CANCIONES / KANTOJ

¿Qué idioma es éste?

Más canciones

Otros textos

En esperanto

Pliaj kantoj

Aliaj tekstoj

Índice general

VIOLBUKEDO

CECILIA (Un ramito de violetas) -- Traducción al esperanto

Edzinan vivon ŝi ŝatis fakte,
kvankam ŝia edzo ne kondutis tre takte.
Li agis ofte kun forta karaktero,
kaj ŝi plendis, ke al li ja mankas tenero.
De longe jam, ĉiun monaton,
al ŝi leteras nekonato.
Liaj tekstoj poezias
kaj ŝi, feliĉa, fantazias

       Kiu verkis poemojn por ŝi silente?
       Kiu sendadis florojn ĉiuprintempe?
       Kiu, ĉiun naŭan de novembro
       sen klariga etikedo,
       sendis al ŝi nepre violbukedon?

Ŝi foje revas kaj eĉ imagas
bildon pri la viro, kiu ŝin amas.
Kaj ŝi preferas bildigi lin tenera,
kun grizaj haroj kaj rideto sincera.
Sen scii kiu do suferas,
kaj en sekreto ŝin amegas,
Ŝi vivas plu, tagon post tago,
ĝuante tiun kaŝan amon.

       Kiu verkis poemojn por ŝi silente?...

En la vesperoj, kiam, postlabore,
la edzo venas hejmen, li gvatas ŝin esplore.
Ĉar li scias ĉion, nenion li komentas.
ŝi feliĉas do sekrete li konsentas.
Ĉar estas li la flor-sendanto,
kaj fidela poem-verkanto.
Tamen, ĉar ŝi ne suspektas,
ŝi rigardas lin kaj ŝi plu silentas.

Kanzono: Violbukedo (Un ramito de violetas)
Verkis kaj kantas: Cecilia
Tradukis: Svena Dun