Hispana literaturo en Esperanto

La servanto de Don Juan

UNUAKTA DRAMO.

Jacinto Benavente

Personoj:
Dukino Isabela.
Celio.
Don Juan Tenorio.
Leonelo.
Fabio.

En Italujo. - XVa jarcento.

SOLA AKTO.

*

Parto unua.

Strato. Flanke, la fasado de nobela palaco

1a sceno.

Fabio kaj Leonelo. (Fabio promenas antaŭ la palaco kovrita ĝis la okuloj per ruĝa mantelo)

Leonelo (enirante). Sinjoro! Don Juan!

Fabio. Ĝi ne estas Don Juan.

Leonelo. Fabio!

Fabio. Vi alvenas ĝustatempe. De tiu ĉi mateno mi nenion manĝis... Kiel vi tiom malfruis?

Leonelo. Duonon de la urbo mi trakuris alportante kaj elprenante leterojn... Sed Don Juan?

Fabio. Ne duonon, sed la tutan urbon li sendube trakuras alportante kaj reportante sian personon. En malbona horo ni komencis lin servi!

Leonelo. Kaj kion vi faras ĉi tie alivestita tiamaniere?

Fabio. Prezenti plej bone, kiel mi povas, Don Juan ekĝemantan antaŭ la kradofenestroj de dukino Isabela.

Leonelo. Nia Don Juan estas freneza de vanteco. Dukino Isabela estas virta sinjorino kaj ne cedos, eĉ se li plej multe obstinos.

Fabio. Li ĵuris forlasi tiun ĉi lokon, nek tage, nek nokte, ĝis kiam ŝi konsentos lin aŭdi... kaj jen vi vidas, kiel li plenumas sian ĵuron...

Leonelo. Per farso malinda je kavaliro! Tre strange estas, ke la servantoj de la dukino ne vin forpelis el la strato per bastonbatoj.

Fabio. Ili ne malfruos tion fari. Tial mi atendis vin senpacience. Don Juan ordonis, ke tuj post via alveno, vi okupu mian lokon... la lian, mi volas diri. Ni iru kaj preterpasu la domangulon, ĉar eble oni observas nin el la palaco, kaj vi prenos la mantelon kaj ceterajn ŝajnigojn, kiuj prezentos vin ĝis la horo de la promesita batado... kiel Don Juan mem...

Leonelo. Peniga servostato!

Fabio. Peniga kiel la senhaveco! Kia patro, tia filo. (Ili eliras.)

*

Parto dua.

Saloneto en la palaco de dukino Isabela.

2a sceno.

La Dukino kaj Celio.

Celio (rigardante tra fenestro). Estas nekredeble, sinjorino! Da tagojn kaj du noktojn jam pasigis tiu kavaliro antaŭ niaj fenestroj!

Dukino. Malsaĝa afekto! Se li ŝuldas al tiaj rimedoj sian delogistan famon, ĝi kredeble estas atingita per virinoj tre facilanimaj. Kaj tiu estas Don Juan, kiu kalkulas unu aman venkon en ĉiu tago de la jaro? Tie en sia lando, en tiu kruelega Hispanujo, de maŭroj, de judoj kaj fanatikaj kristanoj, de nepura sango ardigita per inferaj tentoj, inter superstiĉaj fervoroj kaj hipokrita severeco, li povos ŝajni timeginda, kiel tenta demono. Ni, italinoj, ne timas la diablon. La princoj de la Roma Eklezio sendas senĉese al ni indulgencojn ritmitajn en mildaj Petrark'ecaj sonetoj.

Celio. Sed konfesu, ke la kavaliro estas obstina... kaj forta.

Dukino. Estas necese fini per unu fojo. Mi ne volas esti la primurmuro de la urbo. Sendu al tiu kavaliro la sciigon, ke la pordoj de mia palaco kaj de mia ĉambro estas nebaritaj por li. Tie ĉi mi atendas lin, sola... Dukino Isabela ne naskiĝis por enesti, kiel numero, en la listo de Don Juan.

Celio. Sinjorino, atentu...

Dukino. Alkonduku ĉi tien Don Juan. Ne malfruu. (Celio eliras.)

*

3a sceno.

La Dukino kaj poste Leonelo. (La Dukino sidiĝas kaj atendas fiere la eniron de Don Juan.)

Leonelo. Sinjorino!

Dukino. Kiu? Ĉu ne Don Juan? Ĉu vi ne estas, kiu paŝadis ĉirkaŭ mia palaco?

Leonelo. Jes, mi estas.

Dukino. Du tagojn kaj du noktojn.

Leonelo. Kelkajn horojn de la tago kaj kelkajn de la nokto...

Dukino. Ha! Ekstrema moko! Vi estas unu el la senhonoruloj, kiuj akompanas Don Juan?

Leonelo. Mi estas lia servanto, sinjorino. Mi servas lin malvolonte.

Dukino. Vi malbone uzas vian junecon.

Leonelo. Feliĉaj tiuj, kiuj dum vivado povas sekvi la vojon de siaj revoj!

Dukino. Vi ekprenis tre malaltan vojon. Eliru.

Leonelo. Sen skribo de vi por Don Juan?

Dukino. Senhontulo!

Leonelo. Ĉar vi vokis lin...

Dukino. Mi vokis lin, por ke la unuan fojon en sia vivo li trovu sin rekte kontraŭ honesta virino, por ke li neniam povu diri, ke tia sinjorino, kiel mi, ne havis alian defendon kontraŭ li, ol eviti lin vidi.

Leonelo. Tiel, kiel mi nun aŭdas vin, mi aŭdis multajn virinojn respondantajn al Don Juan, kaj multaj vetominacis lin, kiel vi, kaj multaj, kiel vi, akceptis lin malŝate...

Dukino. Kaj Don Juan ne punkorektiĝas?

Leonelo. Kaj la virinoj ne punkorektiĝas! La morto, la konscienca riproĉo, la ĉagrenego estas teruraj kaj ne povas nin enamigi, sed antaŭ ili iras sendito deloganta, bela, juna... la danĝero, eterna enamiganto de virinoj... evitu la danĝeron, kredu al mi; ne aŭdu Don Juan.

Dukino. Vi konfuzas min kun la amaso da vulgaraj virinoj. Ne vane vi estas je la servo de tiu bonŝanca kavaliro...

Leonelo. Ne vane mi iras kun la animo malĝoja pro tiel multe da animoj de noblaj estaĵoj, kiuj amis Don Juan. Kiom mi ploris por ili! Mia koro rememoras sinsekve la amojn, kiujn mia mastro dispecigis en sia frenezo, kaj en miaj sonĝoj feliĉe finiĝis tiom da amoj de morto kaj ploro... Nur unu amo de Don Juan farus la eternan feliĉon de mia vivo!... Mia tuta grandega amo ne sufiĉus por konsoli eĉ unu solan el liaj amantinoj! Riĉega trezoro de amo malŝparegita de Don Juan apud mi, malfeliĉa almozulo de amo!...

Dukino. Ĉu vi estas poeto? Nur poeto sin alkonformigas vivi, kiel vi, kun la penso kaj la konscienco en malkonsento.

Leonelo. Vi scias pri la poetoj, sinjorino, vi ne scias pri la senhavuloj...

Dukino. Mi scias... ke mi ne bedaŭras la trompon de Don Juan... vin aŭdante... Jam estas al mi interese, scii pri via vivo... Diru al mi, kio kondukis vin al tia peniga senhaveco... Ne estos danĝere vin aŭskulti kiel aŭskulti Don Juan... kvankam vi estas lia sendito, kaj vi diras, ke la danĝero estas la sendito de la morto... Parolu sentime.

Leonelo. Sinjorino!

*

4a sceno.

La samaj kaj Don Juan (kiu eniras perforte kun glavo elingigita).

Dukino. Kiel vi alvenas ĝis mi tiamaniere? Kaj miaj servantoj?... Hola!.

Don Juan. Pardonu. Sed vi komprenos, ke mi ne devas permesi, ke mia servanto min anstataŭu tiel longe...

Dukino. Superante vin!

Don Juan. Vi ne povas ankoraŭ ĝin taksi.

Dukino. Ho! Sufiĉe jam!... (Al Leonelo.) Ĉu vi ne diras, ke la senhaveco kondukis vin al la malinda ofico servadi tiun ĉi viron? Ĉu vi bedaŭras la servantecon? Ĉu vi vidas kiel dum via ĉeesto oni insultas sinjorinon kaj vi estas bonnaskito? Vi jam estas libera... kaj riĉa...

Don Juan. Ĉu vi akceptas lin por via servado?

Dukino. Mi volas vin humiligi, kiom mi povos... (Al Leonelo.) Mia amo estas neebla por Don Juan, mia amo estas via, se vi scias ĝin meriti...

Leonelo. Via amo!

Don Juan. Ĝi igas vin samranga, kiel mi. Vi estas nobelo per ĝi...

Leonelo. Sinjorino!

Dukino. Eltiru la glavon! Mia amo estas via... Batalu sentime. (Don Juan kaj Leonelo duelas. Leonelo falas mortvundita.)

Leonelo. Ve al mi!

Dukino. Dio mia!

Don Juan. Nobela sinjorino! Vidu kiom kostas obstini kontraŭ...

Dukino. Mortinta! Pro mi... Helpon!... Lasu min eliri! Mi timas, multe timas...

Don Juan. Vi estas kun mi...

Dukino. Multaj personoj kolektiĝas antaŭ la fenestroj... Mortigo en mia domo!

Don Juan. Ne tremu! Ili pasis, aŭdis bruon kaj haltis... Mi prenas sur min eltiri for la kadavron sen tio, ke iu suspektos...

Dukino. Ho! Jes, savu mian honoron... Se oni scius!

Don Juan. El tie ĉi mi ne eliros, ne lasinte vin trankvila...

Dukino Ho! Mi ne povas vin rigardi... vi terurigas min... Lasu min eliri!

Don Juan. Ne, tie ĉi, apud mi... Mi ankaŭ timas... ne vidi vin... pro vi mi mortigis malfeliĉulon... Ne lasu min, aŭ mi eliros el tie ĉi por ĉiam, kio ajn okazos... vi klarigos, kiel vi povos, tiun ĉi sang-okazon.

Dukino. Ho, ne lasu min! Sed malapud mi, ne parolu, ne alproksimiĝu al mi... (Ŝi restas en plej granda konfuzo)

Don Juan. (Rigardante ŝin atente. Flanken.) Ŝi estas mia! Unu pli!... (Rigardante atente la kadavron de Leonelo) Kompatinda Leonelo!

"La servanto de Don Juan"
El "Hispanaj dramoj", de Jacinto Benavente.
Tradukis Vicente Inglada
Esperanta Biblioteko Internacia, No. 23

Enretigita de TdB. Aprilo 2004.