Manifesto de Nunca Máis (en Esperanto)

(Tiu chi pagho uzas la surogatan ho-kodon. Por vidi ghin kun supersignoj kliku tie chi)
(Esta página usa un alfabeto sin los acentos propios del esperanto. Para ver el original, pincha aquí)

Alvoko de la galegoj al la europaj popoloj: Ni konstruu en Bruselo la oceanon de la digno (kaj la diverseco)

Galegio, autenta fina tero (Finistero) de Europo, estas la marbordo plej frapata de la petrolkatastrofoj (la nigraj tajdoj) el la tuta mondo.

Ni, ghiaj enloghantoj, eltenas la minacon de la konstanta transiro de malmodernaj petrolshipoj, kiuj navigas marghene de kontroloj kaj inspektoj. Samtempe ni suferas je sendefendo fare de la hispana administracio, kiu, malgrau chiuj gravaj akcidentoj, neniam pretigis veran krizplanon.

Post la teruraj spertoj de la shipoj Polycommander, Urquiola, Casón, Aegean Sea... alvenis la Prestige por surscenigi litere "la morton de la maro". Unu nura shipo kiu kapablis malpurigi la marbordojn el Portugalio ghis Francio, kaj kiu vershis sian tutan detruan povon kontrau unu el la lastaj virgaj strandoj en Okcidento: la "Costa da Morte" (litere, Mortobordo).

Antau tiu chi anoncita hekatombo, la galega socio diris "Neniam plu!", kaj sin mobilizis lau eksterordinara maniero.

Post pluraj monatoj la problemo plu restas nesolvita: la shipo plu fundas, vershante petrolon. La marbordoj kaj precipe la fundo de la kontinenta platformo plu plenas de petrolaj malpurajhoj.

Kaj neniu reprezentanto de la administracio surprenis sian respondecon en la tragedio.

Necesas do ke ankau en Bruselo auskultighu la krio de la loghantoj de la mondofino: "Neniam plu!".

En multaj anguloj de Europo sin kashas la sama minaco. En niaj mobilizoj ni ricevis la solidaran apogon de homoj el aliaj lokoj frapitaj de la nigraj tajdoj. El la Movado de la "Erika", en Bretonujo, ghis la civitanoj el Ancona (Ankono) en Italio.

Ni scias ke la nura kontrauveneno por la chiovora povo de la petrolo estas en la personoj mem. En la unuigo de la loghantoj de chiuj bordoj de Europo kiuj, ghis nun, suferis solaj la malfelichon de la poluado de la hidrokarbonoj.

La lukto kontrau la fuelo ne finighas en la purigado de iuj rokoj kaj de la marfundoj. La hekatombo de la Prestige montras la definitivan fiaskon de sistemo en kiu la petrolo pli gravas ol la individuoj, la popoloj kaj la shtatoj, ol la kosmo mem.

Estas nia vico, tiu de la galegoj, kiel grandaj chefroluloj de la tragedio, sin demandi pri tiu chi ordo, kaj farighi la ambasadoroj de la digno de la oceano.

Tial, el la Finistero, ni sendas tiun chi krion. Ni deziras ke la mesagho aliru chiujn terangulojn.

Ni deziras instigi grandan tajdon. Ni deziras ke chiu persono, chiu kulturo estu guto de vivo. Kaj ni deziras, la 14an de junio, inundi Bruselon por kunkonstrui la grandan oceanon de la diverseco.

Tiu chi estas la alianco de la maro, kaj jen ni estas, bordaj homoj por inventi la estonton: "¡Nunca máis!", "Neniam plu!"

(Altighas la tajdo, la dignotajdo, movighu kun ni)

Traducción/traduko: Asociación Izquierda y esperanto SAT-en-Hispanio


Volver a la página de noticias en español
Reveni al la pagho de
novajhoj en Esperanto

Volver al índice en español
Reveni al la
indekso en Esperanto