Historio

INTER LABORISTA EDUKADO KAJ KULTURA ALTERNATIVO

Kial laboristoj lernis Esperanton en Hispanio en la komenco de la 20-a jarcento[i]

Resumo

La artikolo pritraktas la rolon de Esperanto en la movado por laborista edukado dum la unuaj jardekoj de la 20-a jarcento en Hispanio. Krom la deziro edukiĝi en socio kiu ne favoris la klerigajn strebojn ĉe la malaltaj klasoj, la artikolo konsideras alian aspekton de la kialoj de konsciaj laboristoj lerni nian lingvon: la deziron krei kulturon alternativan al la oficiala, kiu povu servi por la celoj de la klasa batalo. En tiu kunteksto, la edukado fariĝis batalkampo en la lukto inter la sociaj tavoloj kaj inter la ideologiaj mondperceptoj. Ni konsideras la du laboristajn movadojn kiuj ekzistis en Hispanio en tiu periodo: la socialistan kaj la anarkiistan, kiuj montris sufiĉe malsaman aliron al tiuj demandoj de laborista edukado. Specife tiu ĉi lasta movado insiste pledis por la kreado de alternativa kulturo, el kiu Esperanto fariĝis kvazaŭ simbolo.

Enkonduko

Ĉiam fascinis min studi kial laboristoj en la komenco de la 20-a jarcento lernis lingvon unuavide ne tre utilan, kiam atendis ilin tiom da studindaj objektoj. Kial manlaboristoj, post multe da horoj pasigitaj en la atelieroj aŭ en la minoj, post plia tempo dediĉita al aktivulaj aŭ sindikataj mobilizadoj, post siaj streboj en la privata vivo, ankoraŭ trovis emon kaj tempon trastudi kaj praktiki Esperanton.

En sia libro Lingvo kaj popolo, Humphrey Tonkin mencias (2006: 93) la rolon de la laborista edukado en tiuj fruaj jaroj ĝis la Dua Mondmilito, ofte ligita al la sindikata movado. Li rakontas kiel laboristaj edukaj asocioj priatentis la postulon pri edukiteco, kaj kiel Esperanto bone enpenetris tiun medion. Kiel Tonkin atentigas, tiu movado perdis parton de sia graveco post la malfermiĝo de la supera edukado al ĉiuj sociaj tavoloj.

Kvankam en tiu kunteksto li mencias iniciatojn en norda Eŭropo, la observo validas ankaŭ por la sudo, kaj specife por Hispanio, kies movadon por laborista edukado mi volas iom pritrakti en tiu ĉi artikolo. Ŝajnas al mi ke la nura deziro edukiĝi ne eksplikas la tutan strebon, ĝuste pro la ne klara aplikebleco de tiuj scioj, nek la praktikeco por socie promociiĝi. Do, mi volas reliefigi alian aspekton de la kialoj de konsciaj laboristoj lerni nian lingvon: la deziron krei kulturon alternativan al la oficiala, kiu povu servi por la celoj de la klasa batalo.

Respublikana afiŝo Ni konsideru ke en tiu tempo, speciale en Hispanio, la edukado ne estis ĝenerala, kaj la analfabeteco atingis tre altajn proporciojn en diversaj landopartoj. La klereco estis hereda posedaĵo de mezaj kaj superaj tavoloj. La tradiciisma ŝtato estis lasinta la instruadon en la manoj de la Eklezio, kiu ĉefe okupiĝis pri edukado konforma al interpreto de la religio, kiu oponis kritikan pensadon kaj sociajn demandojn.

En tiu kunteksto, la edukado fariĝis batalkampo en la lukto inter la sociaj tavoloj kaj inter la mondperceptoj. Tiu estas, miaopinie, la fono kontraŭ kiu ni devas rigardi la strebon al ĝenerala edukado de la laboristaj partioj kaj tendencoj, kiu alprenis tre ideologiplenan rigardon, kaj en kiu internacia lingvo trovis relative naturan lokon.

Tiu aparta medio preskaŭ tute malaperis en Hispanio post la interna milito, kaj sekve la Esperanto-movado estis amputita de tiu specifa flanko. Ankaŭ en aliaj landoj, ĉi-foje pro la ŝanĝo de la socia medio, la specifa laborista instruado abrupte malfortiĝis en la lastaj jardekoj, kaj la karaktero de la laborista Esperanto-movado multe pli proksimiĝis al tiu de la ĝenerala esperantistaro.

Mia ĉi-artikola atento baziĝos grandparte sur du interesaj libroj verkitaj de profesiaj hispaniaj historiistoj, kiuj plurfoje mencias Esperanton kiel integran parton de la laborista kulturo, kaj kiujn mi deziras konigi en nia lingvo. La unua estas “Kvindek jaroj de laborista kulturo en Hispanio, 1890-1940”, de Francisco de Luis (1994), profesoro en la Universitato de Salamanko, kiu traktas la laboristan kulturon ĉefe laŭ la vidpunkto de la socialisma movado. La alia estas “Al la revolucio per la kulturo”, de Javier Navarro (2004), de la Universitato de Valencio, pri la kultura flanko de la anarkiista movado[ii].

Du laboristaj movadoj

La historio de la laborista Esperanto-movado jam estas esplorita en diversaj verkoj, ĉefe en rilato kun Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), kaj ties ĉirkaŭaj organizoj, kaj mi do klopodos ne eniri fakojn jam pritraktitajn de aliaj aŭtoroj. Sed la hispania laborista movado estis ĝis nun malpli studata, kaj en ĝeneralaj verkoj pri la tutmonda laborista esperantista movado, la aludo al Hispanio aperas pretere aŭ paĝpiede[iii]. Ĝi tamen estas interesa ĉar ĝi posedas iom malsimilajn ecojn. Unu el la kialoj konsistas en la forteco de la anarkiista ideologio. La alia, en la malsama rilato inter la socialistoj kaj la burĝa movado. La tria, en la rilato inter la ĝenerala tutŝtata esperantistaro kaj la kataluniaj movadanoj.

Rilate al la unua trajto, mi anoncu kio estos pli amplekse pritraktata ĉi-sekve. Nome, oni apenaŭ povas paroli pri la laborista movado, sed temas pri du laboristaj movadoj kiuj ekzistis en Hispanio en tiu periodo. Ĉar, mi jam anticipu konkludon nun, la situacio en Hispanio estis sufiĉe aparta de aliaj eŭropaj landoj koncerne la laboristan movadon. En aliaj landoj estis forta divido inter unuflanke la neŭtrala movado, reprezentata de la landaj oficialaj asocioj, kaj aliflanke la laborista movado grupigita ĉirkaŭ SAT kaj la laboristaj asocioj ligitaj al ĝi. En Hispanio la laboristoj esperantistaj kiuj ideologie proksimis al la socialistaj movadoj kunlaboris senprobleme kun la burĝaj esperantistoj. Kiel diras Ulrich Lins (1993: 75): “La unuecon de la hispana movado antaŭ 1936 ne minacis multe tiu dispolusigo, kiu iĝis karakteriza trajto en la politika vivo, fine eksplodante en la ribelo de la dekstraj-konservativaj fortoj gvidataj de Francisco Franco. [...] preskaŭ ne ekzistis en Hispanio tiu antagonismo inter laboristaj esperantistoj kaj neŭtraluloj, kiu ludis gravan, ofte fruktodonan rolon en ekzemple antaŭhitlera Germanio aŭ en Francio.”

Sed, plej grave, ekzistas tute aparta movado, sen komparo kun aliaj landoj, kiuj sin engaĝis por Esperanto kaj faris el Esperanto sian identigilon: la anarkiistoj. Estas tiu ĉi tendenco kiu montras pli klare la specifajn trajtojn kiujn mi menciis, kaj al kiu estas pli aplikebla la pledo por la kreado de alternativa kulturo, el kiu Esperanto fariĝis kvazaŭsimbolo.

Crónicas del movimiento obrero esperantistaApenaŭ troviĝas verko dediĉita al la historio de la anarkiismo en Hispanio kiu ne mencias ilian rilaton al Esperanto. Malgraŭ tio, la anarkiistoj preskaŭ forestas ĝis nun el la verkoj dediĉitaj al la historio de nia movado. Eĉ en verko pli detale traktanta la laboristan movadon en Hispanio, "Laboristaj kronikoj", de Antonio Marco Botella (1996), la aludo al anarkiistaj aktivuloj preskaŭ sole limiĝas al la epoko de la civila milito. Eble la kialo estas preskaŭ teĥnika: ilia komunumo dum tiu epoko apartiĝis preskaŭ komplete disde la ĝenerala movado, strebante krei alternativan kulturon. Sekve, iliaj agadoj eĉ ne estas menciataj en la bultenoj de la cetera movado, ili ne partoprenis kongresojn, eldonis apartajn gazetojn kaj rendevuis aparte. Kiam ni esploras la Esperantan organizadon, tiu alternativa kulturo pasas preskaŭ nerimarkate. Tamen, kiam historiistoj esploras la anarkiismon, ili ne povas ne trovi menciojn al nia lingvo, kiu konsistigis integran parton de ilia kulturo.[iv]

La du movadoj montris similan aliron al la lingvo, sed la socialistoj pli emfazis la klerigan celon, dum la anarkiistojn pli altiris la alternativaj ecoj de la movado. Ni aldonu ke, ju pli la socialistoj integriĝis en la politika sistemo, des pli ambaŭ motivoj perdis sian gravecon: unuflanke, ili sukcesis altigi la klerecon de la popolo pere de la regulaj proceduroj de la ŝtato kaj la publika instruado; aliflanke, la alternativa kulturo por kiu ili pledis pli kaj pli fariĝis parto de la ĝenerala.

La laborista kulturo

Inter la celoj de la laborista movado komence de la 20-a jarcento elstaran pozicion havis la postuloj por levo de la klerec-nivelo de la malriĉaj amasoj, kaj la kreado de propra kulturo, ĉu kiel parto de la ĝenerala tradicia kulturo, ĉu kiel alternativo al tiu ĉi. Ĉar la publikaj lernejoj apenaŭ kontentigis la bezonojn de la laboristoj, precipe de plenkreskuloj kiuj ne havis la ŝancon kleriĝi, la laborista movado kreis siajn proprajn mediojn por flegi sian kulturon: ateneojn, popoldomojn, kulturajn kooperativojn.

La regantaj klasoj en Hispanio ĉiam suspektis ke klera laboristo estas danĝera malfidindulo, kiu emas starigi al si demandojn kaj kontesti la socian ordon. En tiu senco, la mankon de kulturo la aktivuloj konsideris kiel rabon faritan de la superaj tavoloj, kiuj ne permesis la edukadon de la laboristoj por pli bone ilin domini.

Sed samtempe la laboristoj el ambaŭ tendencoj forpuŝis la oficialan edukadon, kiun ili konsideris aŭtoritatema, dreseca, klerikala kaj servanta la kapitalistajn interesojn. La Ŝtaton kaj la sociajn kaj politikajn povojn kiujn ĝi apogis, oni kulpigis pri inhibo en la favorado de edukado kaj kulturo de la laboristoj, kontribuanta al needukiteco kaj analfabetismo, kaj pri la disvolvo de klas-tendenca eduka kaj kultura politiko, ideologie utiliganta la lernejon. “Ne malmultaj gvidantoj de ambaŭ sektoroj insistos ke sen la fundamento de la kulturo kaj la transformo de la konscioj oni ne povos realigi socian revolucion. Tiel, socialismo kaj anarkiismo trempiĝis per pedagogiista mentaleco, kiu igis plurajn iliajn gvidantojn konsideri ke la edukado estas ĉefa trajto de la revolucio, kaj ke la klasbatalo ne estas pli ol afero de kulturo.” (Luis Martín 1994: 7-8)

Esperanto estis tre baldaŭ unu objekto de tiu instruado, kiu bone adaptiĝis al la laboristaj postuloj. Ĝi permesis flegi la internaciisman senton de la laboristaj movadoj. Ĝi ebligis la lernadon de lingvo fremda, sed sufiĉe facila por adaptiĝi al ĝenerale pli malalta klerec-nivelo, ĝi kreis senton de aparteco disde la oficiala kulturo.

Esperanto estis instruata en ambaŭ medioj de la ĉefaj laboristaj movadoj: la socialista[v] kaj la anarkiista, kaj fariĝis unu el la simboloj de tiu instruado.

Esperanto en la socialistaj grupoj

La grupoj marksistaj dediĉis multe da atento al la kultura edukado. Granda parto de iliaj unuaj gvidantoj troviĝis en la plej kleraj tavoloj de la laborista movado, kaj sentis kiel gravan mankon la bedaŭrindan staton de la edukado en la malsuperaj klasoj de la socio. Ili kreis kulturajn departementojn en siaj rondoj, pro du kialoj: ili volis kontribui al la edukado de la popolo, kaj krei alternativan kulturon al la oficiala.

Tiu kultura agado, varia kaj kompleksa, krome celis krei aktivularon kompaktan, identigeblan, kun kapablo influi en la socia medio, en kiu la “konscia laboristo” fariĝos aparta karaktero, virta, kun prestiĝo inter siaj kunuloj kaj en la mezaj sociaj tavoloj, kiuj kunlaboru en la socia lukto.

En tiu kunteksto, Esperanto fariĝis parto de la kultura peno. Ĝi havis du vizaĝojn. Oni tiel donis al la laboristoj la eblon lerni racian kaj facilan lingvon, kiu pro sia simpleco speciale taŭgas por homoj sen speciala klereco, kaj kiu krome faciligos kontaktojn kun aliaj landoj, kontribuante al internacia paco. Aliflanke, ĝi permesis flegi la internaciisman ideologian karakteron de la movado, en tempo en kiu la patriotismo, kun la religio, fariĝis la ĉefa ilo de la superaj tavoloj por krei harmonian unuecon ene de la propraj landlimoj, kaj malaltigi la legitimecon de la vokoj al klasa batalo (Luis Martín 1995).

La pledo por utiligo de Esperanto fariĝis konstanta dum la unuaj jardekoj de la 20-a jarcento. Ni montru kelkajn mejloŝtonojn de tiu klopodo, kiu donos al ni ideon de la profundeco de la kampanjo.

Mencio de Esperanto inter la socialistoj aperas tre baldaŭ, en la Kongreso kreanta la Federacion de la Socialista Junularo, kiu okazis en Bilbao en aprilo 1906 (Luis Martín 1995). En tiu Asembleo oni aprobis proponon permesi al la Nacia Komitato “studi la manieron deklari Esperanton la internacia lingvo por faciligi la rilatojn inter la Junularaj Organizaĵoj”. Tio, kune kun la propono aliĝi al la socialista Internacia Junulara Organizaĵo, en momento kiam tiu ĉi ankoraŭ ne formale ekzistis, pruvas la internaciistan strebon de la asocio.

La proponon kontraŭstaris aliaj aktivuloj, kiuj konsideris ĝin afero de revuloj kiel la anarkiistoj, dum ekzistis pli urĝaj aferoj en la popola edukado. Tamen, aliaj homoj sin montris favoraj al promociado de la lingvo internacia. En la socialista ĵurnalo oni publikigis sinsekvajn anoncojn de kursoj de Esperanto, la unua fare de la Madrida socialista Junularo jam en tiu jaro 1906.

En aprilo 1914 oni kreis en Madrido la esperantistan laboristan asocion “Libera Homo”. Oni organizis kursojn en la socialista sidejo, en junio estis anoncita la aperigo de Socialismo, la unua esperantista socialista gazeto en Hispanio, redaktita dulingve. Oni ankaŭ klopodis krei Hispanan Socialistan Esperantistan Federacion, sed la ideo devis esti forlasita.

La agado de la socialistaj esperantistoj en postaj jaroj enkadriĝis jam ĉu en la ĝenerala (neŭtrala) movado, ĉu en la supernacia organizo SAT, fondita en 1921, al kiu aliĝis iuj el la plej engaĝitaj esperantistaj socialistoj.

Francisco Azorín IzquierdoLa ĉefa inter ili estas Francisco Azorín Izquierdo. Pri li ekzistas superba studo de José Maria Rodríguez (2005). Li prenis kontakton kun Esperanto jam en 1910, en la Kongreso de la Socialista Internacio, kie grupo de junaj esperantistoj propagandis la lingvon. Azorín kreis kaj prezidis la Esperanto-grupon de Kordovo, kaj multe agadis por la lingvo, ne nur en laboristaj medioj. Li estis homo relative grava en la socialista partio, urbkonsilisto, membro de la provinca deputitaro, poste nacia deputito, kaj okupis aliajn diversajn postenojn en la partio. Dum la 20-aj jaroj li publikigis en la revuo El Socialista (oficiala organo de la socialista partio PSOE) konstantan rubrikon kun la nomo “Notas esperantistas”, en kiu li kunigis informojn pri la lingvo, kaj diskonigis eksterlandajn novaĵojn.

En la 12-a Kongreso de PSOE, en Madrido en 1928, Azorín subtenis la proponon de la kordovaj kaj valenciaj grupoj ke la partio favoru la alprenon de Esperanto fare de la internaciaj organizoj de la socialistoj. Ĝi estis subskribita ankaŭ de pluraj gvidantoj, sed post parta opono de alia grupo, oni amendis la proponon, por nur rekomendi la alprenon de la lingvo, konsiderante la malfacilon adopti ĝin kiel solan perilon. La propono estis tiel aprobita, sen principa kontraŭstaro, sed evidente sen ĝenerala entuziasmo.

Similajn proponojn oni jam aprobis en la 14-a Kongreso de la socialista sindikato “Ĝenerala Unio de Laboristoj” (UGT), en 1922, en kiu oni decidis proponi al la Laborista Internacio la uzon de Esperanto por la rilatoj inter la sindikatoj, kaj la kreadon de centra organizo kun la tasko favori la lernadon kaj disvastigon de la lingvo en hispanaj laboristaj organizoj. Ankaŭ la 2-a Kongreso de la Socialista Junularo, en 1927, aprobis la proponon, ke Esperanto estu instruata en lernejoj. En la Statuto de la Socialista Junularo troviĝis de 1925 la rekomendo ke por internacia korespondo oni laŭeble uzu Esperanton.

Kursoj okazis en la socialistaj sidejoj de diversaj urboj. Tiuj sidejoj estis konataj kiel “Casas del Pueblo” (Domoj aŭ hejmoj de la Popolo), kaj akiris elstaran gravecon kiel centro de la socia kaj kultura agado de la socialistoj, tiel ke oni foje nomis ilin la “temploj” de la laboristoj. Unu el la verkoj kiuj pli detale pritraktas tiun funkcion de la Popoldomoj, mencias specife la instruadon de la lingvo Esperanto kiel integra parto de tiu edukado, kaj aludas al la ekzistado de tia instruado almenaŭ en la “Domoj” de Madrido, Barcelono, Zaragozo, Badaĥozo, Bilbao, Valencio, Kordovo kaj Sevilo (Luis Martín/Arias Gonzalez 2000).

La kazon de Zaragozo ni bone konas pro la verkoj de Antonio Marco. Pri la agado en la ekstremadura urbo Badaĥozo ni scias ne multe pli ol ke tie aktivis Rodrigo Almada, kiu ankaŭ estis deputito en la unuaj Kortesoj de la Respubliko.

Grupo esperantista socialista de BilbaoLa agadon en Bilbao ni konas sufiĉe detale, interalie pro la rakontoj de nia amiko Eduardo Larrouy, ankoraŭ vigla kaj aktiva. Estis agadoj ne nur en Bilbao, sed ankaŭ en apudaj industriaj kaj ministaj urboj, kie la socialistoj havis fortan influon, kiel Éibar, Sestao kaj La Arboleda. Eĉ du el la tri socialistaj membroj de la unua vaska aŭtonoma registaro dum la milito estis esperantistoj, Juan Gracia kaj Santiago Aznar[vi].

Fine, ni ne forgesu la kazon de Valencio. En tiu urbo ĉefrolis Laborista Esperantista Grupo, kies ĉefa figuro fariĝos Luis Hernández Lahuerta. Tiu grupo organizis en 1934 la 14-an SAT-Kongreson. Sed ĝia plej fama atingaĵo okazos dum la interna milito, kiam ĝi zorgos pri la eldonado de la fama revuo Popola Fronto, kiu portos la voĉon de la respublikana registaro trans la hispaniajn landlimojn.

Cayetano RedondoEstas pensige ke la flamo de la esperantismo lumis en grupo de mezaj kadruloj de socialismo, ne unuarangaj, sed sufiĉe aktivaj kaj konataj. Krom la jam cititaj, ni povas indiki la nomon de Cayetano Redondo, kiu ankaŭ estis deputito en 1931, kaj dum la milito fariĝos urbestro de Madrido (Marco/Barrio 2003). Kelkaj apartenis al intelektulaj aŭ etburĝaj tavoloj, multaj el kiuj alproksimiĝis al la Socialista Partio, ĉar ili konsideris ĝin la forto kiu povus modernigi la landon. Aliaj apartenis al tio, kion oni foje nomis “laborista aristokratio”, t.e. anoj de tavolo de la laborista klaso kun pli alta faka specialiĝo, inter kiuj la partio kaj la socialista sindikato pli ofte rekrutigis siajn gvidantojn kaj funkciulojn, kaj inter kiuj la emo al memlernado estis pli akuta.

Tio tamen ne signifas ke ili konsistigis la kernon de la esperantistaro. Laŭ la informoj atingeblaj, la kursojn partoprenis ankaŭ bazaj laboristoj, precipe junaj. Por multaj el tiuj junaj lernantoj, nia lingvo estis ankaŭ fenestro malfermita al novaj ebloj, ĉu laboraj, ĉu sociaj, kiuj kontentigis bezonon por socia kaj spirita leviĝo.

Aliaj marksistaj grupoj

Atenta leganto eble rimarkis ke en la supraj alineoj pri la agado de socialistoj mi apenaŭ menciis agadojn en Katalunio. Tio ŝuldiĝas al historia apartaĵo de tiu regiono: la malforta enradikiĝo de la Socialista Partio de Hispanio en ties industriaj zonoj. Malgraŭ la fakto ke la socialista sindikato estis fondita ĝuste en Barcelono, la ĉefan rolon baldaŭ prenis la anarkiistaj sindikatoj, dum la etburĝaro pli inklinis al regionismaj aŭ naciismaj partioj. La socialistaj grupoj estis disaj, malunuigitaj kaj ne tre influaj.

Unu grupo tamen estas menciinda en tiu kunteksto. Katalunio estis la bastiono de kelkaj partietoj, kun malmultaj aktivuloj, sed tre influaj pro sia aktivado kaj sia prestiĝo, kiuj en la 30-aj jaroj unuiĝis en la Laborista Partio de Marksista Unuiĝo, internacie konata sub la siglo POUM. Ĝia ideologio estis komunista, sed heterodoksa, tiel ke oni ofte, ne tre ekzakte, klasas ĝin kiel trockiistan.

Ni devas atentigi pri tiu partio ĉar inter ĝiaj aktivuloj kaj gvidantoj ni trovas kompare multajn esperantistojn. La unua mencienda estas Andreu Nin, kiu dum la civila milito estos ĝia plej grava gvidanto, kaj kiu tragike famiĝos pro sia forkapto fare de sovetiaj agentoj kaj sia malaperigo kaj murdo. Andreu Nin konis Esperanton, aktivis junaĝe, kaj eĉ ĝin uzis en publika mitingo. Ni ne havas informojn pri postaj aktivadoj favore al nia lingvo. Probable li pli koncentriĝis pri la rusa lingvo, kiun li mastris kaj el kiu li multe tradukis en la hispanan kaj la katalunan.

Sed li ne estis la sola. Multaj POUM-anoj estis esperantistoj, kaj en ĝia sino organiziĝis oftaj aktivadoj por Esperanto. Du el ili estas tre konataj ekster la esperantistaj rondoj, Ramon Fernández Jurado kaj Jaume Viladoms i Valls. Fernández Jurado (1987) rakontas en sia membiografio[vii] diversajn cirkonstancojn de sia agado por Esperanto, kaj de la etoso trovebla en la kunfluado inter politika agado, socia interrilatiĝo kaj esperantismo.

Tiu grupo estis la ĉefa organizanto de la Prolet-Esperantista Unio de Iber-Amerikaj Landoj (PUIL), fondita en 1932, kiu, malgraŭ la nomo, aktivis preskaŭ nur en Katalunio.

Viladoms kaj Fernández Jurado estas ekzemploj de tiu tipa laborista malsato je kulturo kiun ni priskribis. Ambaŭ estis manlaboristoj, dezirantaj salti trans la mankon de formala edukiteco. Ili partoprenis ĉiun kulturan iniciaton. Sed en ambaŭ kazoj oni vidas alian tipan trajton: la pasion instrui al aliaj, ĉar por ili kulturo kaj informado estas iloj por ŝanĝi la mondon kaj forigi maljuston. La pasio instrui donis ekzemple al Viladoms instigon al la kreado de edukaj institucioj, kaj al la instruado (inklude de Esperanto) eĉ en malliberejoj.

Pri la esperantista agado de la ortodoksaj komunistoj ni konas malmulton. Ni scias ke ilia revuo Mundo Obrero (Laborista Mondo) havis dum iom da tempo rubrikon pri nia lingvo.

Sed oni konsideru ke la Komunista Partio estis eta kaj malgrava movado antaŭ la komenco de la interna milito, sen granda socia influo.

La anarkiistaj esperantistoj

Laborista esperantista bildo 1914La ĉefa aparta karakterizaĵo de la hispania laborista movado en tiuj jaroj estis la forto de la anarkiista organizaĵo. Ĝi dominis grandan parton de la laborista organizaĵo, kun aparta bazo en du centroj: Andaluzio kaj Katalunio. La movado estis sufiĉe varia: la andaluzaj anarkiistoj trovis siajn radikojn en la agrara kampo, kie la enorma koncentriĝo de la proprieto kondukis ilin al salajrata laboro, tre depende de la sezonoj kaj de la kapricoj de la terposedantoj. La societo estis tre postrestinta, kun enorma malriĉeco, kaj tre altaj niveloj de malklereco kaj analfabeteco. Male, la katalunia socio estis la plej industriigita, kaj la plej edukita, kaj tie la anarkiista movado fontis el tradicio de senpera rilatiĝo inter la patronoj kaj la salajratoj. En aliaj regionoj (Aragono, Valencio, Madrido) la anarkiista movado konkuris kun la socialistoj, de kiuj ilin disigis la malfido al organizitaj strukturoj, kaj la emo al senpera kaj aparta sinorganizado.

En 1907 kreiĝis esperantista grupo ligita al sindikatismo: “Paco kaj Amo”, en Barcelono. En 1910, kaj tio estas ege signifoplena atingo, la grupo esperantista “Libero” partoprenis en la fondo de la Confederación Nacional del Trabajo (CNT, Nacia Konfederacio de la Laboro), kiu baldaŭ fariĝos la ĉefa sindikato de la lando, kaj kies baza ideologia orientiĝo fariĝis la anarkiismo. Kiam en 1927 estis fondita la Federación Anarquista Ibérica (Iberia Anarkiista Federacio, FAI), la grupo plej ideologieca de la liberecana movado, kiu iel gvidos en postaj jaroj la sindikatan movadon, kontraŭstarante la kompromiseman tendencon, la reklamo al la lernado de Esperanto manifestiĝos jam en la fonda kongreso. Dum la 20-aj kaj 30-aj jaroj, ĉu dum la unua militista diktatoreco, ĉu dum la respublikana periodo, la intereso pri kulturo kreskis seninterrompe en la liberecana medio. Multaj aktivuloj lernis la lingvon. Ŝajnas ke tre ofte la kono estis supraĵa, aŭ restis en la ŝtupo de la ideologia identigo, sen alveni al konkreta uzado, aŭ al perfektiga nivelo. Multaj akiris tiun nivelon kiu permesis al ili konsideri sin esperantistoj, sed ne profundigis ĝin, kaj la atestoj de veteranoj montras tiun cirkonstancon.

Tamen, la specifa organizado de la liberecana esperantista movado estis malforta. Oni ja kreis sekcion de la tutmonda ligo liberecana, nomatan Ibera Ligo de Esperantistaj Senŝtatanoj (ILES), sed la kunlaboro inter grupoj de diversaj urboj ne estis facila. La asocio suferis je organizaj mankoj, ne maloftaj en la anarkiista movado, kiu multe pli ol la socialistoj atentis la surlokan agadon, pere de la tiel nomataj “grupoj de afineco”, kaj emis malfidi la centritajn asociojn.

Anarkiisto estis Angel Pestaña, kiu en 1920, dum la Dua Kongreso de la Tria Internacio (Komintern), kun aliaj delegitoj proponis la uzon de Esperanto kiel helpa lingvo en la Organizaĵo[viii].

La anarkiista mondrigardo

La anarkiistoj tute rifuzis la tradician organizadon de la socio, kaj esperis konstrui alian, bazitan sur la forigo de ŝtataj strukturoj, la rekta unuiĝo inter individuoj, kaj la rompado de la katenantaj ligoj de la malnova ideologio, inter kiuj plej elstaris religioj kaj landlimoj. Unu el la bazaj kondiĉoj por atingi novan socion estus la vekado de nova konscio de la homoj, pere de kleriĝo, kaj la malkovro de aliaj eblecoj de organizado. Tial, la edukado pere de novaj strukturoj kaj novaj materialoj fariĝis nepra kondiĉo por la kreado de nova homo.

La edukado organiziĝis en du lokoj, rilataj inter si, al kiuj la liberecanaj organizoj donis grandan atenton: la raciistaj lernejoj kaj la kulturaj centroj konataj kiel ateneoj.

La raciistaj lernejoj en Hispanio uzis kiel modelon tiun kreitan en Barcelono de la katalunia pedagogo Francisco (aŭ Francesc) Ferrer i Guardia. Kiel estas konate, li estis mortpafita en 1909, akuzita esti la instiganto de la ribelo konata sub la nomo “Tragika Semajno”, kiu okazis tiun jaron en Barcelono kaj aliaj lokoj, tuj antaŭ la 5-a Universala Kongreso de Esperanto.

La rilato de Ferrer al Esperanto ne estas klara, krom lia konata frazo, kiam oni demandis lin kial la lecionoj de lia lernejo estis faritaj en la hispana, ke li preferus uzi Esperanton; ni ankaŭ scias ke kiam la polico malkovris lian kaŝejon kaj arestis lin, li montris invitilon por ĉeesti la UK-on.

Ciutat cremadaFilmo pri tiu Tragika Semajno, “La bruligita urbo”, kiu havis grandan sukceson post la morto de la diktatoro, havas scenon pri anarkiistoj, en kiu oni montras grupon de ili dum la lernado kaj praktikado de Esperanto. Oni povas argumenti, kiel faris kelkaj samideanoj, ke temas pri kliŝaĵo, ĉar ankaŭ multaj aliaj sociaj tendencoj rilatis al Esperanto, eĉ kun pli da forto, kiel montras la organizado de la UK, sed ĝi ankaŭ montras veran kuntekston.

La ateneoj estis la ĉefa sidejo kie disvolviĝis la propre anarkiista kulturo. Ili estis apartaj organizoj, en kiuj oni klopodis kompensi la mankon de ĝenerala klerigado, per la instigado de sinklerigo por la laboristoj. La ateneoj organizadis kursojn pri plej diversaj fakoj, en kiuj troviĝis ne nur ekonomio, scienco, geografio, sed ankaŭ aliaj fakoj rilataj al la liberecana kulturo, kiel medicino, seksa edukado aŭ Esperanto.

Esperanto estis eĉ foje prezentita kiel speco de simbolo de la anarkiista idealo: El la anarkiista perspektivo, la ekzisto de kundividita lingvo proksimigis la popolojn, fortikigis la komunajn ligojn kun alilandaj laboristoj — faciligante la rilatojn kaj la komunikadon inter ili — kaj stimulis la homaranismajn kaj internaciistajn sentojn (agante kiel ilo de paco kaj frateco internacia) kaj la identigo de ĉiuj laboristoj kun la tutmonda lukto de la monda proletaro por sia emancipiĝo. (Navarro 2004: 85)

Laŭ frazo aperinta en gazeto de la Liberecana Junularo, jam dum la milito, citita samloke: “Disvastigi kaj instrui la esperantistan lingvon ankaŭ estas revolucia tasko, ne en materia senco, sed en etika kaj homa senco.” Unu plia ekzemplo: la libro de Xavier Margais (2002) pri la esperantismo en Majorko antaŭ la civila milito reproduktas pecon de artikolo pri Esperanto en laborista revuo, signifoplene nomata Cultura Obrera (Laborista Kulturo). Sub la titolo “Influo de Esperanto en la evolua disvolvo de la homaro”, kaj kun la subskribo Joven Acrata (Juna Anarkiisto), la aŭtoro faras alvokon uzi Esperanton por la liberiga batalo de la proletoj.

Oni pozitive taksis aliajn trajtojn de la lingvo, kiel la fakto ke ĝi faciligas la komunikadon kun alilandaj individuoj, forigante tradukistojn, perantojn ktp.; ankaŭ ĝia simpleco, kiu faciligas ke ĝi estas atingebla por homoj kun malmulte da materiaj rimedoj por lernado de lingvoj.

La simpleco kaj la pledo por senpera kontakto estis ideoj profundiĝintaj en la anarkiista mondkoncepto. Alia kialo por la proksimeco al Esperanto estis ties logikeco kaj racieco, sen neregulaĵoj, kio kongruis kun la “hiperraciismo liberecana” substrekita de iuj aŭtoroj.

Hispaniaj anarkiistoj ofte ankaŭ proponis modifi la hispanan ortografion; tio ligiĝis kun la pledo por raciigo de la socio kaj la “reorganizado de la sociaj rilatoj, bazita sur la preceptoj de scienco kaj racio”. Ni denove emfazu ke la aliro de la anarkiistoj al Esperanto estis plene ideologia. Oni ofte insistis en la revuoj laboristaj ke la lingvo estas ilo por universala emancipiĝo, ne tempopasigilo por pigruloj: “Oni ne konfuzu nin kun tiuj esperantistaj asocioj agantaj pro simpla sporto, sen interesiĝo eĉ minimuma pri la mondo laboranta kaj suferanta”[ix]. Ne aperas en la alvokoj de la liberecanaj gazetoj argumentoj bazitaj sur la profito atingebla pere de la lingvo, ekzemple por socie promociiĝi aŭ por vojaĝi eksterlanden. Ja troviĝas ekzemploj de invito al korespondado, kaj diversaj aktivuloj uzas sian sperton kiel argumenton en la informa laboro, ekzemple per la mencio de senperaj rilatoj kun Sovetio.

Mankas pli detalaj studoj, sed mi tamen suspektas ke tiu servo estis pli komuna en aliaj landoj, pro la citita malforteco de la komunistaj partioj en Hispanio, kaj tiu uzado ekster la propraj rondoj limiĝis antaŭ la interna milito nur al minoritato de aktivuloj.

La agado por Esperanto estis parto de mondkoncepto en kiu havis lokon aliaj ideoj kiel naturismo, vegetarismo, pacifismo, lukto kontraŭ alkoholo, kontraŭ prostituado aŭ kontraŭ taŭrludado. La religio estis aparte kontraŭata; la lukto kontraŭ ĝi estis ankaŭ lukto kontraŭ malklereco kaj kontraŭ la simbolo de la malnova ordo. Ne mirinde ke la agadoj kontraŭklerikalaj, nemalofte perfortaj, fariĝis oftaj kaj simbolaj antaŭ kaj dum la interna milito.

Socialigo kaj solidareco

Tre interesa estis alia funkcio, ne ekskluziva de la laboristaj rondoj, kaj evidente ankoraŭ ekzistanta en aliaj cirkloj: Esperanto estis ankaŭ ilo por socialigi la homojn, por krei ligojn de solidareco kaj kolektiva sentado. La laboristaj centroj kaj ateneoj organizis prelegojn, kunvenojn, oni eldonis gazetojn. Diversaj grupoj organizis korespondadon kun samlingvanoj en aliaj landoj. Por multaj laboristoj tio permesis unuafoje establi kontaktojn kun homoj el malsamaj kulturaj fonoj.

Krome, ne maloftis la kombino kun aliaj sociaj kaj kulturaj aktivadoj. Ekzemple, la esperantistaj anarkiistaj grupoj organizis ekskursojn, dum kiuj oni interparolis, kantis, ludis, prelegis, ĉiam uzante la internacian lingvon. Formiĝis ankaŭ ensembloj teatraj kaj kantistaj, kiuj partoprenis elmontrojn kaj agadojn organizitajn de laboristaj organizaĵoj. En Valencio oni kreis muzikan ensemblon “Rondalla Excursionista Esperantista” (Esperantista Ekskursa Orkestro), formitan baze de liberecanaj aktivuloj, sed en kiu ankaŭ partoprenis membroj de la Grupo Laborista.

La Orkestro klopodis praktiki la tri aktivadojn entenatajn en ĝia nomo: kanto, ekskurso kaj Esperanto. Ĝin formis pli ol okdek homoj, ĉefe viroj, kaj ĝi partoprenis seancojn organizitajn de laboristaj organizaĵoj, ĉefe anarkiistaj, interpretante tre diversajn komponaĵojn. La laboristaj muzikaj kaj teatraj grupoj, ne nur esperantistaj, taŭgis por vastigi la kulturan horizonton de la laboristoj, doni elanon al artistaj emoj, kaj ankaŭ krei ligojn inter la partoprenantoj. Ne malofte ĝi favoris la partoprenon de virinoj, junaj aŭ edziniĝintaj, kiuj ne tiom povis aŭ emis kunaktivi en pli klare politikaj agadoj.

Tiu sociiga funkcio videbliĝas ankaŭ en la ĉefrolo de la junularaj grupoj. La junulaj branĉoj de la socialista partio kaj de la anarkiista movado estis ĉeforganizantoj de klerigaj agadoj, kaj la precipaj antaŭenigantoj de la kultura movado. La socialista junularo fariĝis kvazaŭ la pedagogia fronto de sia movado.

Speciale aktivaj fariĝis la grupoj ligitaj al la Liberecana Junularo. La grupo esperantista “Libera Vivo” fariĝis lulilo de la ĉefaj aktivuloj de la Liberecana Junularo en Valencio. Ĝenerale, la esperantistaj liberecanaj grupoj partoprenis la kulturajn agadojn de la anarkiista movado, foje kun specialaj trajtoj. Esperantistaj flagoj kaj insignoj aperis en la publikaj aktivaĵoj de la anarkiistoj.

Kunlaboroj kaj kunpuŝiĝoj

Kiam ni studas la historion de la laborista Esperanto-movado en Hispanio, iom surprizas la konstato ke oni apenaŭ trovas ideologiajn kunpuŝiĝojn inter la diversaj tendencoj, eĉ inter laboristoj kaj “neŭtraluloj”. La kvereloj okazis pli ofte pro personaj aŭ teritoriaj kaŭzoj. Estas kvazaŭ la homaraneca kaj universalisma karaktero de la “interna ideo” venkus kontraŭ aliaj ideologioj.

Oni ja povas vidi organizan apartecon laŭ tendencoj, sed ŝajnas kvazaŭ tio okazus pro la malsama socialigo kaj organizado ekster Esperantujo. Kiam necesis propagandi Esperanton, aŭ instrui, aŭ uzi ĝin praktike, absolute ne vidiĝis skrupulo pri tio.

Kongreso de SAT en Valencio en 1934Tiu kunlaboro montriĝas en la atesto de Enrique Marco Nadal, fama anarkiista aktivulo, kiu rakontas en sia membiografio[x] kiel li membriĝis en SAT fine de la 20-aj jaroj, kun grupo de skoltoj. Li lernis en lecionoj organizitaj komence de la 30-aj jaroj en la Fervoja Sindikato de CNT. La instruisto estis Gaspar Vilar, membro de la Grupo Laborista Esperantista, kaj komunisto. Estas notinde ke Esperanto estas unu el la malmultaj ekzemploj de kunlaboro kun aliaj grupoj, kiu aperas en la libro pri la liberecana kulturo kiun ni plurfoje citis (Navarro 2004). G. L. E. estis relative superpartia, laŭ la spirito de SAT, dum tia kunvivado estis multe malpli ofta en la ateneoj, naturistaj grupoj kaj simile, almenaŭ en la grandaj urboj.

Ankaŭ ne ŝajnas troviĝi apartiĝoj inter la diversaj branĉoj de la anarkiismo. Dum tiuj jaroj okazis oftaj kunpuŝiĝoj inter la tendenco pli kontraŭpolitika kaj la sindikatisma, pli ema al partopreno en la ĝenerala politika vivo. Tio ne respeguliĝis en la Esperanta vivo; informoj pri kursoj kaj aktivadoj aperis en la ĵurnaloj de ambaŭ tendencoj.

Iom anekdote oni povas mencii ke ĉe alia tendenco ja okazis speciala divido. En la individuista anarkiismo ni trovas fortan enradikiĝon de la lingvo Ido. Fakte, unu el la ĉefaj teoriuloj de la individuismo en Hispanio, José Elizalde, estis unu el la plej gravaj propagandisto de Ido. Li tradukis al la hispana verkojn de Han Ryner kaj E. Armand, kaj eldonis revuojn, kiuj propagandis tiun tendencon en la lando. Ĝi estis minoritata fluo, sed ankoraŭ havis forton por eldoni revuon en Ido, kaj organizi diversajn grupojn, ĉefe en Katalunio.

La ĝenerala sindikatisma movado pli inklinis al Esperanto. Kvankam oni foje trovis polemikojn en la liberecana gazetaro, pli ofte troveblis anoncoj pri aktivadoj de ambaŭ grupoj, foje eĉ kunlaboro. En diversaj centroj oni organizis kursojn de ambaŭ lingvoj. Ŝajnas ke lingva elekto dependis pli de kontaktoj en la grupoj ol de konscia ideologia diferenco.

Postaj jaroj

Afiŝo en esperanto dum la interna militoKiel konate, en 1936 eksplodis militista puĉo kontraŭ la leĝa registaro, kiu baldaŭ transformiĝis en intercivitanan militon. Dum tiu ĉi eventaro, Esperanto estis uzata, ĉefe de la respublikana propagando, kaj naskiĝis eldonaĵoj kaj radioelsendoj, kun malsamaj tendencoj. Ilin ni ne konsideros tie ĉi, ĉar pri tiuj cirkonstancoj vi povas legi aliloke[ix].

Post la milito multaj aktivuloj devis ekziliĝi; parto el ili daŭrigis sian aktivadon en Francio, Meksiko kaj eĉ en pli foraj landoj. Ni havas informojn pri la organizado de kursoj en la koncentrejoj muntitaj sur la plaĝoj de suda Francio kaj en Alĝerio. Kiam oni pripensas kiajn terurajn kondiĉojn la koncentritoj devis elteni en tiuj apartigejoj, kaj ke tamen multaj trovis tempon kaj emon lerni nian “ekzotikan” lingvon, oni povas diveni la malsaton je kulturo, je alternativa kaj ideologiplena kulturo, kiun ili flegis.

Dume, en la interno de Hispanio la laborista Esperanto-movado komplete malaperis post la intercivitana milito. Eĉ la ĝenerala movado ne trovis en la komencaj jaroj bonan grundon por reflori. La malfido de la aŭtoritatoj, eĉ kiam la aktivuloj estis homoj ne suspektindaj, la rompo de la historia kontinueco, la izoleco de la lando dum kaj post la Mondmilito, kaj, ne malpli grave, la ekonomia krizo kiu plagis la landon, ĉio ĉi ne helpis en la restarigo de kultura universalisma movado. Kiam finfine la cirkonstancoj iom post iom mildiĝis, eblis krei novajn asociojn, fari propagandan laboron, rekrei la informan laboron. Sed ĉio ĉi, kiel oni povas imagi, nur sub la signo de socia neŭtraleco kaj oficiala nepolitikeco.

Ne eblis specife laborista movado. Pri ideologie engaĝita laboro oni eĉ ne povis pensi. Nur en sekretaj, aŭ kaŝitaj manieroj eblis iom repreni la tradician laboristan aktivadon. Javier Navarro atentigas, ke Esperanto ludis rolon en la “refortigo de la retoj de interna kaj ekstera solidareco dum la longa nokto de la frankismo”.

Nur post la morto de la diktatoro eblis rekrei laboristan movadon. Sed oni ne povas ne mencii la malfortecon de tiu movado, kiu engaĝis nur mallarĝajn tavolojn. Ĝi krome perdis grandan parton de sia alternativa strebo: ĝi fariĝis parto de pli ampleksa movado, kaj ne multe diferencas de tiu ĉi, krom en la insisto pri la rajto je ekzisto de politike orientita esperantismo, kion aliaj, ne tiom engaĝitaj movadanoj emas rigardi kun malŝato.

Bibliografio

Barrio, José Antonio del (2004): “Juan Gracia kaj la historio de la vaska laborista movado”, prelego en la Eŭropa Kongreso de Esperanto en Bilbao, 2004. http://www.delbarrio.eu/gracia.htm.

— ; Ulrich Lins (2006): “La utilización del esperanto durante la guerra civil española”, komuniko prezentita al la Internacia Kongreso pri la Hispana Intercivitana Milito, (Madrido, 27-29 novembro 2006). Esperanta traduko “La utiligado de Esperanto dum la hispana intercivitana milito”.

Fernández Jurado, Ramon (1987): Memories d´un militant obrer (1930-1942). Barcelona: Editorial Hacer.

Garrido, Iñaki; Aitziber Lekuona (2006), Las raíces del árbol en el exilio. Onati: Instituto Vasco de Administración Pública.

Lins, Ulrich (1993): “Esperantistoj en la Hispana Intercivitana Milito”. En: Rainer Noltenius (red.), Illustrierte Geschichte der Arbeiter-Esperanto-Bewegung — Den Arbeitern aller Lander eine Spache! / Ilustrita historio de la laborista Esperanto-movado — Al la laboristoj en ĉiuj landoj unu lingvon! Dortmund: Fritz-Huser-Institut, p. 75-83.

Luis Martín, Francisco de (1994): Cincuenta años de cultura obrera en España, 1890-1940. Madrid: Editorial Pablo Iglesias.

— (1995): “Aproximación al esperantismo socialista en España (1906-1936)”. En: Aula. Revista de enseñanza e investigación educativa, n-ro 7, p. 243-258.

— ; Luis Arias González (2000): “Los 'templos obreros': funciones, simbología y rituales de las Casas del Pueblo socialistas en España (1900-1936)”. En: Cuadernos de Historia de España, n-ro 76, p. 273-300.

Marco Botella, Antonio (1996): Laboristaj kronikoj pri la hispana Esperanto-movado. Beauville: SAT-Broŝurservo. Hispanlingva versio: “Crónicas del Movimiento Obrero Esperantista”, Madrid: SATeH, 2009

— ; José Antonio del Barrio (2003): “Cayetano Redondo Aceña, nia urbestro”. En: Boletín de Hispana Esperanto-Federacio, n-ro 359, januaro/februaro, p. 26-28.

Margais, Xavier (2002): El moviment esperantista a Mallorca (1898-1938). Palma de Mallorca: Edicions Documenta Balear.

Marin, Dolors (2010): Anarquistas. Un siglo de movimiento libertario en España. Barcelona: Ariel Historia.

Moya, Giordano (2002): Esperantismo. Prelegoj kaj eseoj. Barcelona: Barcelona Esperanto-Centro.

Navarro Navarro, Javier (2004): A la revolución por la cultura. Prácticas culturales y sociabilidad libertarias en el País Valenciano (1931-1939). Valencia: Universitat de Valencia.

Rodríguez Hernández, José María (2005): “Aproximación a la figura y a la obra de Francisco Azorín Izquierdo como esperantista”. En: Francisco R. Garcia Verdugo (ed.), Francisco Azorín Izquierdo: arquitectura, urbanismo y política en Córdoba (1914-1936). Ciclo de conferencias, Córdoba, 17-21 de septiembre de 1990, Córdoba: Servicio de Publicaciones de la Universidad de Córdoba, p. 151-178.

Solà, Pere (1978): Els ateneus obrers i la cultura popular a Catalunya (1900-1939): L´Ateneu Enciclopèdic Popular, Barcelona: La Magrana.

Tonkin, Humphrey (2006): Lingvo kaj popolo. Aktualaj problemoj de la Esperanto-movado. Rotterdam: UEA.

Vivancos, Eduardo (1974): Un idioma para todos: el esperanto, Caracas: FIJL. Versio dulingva, franca kaj Esperanto: Une langue pour tous: L´Esperanto / Unu lingvo por ĉiuj: Esperanto. Paris: Federation Anarchiste, Groupe Fresnes-Antony 1987.

Notoj

Libro La arto labori kune[i] Tiu ĉi teksto aperis origine en la libro omaĝe al profesoro Humphrey Tonkin, “La arto labori kune”, redaktita de Detlev Blanke kaj Ulrich Lins, kaj eldonita de Universala Esperanto-Asocio, Roterdamo, 2010. Ĝi estas prezentata tie ĉi sen ŝanĝoj en la enhavo, nur kun ĝisdatigo de fontindikoj.

[ii] La precizajn bibliografiajn datumojn vidu en la fina bibliografio.

[iii] Vidu ekzemple G. P. de Bruin, Laborista Esperanta Movado antaŭ la Mondmilito, Parizo: SAT 1936; kaj Historio de SAT, 1921-1952, Parizo: SAT 1953; ankaŭ Adolf Schwarz, Survoje al IPE, Sofio: Pres-Esperanto 1992.

[iv] Marin (2010), kiu pritraktas la anarĥiistan movadon en la 20-a jarcento, dediĉas la duan ĉapitron al la rolo de la internaciismo kaj la planitaj lingvoj en la liberecana movado. Tiu ĉi libro aperis post la eldono de la unua versio de tiu ĉi artikolo, kaj tial la manko de referencoj en la sekvo.

[v] Mi ĉi-sekve uzas la vorton “socialisto” por aludi la movadon organizitan ĉirkaŭ la Hispana Socialista Laborista Partio (PSOE), kiun en aliaj kuntekstoj oni epitetus “socialdemokrata”. Aliajn marksistajn grupojn mi traktas sube.

[vi] Pri ili, vidu mian prelegon en la Eŭropa Kongreso de Esperanto, en Bilbao: Barrio 2004. Ilia esperantista aktivado estas specife reliefigita en libro pri la unua eŭska aŭtonoma registaro: Garrido/Lekuona 2006.

[vii] Pri Fernández Jurado vd. ankaŭ Moya 2002: 84-87.

[viii] Vd. mian artikolon “Anarĥiisto proponis Esperanton al la Komunista Internacio”, Sennaciulo, majo/junio 2009.

[ix] Noto de la “Agrupación Esperantista Universala Frateco” de Sagunto, “El Esperanto en nuestros medios”, en: Tierra y Libertad, Barcelono, 19-7-1935, citita en Navarro 2004.

[x] Enrique Marco Nadal, “Bordeando mis recuerdos”, Valencia 1992 (nepublikigita manuskripto), citita en Navarro 2004: 92.

[xi] Lins 1993. Pli detale en Barrio / Lins 2006.

José Antonio del Barrio, 2010.
En PDF
Versión en español / Hispanlingva versio
Versió en català / Katalunlingva versio