozicio,
se Dio redonos perditan ĉielon
ĝi estu en urb' Valencio.

Kaj per tiu poemeto, kiun la ĉeestantaro premiis per tondra aplaŭdado, li finis sian elokventan paroladon. Finita la sesio, d-ro Zamenhof aliris ĝis Inglada kaj gratulis lin pro la bela parolado, kaj aldonis tiun historian frazon: “Mi kreis la lingvon Esperanto por ke la homoj de la tuta mondo interkompreniĝu kaj... por ke vi ĝin parolu tiel bele!”.

Ĉar vere, estis vera plezuro aŭdi Inglada paroli la internacian lingvon.

La dua memorinda prelego de Inglada

Okazis en la Konferencoj de Parizo por la aplikado de Esperanto en la Sciencoj kaj Komerco, de la 14a ĝis la 17a de majo de 1925, en la Sorbono de Parizo, en la belega amfiteatro de tiu Universitato: la hispana registaro elektis kiel oficialaj delegitoj de Hispanio, la Ministerio pri Publika Instruado al la sciencisto Leonardo Torres Quevedo; la Ministerio pri Defendo al la Direktoro de la Observatorio de Toledo Vicente Inglada Ors kaj al la sciencista aviadinĝeniero Emilio Herrera Linares, ili tri esperantistoj.

La 15an de majo oni elektis la prezidantaron de la Konferencoj, inter ili Inglada kiel unu el la kvar Vicprezidantoj. Paroladis en la Malfermo s-roj Daniel Berthelot, membro de la Instituto de Francio; Pierre Corret vicprezidanto de la franca societo T.S.F. kaj André Baudet, estrarano de la Pariza Komerca Ĉambro, kiuj elokvente eldiris tiom da argumentoj kaj donis tiom da pruvoj favoraj al la uzado de Esperanto, ke la ĉeestanta publiko (ĉirkaŭ 2000 personoj) ricevis tre konvinkan impreson.

Inglada prononcis memorindan prelegon en Esperanto: dankis la ĉeeston de tiom da kleraj homoj kaj rakontis la historion de Esperanto en Hispanio kaj ĝenerale en Eŭropo. Li eniris en la sciencan temon kaj analizis la praktikajn malhelpojn ekzistantajn en tiu momento kaj la eventualajn solvojn, skizante la universalan terminologion esperantistan. Li finis la paroladon per lirika kanto al la kunfratiĝo de la homoj kaj popoloj kiel plej alta idealo de la esperantismo, recitante parte el la esperantista himno:

En la mondon venis nova sento,
tra la mondo iras forta voko,
per flugiloj de facila vento
nun de loko flugu ĝi al loko.
Ne al glavo sangon soifanta
ĝi la homan tiras familion:
al la mondo eterne militanta
ĝi promesas sanktan harmonion...

Tondra aplaŭdado resonis en la salono honore al la idealismo de la elokventa oratoro.

La tria historia parolado de Inglada

Okazis en Prago, de la 3a ĝis la 10a de septembro de 1927, en la Asambleo de la Internacia Unio pri Geodezio kaj Geofiziko. Inglada ĉeestis kiel oficiala delegito de la Sekcio pri Sismologio, kiun prezidis s-ro Turner, kiu indikis kiel modela sistemo por la studo de vulkanaj erupcioj per sismoj, jam prezentita de alia kongresano. Inglada petis la parolon kaj analizis tri konstateblajn erarojn, kiujn li detale klarigis unu post alia laŭ la scienco kaj siaj propraj esploroj. La eksplikado estis tiel brila kaj konvinkiga, ke la ĉeestantaro restis tute impresita pro la splendida rezonado de la klera hispano. La aplaŭdado estis longa kaj unuanima.

Cetere, Inglada partoprenis ne nur en esperantistaj kongresoj kaj en tiu supre indikita, sed ankaŭ en multaj prisciencaj kaj en ĉiuj ili atentinde elstaris: en Coimbra, en la Kongreso de la Hispana Asocio por la progreso de la Sciencoj; en Madrido en la XIX-a Internacia Geologia; kaj denove en Madrido en la Internacia Semajno de la Unio Geodezia kaj Geofizika; en 1921 en Oporto li partoprenis en Kongreso pri esplorado de la sismo en Ribatejo; kaj en 1930 en Stokholmo en la IV-a Asambleo de la Internacia Unio de Geodezio kaj Geofiziko, en kiu unuanime oni aprobis proponon de Inglada per kiu oni rekomendis al ĉiuj registaroj de la mondo detalajn studojn de la supraj tavoloj celante kontribui al la sekureco kontraŭsisma de la novaj konstruaĵoj, post tertremo.

Verkoj

Plie, li publikigis multenombrajn prisciencajn artikolojn kaj librojn, originale kaj tradukitajn, ja li regis plurajn idiomojn krom Esperanton: la germanan, francan, kaj anglan, kiujn li studis en la Militista Akademio, pli malfrue la italan kaj luzan kaj fine aŭtodidakte la latinan. La germana estis la lingvo, kiun li pli bone regis, kaj germanlingve estas la versio de lia traduko al la hispana de la Konferencoj pri Sismometrio de princo Boris Galitzin, la plej elstara sismometrologo de la mondo.

Ni povas ankoraŭ aldoni al la supraj konsideroj, ke en la jaro 1931, la revuo de la Akademio pri Sciencoj Ekzaktaj, Fizikaj kaj Naturaj publikigis la majstran studon de F. Cantera Burgos titolitan “Notoj por la Historio de la Astronomio de la mezepoka Hispanio” de la salamanka judo Zakut, en kiu aperas centoj da citoj en la hebrea lingvo. Inglada ne hezitis, li akiris bonan hebrean gramatikon kaj aŭtodidakte lernis ĝin, ja la temo entuziasmis lin. Kaj la samon li faris kun la klasika greka lingvo, kiu taŭgis al li por la lego de la originala teksto de la libro “Pri la Meteoroj” de Aristotelo, kies 7a kaj 8a ĉapitroj traktas pri la sismoj.

Rilate al la alportoj de Inglada al la Sismologio, lia biografo Rodríguez de la Torre indikas plurajn formulojn, elmontrojn kaj metodologiojn akceptatajn de la plej elstaraj sismologoj de la mondo, inter ili li elstarigas la kalkulon de la hipocentro ĉe proksimaj sismoj.

Krom la verkoj originalaj kaj tradukitaj jam menciitaj, Inglada tradukis multajn teatroverkojn al Esperanto: li ricevis la koncernan permeson de la aŭtoro por traduki ĉiujn verkojn de la Nobelpremiito Jacinto Benavente, preskaŭ ĉiuj publikigitaj, jen ili:

Inglada ankaŭ tradukis aliajn jenajn verkistojn:

La intercivitana hispana milito (1936-1939) signifis preskaŭ la vivofinon de Inglada. Enfermita tage kaj nokte en sia hejmo li ekstreme maldikiĝis: iom pli ol 30 kilogramoj por homo 1,74 m alta. La militofino ebligis lian revivigon.

En 1939 li estis elektita ĉefo de la Nacia Sismologia Servo kaj denove studadis tiel fervore kiel en pasintaj tempoj por aktualigi siajn sciojn, kaj unu jaro pli poste li estis elektita membro de la Patronaro “Juan de la Cierva” pri teknika esplorado, kaj nur kelkajn monatojn poste Vicrektoro de la Nacia Geofizika Instituto. Li intense laboradis, kiel kutime, sed iom post iom, sendube pro la aĝo, li komencis perdi la vidkapablon, kio ne lasis lin legi kaj skribi, pro tio li ne povis fini tre gravan verkon kiun li estis preparinta, temis pri kompleta vortaro, tiel ampleksa ke ĝi bezonus kelkajn volumojn, sendube jam tre bezonata de la hispana esperantistaro.

La jaroj ne vane forflugis, kaj en 1949, post longa malsano, preskaŭ blinda, li forpasis en Madrido.

Li ne ricevis la honorojn kiujn li bone meritis. Li estis enterigita en la tombejo de La Almudena de Madrido kaj la ĵurnalaro apenaŭ menciis la perdon de tiu grava sciencista homo. En tiu lasta ceremonio nur akompanis lin generalo Moscardó (lia kolego en la militista Akademio), kelkaj amikoj, kolegoj kaj aŭtoritatoj ne elstaraj.

Ĝis tiu momento li estis membro de la Lingva Akademio de Esperanto; akademiano de Ekzaktaj Sciencoj; membro de la Akademio de Sciencoj, Beletro kaj Artoj de Kordovo kaj Barcelono; direktoro de la Observatorio de Toledo; membro de la Societa Sismológica italiana; membro de la Nacia Komitato de Geodezio kaj Geofiziko k.a. Li estis kolonelo, kavaliro de la Reĝa Ordeno de Carlos la III-a; komendatoro de la Civila ordeno de Alfonso la XII-a; subdirektoro de la revuo “Revista de Geofísica”, ricevis tri krucojn al la militista merito ktp.

Malfacile oni povas trovi homon pli talentan kaj studeman!

Bibliografio

  • “Analoj de la Hispana E-Movado” de A. Marco
  • “Enciklopedio de Esperanto” de I. Sirjaev (1933-1934)
  • “La Revuo” esperantista gazeto aperinta en Parizo.
  • “Vida y obra de Vicente Inglada” de Rodríguez de la Torre
  • “Enciclopedia Espasa” paĝo 1495. Artikolo de Inglada Ors
  • “Historio de Esperanto” de L. Courtinat.
  • “Boletín” de Hispana Esperanto-Federacio.

Eseo verkita okaze de la 125-jara datreveno de la naskiĝo de Vicente Inglada Ors kaj de la 100-jara datreveno de la organizita Esperanto-movado en Hispanio.
Verkis Antonio Marco Botella.
Adaptis kaj enkomputiligis Toño del Barrio.