Niaj herooj

Cayetano Redondo Aceña, nia urbestro

En numero 357 de Boletín vi legis la novaĵon ke strato de Madrido portos la nomon "Alcalde Cayetano Redondo", kaj eble multaj legantoj, eĉ madridanoj, unuafoje eksciis ke ekzistis urbestro de Madrido kun tiu nomo, kaj ke li estis esperantisto. Ne estas mirinde, ni jam aliloke diris ke la ombro de la memoro pasis super multaj tre valoraj homoj, precipe kiam aldoniĝas la fakto ke ili apartenis al la flanko kiu perdis la hispanan (mal)civilan militon.

En nia kazo, eblas tion montri per anekdoto. Kiam tiu ĉi numero aperos, ankoraŭ estos vizitebla ekspozicio organizita de la madrida urbestraro, pri la lastaj tri jarcentoj de la historio de la urbo. En ĝi aperas la portretoj de ĉiuj urbestroj de Madrido. Nu, ne de ĉiuj: mankas kelkaj malmultaj, kaj inter ili tiu de Cayetano Redondo, urbestro de la Madrido sieĝata, de novembro de 1936 al majo 1937. Oni ne povis fari al li oficialan portreton... ĉar li estis mortpafita tuj post la fino de la milito. Fakte, vi havas en viaj manoj premieron: la bildo kiu akompanas tiun ĉi artikolon estas eble unu el la unuaj publikigitaj de Cayetano Redondo post tiu tempo. Cayetano Redondo

Kaj sendube li ne meritas tiun forgeson, ĉar li krome okupis pintajn postenojn en la Socialista Partio kaj en ĉiuj lokoj kie ĝi havis ian influon.

Ĵurnalisto, tipografo, li eklaboris kiam apenaŭ estis 14- jaraĝa kaj junaĝe lernis esperanton. Naskiĝinta en Segovio en 1888 li estis lernanto de la Tipograf-Lernejo de la Ĝenerala Asocio pri Presarto. Fondinto de la Socialista Junularo de Madrido li estis prezidanto de la Nacia Federacio de JSE (Socialista Junularo de Hispanio) en 1918.

Li laboris kiel tipografo kaj estis direktoro de la ĵurnaloj "Renovación" (Renovigo), "El Trabajo" (La Laboro), "La Edificación" (La Konstruado) kaj "El Socialista" (La Socialisto), ĉi tiu lasta dum 15 jaroj. Li estis elektita konsilanto de la Urbestraro de Madrido en 1931, en la famaj balotadoj kiuj alportis la respublikon, kaj poste li estis elektita vicurbestro de distrikto Universitato.

Cayetano Redondo estis kun Francisco Azorín kaj Rodrigo Almada la triopo de elstaraj esperantistoj en la Hispana Parlamento reprezentantaj la Socialistan Partion (Konstituantaj Kortesoj 1931-1933).

Kiel esperantisto oni scias ke en unu el la kunvenoj organizitaj en la Popoldomo de Madrido en 1930 por soleni la datrevenon de la Laborista Esperanta Grupo de Madrido, Cayetano Redondo prelegis pri tiu historia temo, kaj en sia parolado li rakontis unu el siaj spertoj kiel esperantisto: li partoprenis en Internacia Socialista Esperanto-kurso okazinta en Vieno, en kiu ĉiuj partoprenantoj estis devigataj paroli dum unu completa semajno nur esperanton. La celo de tiu kunveno en Aŭstrio estis debati socipolitikajn problemojn kun karaktero internacia, tiuokaze li deklaris: "mi estas plene konvinkita pri la neceso de lingvo internacia por interrilato de ĉiuj diverslandaj socialistaj partioj, kaj precipe inter laboristoj el ĉiuj landoj". Kaj en tiu senco li elvokis frazon de la ĉefgvidanto de la Socialista Partio, Pablo Iglesias, al nia samideano Francisco Azorín: "se mi estus pli juna kaj havus ioman liberan tempon, certe mi studus esperanton".

Cayetano Redondo prezidis la solenan malfermon de la 9a Hispana Esperanto-kongreso okazinta en Madrido en 1932. Estis li kiu faris interesan paroladon emfazante la grandajn ecojn de esperanto kiel dua lingvo por ĉiuj, kaj kiel ekzemplo li citis la menciitan socialistan esperantistan kunvenon de Vieno. Li ankaŭ emfazis la gravecon de la Universalaj Esperanto-Kongresoj kaj la homaman idealismon de la esperantista idearo.

Homo elokventa, li ankaŭ intervenis kiel esperantista preleganto en serio da prelegoj organizitaj en 1934 de la Pedagogia Fako de la Madrida Scienca Literatura Ateneo.

Kiel ni jam menciis, dum la intercivitana hispana milito li estis Urbestro de Madrido, de novembro de 1936 ĝis majo de 1937, dum la tempo pli severa de la defendo de Madrido, post la translokiĝo de la registaro al Valencio. Poste li deĵoris en pluraj politikaj postenoj, interalie kiel membro de la Provinca Deputitejo de Madrido. Li estis ankaŭ reprezentanto de la PSOE antaŭ la kataluna PSUC. Je la fino li intervenis en la milito kiel Komisaro de la IX-a Korpuso de la Respublikana Armeo sur la batalfronto de Andaluzio.

Arestita je la militfino, fare de la reĝimo de la diktatoro Franco, li estis mortpafita ĉe la muroj de la Almudena tombejo de la hispana ĉefurbo la 21an de majo de 1940.

Lia sorto estis tiel kruela ke laŭ niaj informoj, eĉ propran tombon li ne havis, kaj li estis enterigita en la tombon de unu lia kompano socialista. Ankaŭ la forgeso falis super lin, ĉar la reĝimo de Franco ne konsideris lin kiel urbestron laŭ la protokolo de la municipo.

Fine, oni nun komencas fari justecon. Li havos straton, cetere tre proksiman al tiu dediĉota al alia pionira propagandanto de nia lingvo, la prezidanto de la Unua Respubliko, Pi i Margall. Kaj ankaŭ la esperantistoj jam memoras ke unu el iliaj samideanoj meritas la agnoskon kaj la omaĝon de la nuna movado.

Antonio Marco - Toño del Barrio
La artikolo aperis en Boletín de Hispana Esperanto-Federacio, numero 359 (januaro-februaro 2003)

Vidu alian tekston pri li (en la hispana) verkitan de familiano kaj kun fotoj de lia tombo, en http://madrid1936.es.

Versión en español, aquí.