EL LA KLASIKA HISPANA LITERATURO

Gil Vicente (1465-1536)

EN ESPERANTO

Panjo, mia am' foriris,
malproksime ĝi logos:
forgesi ĝin mi ne povos,
kiel amon mi retrovos?
kiel amon mi retrovos?

Panjo, revis mi pri sonĝo
kiu trafis mian koron:
revis mi pri am-foriro
al insuloj de la maro,
ne eblas forgesi amon,
kiel amon mi retrovos?
kiel amon mi retrovos?

Mi revis, panjo, pri sonĝo
kiu trafis mian koron:
ke foriris mia amo
al lontana Aragono.
Tie mia amo logos
forgesi ĝin mi ne povos,
kiel amon mi retrovos?
kiel amon mi retrovos?
 

EN CASTELLANO

Vánse mis amores, madre,
luengas tierras van a morar.
Yo no los puedo olvidar.
¿Quién me los hará tornar?
¿Quién me los hará tornar?

Yo soñara, madre, un sueño
que me dio en el corazón.
que se iban los mis amores
a las islas de la mar.
Yo no los puedo olvidar.
¿Quién me los hará tornar?
¿Quién me los hará tornar?

Yo soñara, madre, un sueño
que me dio en el corazón:
Que se iban los mis amores
a las tierras de Aragón.
Allá se van a morar
y no los puedo olvidar.
¿Quién me los hará tornar?
¿Quién me los hará tornar?
 


Gil Vicente (1465-1536): Poeto kaj teatroverkisto naskiĝinta en Lisbono. Li verkis tiel majstre en la portugala kiel en la hispana lingvo: oni konservas 44 teatro-verkojn el kiuj 15 en la portugala, 11 en la hispana kaj la ceteraj en ambaŭ lingvoj. Li kunlaboris en la verkado de la Ĝenerala Kanzonaro de García de Resende. La poezio de Gil Vicente ricevis fortan influon de la tradicia kastilia liriko kaj de la antikvaj kanzonoj galega-portugalaj, kaj elstaras pro la simpleco, popularaj formoj kaj muzikemo de liaj esprimoj. Tiu stilo multe influos kelkaj jarcentoj poste en la nuntempa hispana poezio, speciale en la tiel nomata "Generacio de 27". Kiel teatroverkisto li evoluis de la naivaj paŝtistaj esprimoformoj al tiuj pli kompleksaj de la socia satiro kaj al certa simbolisma teatro, kiel antecedento al formuloj kaj temoj kiu karakterizos tiun de Calderón de la Barca. Gil Vicente ankaŭ montris sian talenton kiel muziko-verkisto, li komponis muzikaĵojn pri sakra stilo, en kiuj enkondukis popularaj melodioj kaj polifoniaj kantoj.

Traducción al esperanto y comentario de Antonio Marco Botella.
Traduko al Esperanto kaj komentaro farita de Antonio Marco Botella.

Otros textos de Gil Vicente (en página externa).
Aliaj tekstoj de Gil Vicente (en la hispana en ekstera retejo)