EL LA KLASIKA HISPANA LITERATURO

¿Qué idioma es éste?

Más literatura

Otros textos

En esperanto

Pliaj poemoj

Aliaj tekstoj

Índice general

Juan de Timoneda (1490-1583)

KANZONETO

Tiu venas aŭ ne venas,
tiu trafo aŭ ne trafo,
kiam pri la Amo temas
ne ekzistas ĝu' egalo.

Tiu penso de amanto
esti de ŝi dolĉ-amata
rivalas kun la dubsento
de l' amanto atendanta,
ĉar l' espero kaj sopiroj
en la koro ĉiam kantas;
tiel grandas amo-sento
ke nenio ĝin egalas.

Tiu reciprok-rigardo:
ŝi al li, li al ŝi, ravaj,
kaj atendi la belnokton
kaj paroli ŝin tre arda,
kiam pri la Amo temas
ne ekzistas ĝu' egala.

Tiu pens' ĉu ŝi min aŭdis,
aŭ mi vidis ŝin hazarde,
ĉiuhore kun l' espero
de sia akcepto varma,
en la mondo de la sentoj
ne ekzistas ĝu' egala.

Tiuj ĉarmaj dam-indikoj,
tiu tse! lin dolĉ-vokanta,
tiu jeso oportuna,
tiu dir' ke ŝi lin amas,
kvankam ŝajnas simplaj signoj
ne ekzistas ĝoj' egala.

Juan de Timoneda (1490-1583): Verkisto, eldonisto kaj elstara poeto naskiĝinta en Valencio en la jaro 1490. Kiel eldonisto li disvastigis gravajn verkojn kiel la komedioj de Lope de Rueda, Alonso de Vega, “La pastoralaj kolokvoj” de Juan de Vergara k.a. Li kompilis kaj eldonis plurajn Kanzonarojn kaj Romancarojn en kiuj li inkludas romancojn de pluraj aŭtoroj kaj aliaj propraj. Li ankaŭ verkis spritajn rakontojn kaj fabelojn en kiuj li kolektas antikvajn elparolajn legendojn, kaj tradukis kaj donis novajn versiojn el verkoj de Boccaccio, Ariosto kaj Bandello. Distingiĝis ankaŭ Timoneda kiel dramverkisto, kiu montriĝas kun atentinda itala influo kaj tendencoj al moderna hispana teatro, sekve oni povas konsideri lin, kun Lope de Rueda, kiel patroj de la hispana teatro. Gravaj liaj "autos sacramentales" (teatraĵoj pritraktantaj temojn el dogmo kaj eŭkaristio) aperintaj en du kolektoj, la unua: "Sakramenta Trio" (1558) en kiu aperas la teatraĵoj "La perdita ŝafo", "La kastelo de Emaus" kaj "La Eklezio"; kaj la dua "Sakramenta Trio" (1575): "La sakramenta fonto", "Edziĝo de Kristo" kaj "La Fido", bibliaj kaj religiaj temoj, anonco de la teatro de Calderón. Fine kaj ne laste, Juan de Timoneda ankaŭ estas aŭtoro de sentivaj poemoj: kantoj, romancoj, kanzonoj, eglogoj k.a.

Traducción al esperanto y comentario de Antonio Marco Botella.
Traduko al Esperanto kaj komentaro farita de Antonio Marco Botella.
Originala teksto en la hispana.
Texto original en castellano.