NOVAJHOJ 2003-2004

En tiu chi pagho mi inkludis dum la jaroj 2003 kaj 2004 diversajn novajhojn iel rilatajn al esperanto. La postajn vi povas trovi en formo de blogo.

En español

(Tiu chi pagho uzas la surogatan ho-kodon. Por vidi ghin kun supersignoj kliku tie chi)
(Esta página usa un alfabeto sin los acentos propios del esperanto. Para ver el original, pincha aquí)


DECEMBRO 2004


Dum venonta 2005 oni kunmemoras la kvarcentjaran datrevenon de la unua publikigado de la verko "DonKihhoto", kiu, kiel sciate, posedas version en Esperanto. La kompleta versio estis publikigita de Fundación Esperanto en 1977, kvankam estis antaue diversaj klopodoj, pri kiuj oni povas legi en jena artikolo (en la hispana). Oni povas legi du modelojn de tradukoj en tiu chi pagharo.

Hispana Esperanto-Federacio programis diversajn agadojn, inter kiuj la kunvokon de internacia desegno-konkurso por infanoj. Ekzemploj de aliaj mencioj pri tiu eldono en la hispana gazetaro: informo pri ekspozicio en la kantabra urbo Santillana del Mar, kaj ghenerala artikolo pri la traduko.


Chijare alvenis al diverslandaj kinejoj la filmo "Blade: Trinity", la tria de la serio Blade. Kurioze, la filmo enhavas plurajn elementojn en Esperanto, kun la celo montri dulingvan urbon: afishojn, konversadon kaj la aperon de televido elsendanta scenon de la filmo "Incubus", tute parolita en Esperanto. Tie chi estas trovebla artikolo en la hispana pri la rilato inter Esperanto kaj kino.


15-a de decembro: Internaciona Tago de la Libro en Esperanto. Chijare ghi havas grandan intereson en Hispanio, pro la grava rikolto de publikigajhoj eldonitaj: "El esperanto, lengua y cultura", de Antonio Valén, la traduko de "Suzana kaj la chasistoj de mushoj", de la vaska verkisto Pío Baroja, la poemaroj de Jorge Camacho au la publikigo en la kataluna kaj la hispana (krom Esperanto) de "Kun Esperanto en la tornistro", la kroniko de vojagho chirkau la mondo uzante la internacian lingvon kiel baza rilatilo.


Dum tiu chi monato oni celebras la 50jaran datrevenon de la rezolucioj de Unesko favore al Esperanto, en la Asembleo okazinta en Urugvajo. Oni povas legi la tekstojn en la hispana lingvo en la retpagharoj de la meksika kaj hispana asocioj.


Publikigita retpagho pri la figuro de Francisco Azorín, frua pioniro de Esperanto en Hispanio. Arkitekto kaj socialista deputito dum la Dua Hispana Respubliko, li ekzilighis por la interna milito kaj ekloghis en Meksiko. Li verkis Universalan Terminaron de arkitekturo, kaj Ilustritan Vortaron de Esperanto, ne kompletigitan. Adreso de la pagho: http://es.geocities.com/azorin_esperanto/index.html.


NOVEMBRO 2004


La asembleo de Indymedia en Barcelono ekuzis Esperanton kiel unu el la lingvoj de prezentado se siaj novajhoj: http://barcelona.indymedia.org/?lang=eo_EO, danke al la klopodoj de Kataluna Esperanto-Asocio.

Indymedia estas asembleeca novajhreto organizita malcentrigite, kiu havigas informojn malfacile troveblaj en aliaj regulaj medioj. Tiu barcelona estas la dua grupo de Indymedia enkondukinta Esperanton lau regula maniero: de kelkaj jaroj tion faras ankau la brazila.


La Fondajho Esperanto denove havigis ekzempleron de la Granda Vortaro Hispana-Esperanto, chifoje al la Publika Biblioteko de Avilo (Ávila). Tie chi vi povas legi kronikon de la ceremonio, kaj jene alian informon.


OKTOBRO 2004


Plu kreskas la esperanta versio de la Wikipedia (Vikipedio).

Artikolo pri la ghenerala projekto kaj la hispanlingva versio aperis en la faka kromkajero Ciberpaís, de la jhurnalo "El País". La artikolo estas legebla en la retpagho de la jhurnalisto, kaj ghi entenis mencion al nia lingvo. En posta numero aperis letero de leganto kiu atentigis pri la traktado de nia versio kvazau ekzotikajho, kvankam ghi vere estas unu el la plej aktivaj el chiuj lingvokomunumoj kontribuantaj al la projekto.

Vidu sub http://eo.wikipedia.org/.


Dum la internacia filmfestivalo Seminci (Semana Internacional de Cine), kiu chiujare okazas en la urbo Valadolido, kaj kiu ghuas grandan fakan prestighon, dum tiu chi monato oni povos spekti esperantlingvan sepminutan filmeton: "La eta knabino (au kiel oni trovas ian helpon)". Ghi estas svisa, kaj oni projekcios ghin ghuste char la chijara festivalo havos sekcion dedichitan al tiu lando.

La filmeton eblos spekti en la urbocentra kinejo Mantería. Oni dufoje dum la festivalo projekcios ghin: la 25an de oktobro je la 12 atm kaj la 29an je 7:30 ptm. Noto pri tio aperas en la oficiala retpagho kaj en la teko Invitita Lando - Kurtaj Filmoj. Ghi estas unu el la malmultaj ekzemploj de filmoj kun rilato al Esperanto.


SEPTEMBRO 2004


Nova partopreno de SATeH en la Festo de la Komunista Partio de Hispanio, kun informado pri Esperanto kaj pri la esperantista laborista movado.


Novaj libroj en Esperanto, chifoje poeziaj. Jorge Camacho publikigis samtempe du librojn de poemoj: Celakantoj, kolekton de lia poeziajhoj dum la lastaj jaroj, kaj Saturno, dulingvan poemaron, hispane kaj esperante. Jorge, kiel estas jam sufiche sciate, estas unu el la plej talentaj verkistoj el la nuntempa literaturo en nia lingvo.


AUGUSTO 2004


Du interesaj esperantistaj kunvenoj. Unue, la Kongreso de SAT en Bratislavo, Slovakio. Vi povas legi la aprobitan deklaracion, kune kun la interna rezolucio kaj alvoko kontrau la milito en Irako, tie chi.

Alia, la Europa Kongreso en Bilbao, fine de augusto. Inter la plurnombraj interesaj prelegoj, permesu ke mi menciu tiun dedichitan al la figuro de Juan Gracia, elstara euska socialista politikisto, konsilanto pri Sociala Asistado en la unua autonoma registaro dum la hispana civila milito, tre aktiva en la esperantista movado, speciale tiu ligita al la socialista movado.

En la kongreso de Bilbao prezentighis du interesaj libroj:

La kongreso de Bilbao estis tre atentata en la vaskaj amaskomunikiloj, kaj mi deziras speciale substreki la intervjuon en la jhurnalo El Correo al nia veterana kaj tre aktiva samideano Eduardo Larrouy, sekretario de la kongreso.


Dum tiu chi jaro ni kunmemoras la 50an datrevenon de la rezolucio de Unesko en 1954, kiu agnoskis la gravecon de nia lingvo. Urugvaja Esperanto-Societo kaj UEA aranghis specialan programon kies chefa agado estis la partopreno de la Societo che la Internacia Libro Foiro en Montevideo de la 27a de augusto ghis 12a setembro 2004. Pluraj amaskomunikiloj raportis pri nia lingvo, cetere tre nekonata en tiu lando.


JULIO 2004


La 19an de tiu chi monato oni kunmemoris la 125an datrevenon de la naskigho de la kunfondinto kaj gvidinto de Sennacieca Asocio Tutmonda, SAT kaj chefa propagandinto de la sennaciismo.

Artikoleton pri li oni povas legi en la pagharo de SAT-en-Hispanio. La originala versio de la artikolo estis hispanlingva. Por ekstera informo ankau povas esti utila la angla versio.

En la reto estas troveblaj kelkaj liaj tekstoj: La Manifesto de la sennaciistoj au diversaj artikoloj.


Dum la semajnfino de la 16a ghis la 18a de julio okazis en la urbeto Alcalá la Real (andaluza provinco de Jaén) la festivalo Etnosur (Etnaj Trovajhoj en la Suda Montaro). En ghi havis lokon, inter aliaj aktivajhoj, ateliero pri Esperanto, kune kun elmontrado de libroj, diskoj kaj alia materialo en tiu chi lingvo, organizita de la Esperanto-Asocio de Jaén kaj SAT-en-Hispanio.


Eldonita de SAT en 1983, la 496-pagha libro "7000 tagoj en Siberio", de Karlo Shtajner, estis tradukita al la china lingvo pere de la Esperanta versio. Ghi estos prezentita dum la Universala chijara kongreso.

Tiu chi verko priskribas la 7000-tagan restadon (dudek-jaran) de senkulpa komunista jugoslava civitano, austro-devena, en la plej achaj koncentrejoj de Siberio. Li estis arestita en Moskvo en 1936 dum li laboris de kvar jaroj en la balkana sekcio de Komintern. Karlo Shtajner (Vieno 1902-Zagreb 1992) publikigis unuafoje la libron "7000 tagoj en Siberio" en Zagrebo en la jaro 1971.

La tradukon de la originalo en la kroata (kun titolo "7000 Dana U Sibiru") al Esperanto faris Kresho Barkovich, Ghenerala Sekretario de SAT, kun la persona aprobo de la verkinto. La tradukon de Esperanto al la china faris china samideano Shi Chengtai, kun la apogo de la aktiva (malgrau lia 93-jareco) kaj sindonema japana SAT-aktivulo, Kurisu Kei.

La unua china eldono de la libro aperos en kvanto de 2000 ekzempleroj, kaj la antauparolon verkis Predrag Matvejevich. Pri tiu eldonajho kunlaboris ankau Kroata Esperanto-Ligo el Zagrebo.

La esperanta versio, kies chefpaghon vi povas vidi en http://satenhispanio.eresmas.com/SATeo.htm, estas daure havebla en la libroservo de SATeH. Recenzo estas legebla en la Esperanto-versio de la multlingva libera enciklopedio Vikipedio.


JUNIO 2004


Dum la semajnfino de la 18a ghis la 20a de junio okazis en la kastilia urbo de Guadalahharo (Guadalajara) la 13a Maratono de la Rakontoj. En la chijara maratono, dum chiu horo oni prezentis malsamajn versiojn de specifa rakonto de "La mil kaj unu noktoj". Unu el tiuj chi versioj estis rakontata en Esperanto, je la sabato la 19an, lau la versio kiun vi povas legi en aparta pagho. Tuj poste ankaŭ havis lokon seminario pri la lingvo, kun enkonduka kurseto. Dum la tuta sabato ni starigis budon kie oni montris kaj vendis librojn en nia lingvo.

La Maratono de la Rakontoj farighas danke al la partopreno de la tuta urbo, kaj sub la iniciato de la Publika Biblioteko de la urbo, kie dum pasinta jaro ni unuafoje prezentis la eldonon de la Granda Vortaro Hispana-Esperanto al neesperantista publiko.


Nova prezentado de la Granda Vortaro Hispana-Esperanto. La 29an de junio, je la 19,30, Rafaela Urueña, Profesorino pri Internacia Juro en la Universitato de Valladolid kaj eksprezidantino de Hispana Esperanto-Federacio donacis ekzempleron de la vortaro kaj de aliaj libroj al la Publika Biblioteko de la malnovkastilia urbo Palencio (Palencia).


MAJO 2004


En la kadro de la Universala Forumo de la Kulturoj, kiu okazas dum tiu chi jaro en Barcelono, la NRO Instituto Linguapax organizis sian dekan kongreson pri "Dialogo pri la lingva diverseco, dauripova evoluo kaj paco". En ghia sino la kataluna verkisto Albert Montagut prelegis pri la temo "La kontribuo de la internacia lingvo Esperanto al la supervivo de la lingva diverseco", kies tekston (en la kataluna) vi povas legi tie chi (resumo kvinlingva tie chi). Pliajn informojn en la retejoj de UEA kaj Libera Folio.


Dum la lasta semajnfino de majo okazis la Kongreso de Valencia kaj Murcia Asocioj en Cheste. 

Kaj jam akcelighas la pretigo de la kongresoj de Esperanto kiuj okazos dum venonta somero. Estas jam anoncindaj:


APRILO 2004


Chiujn jarojn la Círculo de Bellas Artes ("Beletra Cirklo") de Madrido organizas publikan legadon de la verko "Don Kihhoto", kunmemore de la datreveno de la morto de Cervantes. La ghenerala legado komencis chijare la 22an de aprilo matene kaj finighis sabate la 24an matene.

Nun vi trovos novajhon: la uzon de Esperanto en tiu agado. Ni partoprenis la 22an de aprilo, jhaude, je la 19,00 horo, per la legado de tri pecoj, el la traduko de Fernando De Diego. Vidu raporton kaj fotojn tie chi.


En la kastilia urbo de Burgos, dum pasinta 2a de aprilo, vendredo, je la 7a vespere, Rafaela Urueña, Profesorino pri Internacia Juro en la Universitato de Valladolid kaj eksprezidantino de Hispana Esperanto-Federacio prelegis hispanlingve pri la temo "Esperanto, de sus orígenes al siglo XXI" ("el sia origino al la 21a jarcento"). La prelego okazis en salono de shparkaso Caja Burgos, Placo Santo Domingo de Guzman, kaj ghi estis malfermita al la ghenerala publiko.

Je la fino oni donacis al la direktorino de la Urba Biblioteko ekzempleron de la Granda Vortaro Hispana-Esperanto kaj aliajn librojn en Esperanto.


MARTO 2004


La terura amasatenco en Madrido okazigis ondon de solidareco inter la tutmondaj esperantistoj. Vidu kelkajn mesaghojn en la retpagharo de Hispana E-Federacio.

Komunikojn kontrau tiu barbarajho publikigis interalie la asocioj SAT kaj SAT-en-Hispanio.


Sub la iniciato de s-ano Antonio Sánchez, el Kanarioj (kaj la helpo de aliaj), oni kreis forumon kaj retpaghon favora al la t.n. "skeptikismo". Per tiu vorto oni aludas movadon favoran al la racia pensado kaj celantan sin oponi al la pseudosciencoj kaj aliaj similaj tendencoj.

Tiun movadon konsistigas grupoj kiel la CSICOP en Usono, CICAP en Italio, ARP-SAPC en Hispanio (tiu ĉi lasta havas esperantan sinprezenton en sia retpagho) au la franca "zetetika cirklo".

La esperanta retpagho estas alirebla en la adreso:http://es.geocities.com/skeptikismo/ ("La TTT-ejo en Esperanto pri racio, kritikema pensmaniero, edukado kaj scienca kulturo").

Diversaj skeptikaj tekstoj en Esperanto estas alireblaj en tiu chi mia retejo.


FEBRUARO 2004


La Valencia Biblioteko akceptos de la 23a de februaro al la 30a de aprilo 2004 ekspozicion de afishoj, ilustrajhoj, desegnoj kaj pentrajhoj de la artisto Manuel Monleón Burgos, konsiderata kiel unu el la plej gravaj afishdesegnistoj de la hispana interna milito. Li estis tre engaghita en la anarhhiisma esperanta movado, kiel estas substrekite en chiuj publikigitaj biografiaj profiloj pri lia figuro (vidu kompletan biografion en la hispana). En la ekspozicio estos inkludita portreto de  Dro. Zamenhof, de li pentrita, kiu ornamas la chefsalonon de la Grupo Esperantista de Valencio.


La esperantista movado partoprenas ankau dum tiu chi jaro la festadon de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, je la 21a de februaro. Vidu deklaron de Universala Esperanto-Asocio   en la hispana lingvo.

Tiu chi Internacia Tago de la Gepatra Lingvo estas organizata de Unesko kaj ghi estas festata de antau kvin jaroj.


Europa Esperanto-Unio daurigas sian kampanjon kontrau la lingvaj diskriminacioj en Europaj organizajhoj. Teknikaj agentejoj, ne-registaraj organizajhoj (NROj) kaj privataj firmaoj, chiuj parte au plene financataj de la Europa Komisiono, dum la lastaj jaroj publikigis pli ol 700 anoncojn por postenoj je europa nivelo, kiuj ekskluzive estas rezervitaj por kandidatoj kun "English mother tongue" kaj "native English speakers". En tiuj anoncoj oni ne serchas personojn kun "bonegaj" au "tre bonaj" scipovoj de la angla lingvo, sed eksplicite kaj ekskluzive personojn kun angla gepatra lingvo.

Kiel plej fresha kaj frapa, la Delegitaro de la Europa Komisiono en Rusio jhus publikigis anoncon serchante denaskan parolanton de la angla ("preferably of English mother tongue").

La esperantista movado denuncis antau la europuniaj autoritatoj tiujn chi faktojn, kiuj montras neakcepteblan diskriminacion en la procezo de europa konstruo.


La 3an de februaro oni okazigis en la grava kulturejo Ateneo de Madrid publikan prezentadon, organizitan de Hispana Esperanto-Federacio, ene de la kampanjo de celebrado de la 100a datreveno de la kreado de la unua hispana esperantista asocio. Dum tiu agado estis unuafoje prezentita en la hispana chefurbo la Granda Vortaro Hispana-Esperanto, eldonita dum la jaro 2003.


JANUARO 2004


La 9an de januaro ni kunmemoras la 125an datrevenon de la naskigho de Vicente Inglada Ors, pioniro de Esperanto en Hispanio, elstara sciencisto en la kampo de la sismologio, membro de la hispana Regha Akademio de Sciencoj kaj militisto. Li publikigis plurajn librojn por la lernado de la lingvo esperanto kaj multenombrajn tradukojn de hispanaj beletrajhoj, inter kiuj granda kvanto da teatrajhoj de la nobelpremiito Jacinto Benavente.

Liaomaghe vi povas aliri en tiu chi retpagharo al lia biografio, al unu el liaj tradukoj (la kataluna poemo "La blinda bovino" de Joan Maragall) kaj al bildkarto de li verkita kaj entenanta lian portreton.


Grupo de esperantistoj, ligitaj al la Barata movado partoprenis en la Monda Socia Forumo kiu okazis de la 15a al la 22a de januaro en Mumbajo (Bombajo). En la retpagharo de SAT-en-Hispanio vi povas trovi la tradukon de la Charto de Principoj de la Monda Socia Forumo.


La anarkiisma Fondajho Anselmo Lorenzo publikigis en hispana lingvo la libron Memoroj de liberecano, verkitan de la kataluno, delonge ekzilitan en Francio, Alfons Martorell. La autoro, jam forpasinta, krom esperantisto li mem, estas la patro de la konata Floréal Martorell, respondeculo de la muzikentrepreno Vinilkosmo


Je la 27a de januaro estis transdonita al la regiona Biblioteko de Kastilio-La Mancho en la hispana urbo de Toledo ekzemplero de la Granda Vortaro Hispana-Esperanto, ene de la kampanjo de donacado de libroj en Esperanto al publikaj bibliotekoj, organizita de la Fondajho Esperanto danke al la helpo de malavara samideano. La donacado estis akompanata de publika prelego de prezentado de nia lingvo.


"Asocio Luca Coscioni por libero en scienca esplorado" okazigis sian 2an kongreson en Romo (Italio) de la 17 ghis la 18 de januaro.

La laboroj estis interpretataj trilingve (inklude de esperanto). La retejo de la Asocio montras ankau esperantan version.

Luca Coscioni estis trafita antau ok jaroj de amiotrofa latera sklerozo, malsano kiu lin senmovigas kaj devigas lin komuniki per vochsintezilo. La vizagho de Luca kaj la vocho de lia komputilo enkarnigas hodiau en Italio la batalon por libero en kuracado kaj en scienca esplorado, por laika shtato, kapabla ne kapitulaci al religiaj etikoj.

Asocio Luca Coscioni batalas por aprobigi novan italan leghon - jam prezentitan che la Parlamentaj Chambroj - por reglamentado de kurac-cela klonado kaj de kurace asistata fekundigo.


Kiel anoncite, de la 18a de januaro oni povas jam spekti en la hispanaj kinejoj filmon, en kiu Esperanto havas rolon: La pedalauto ("El coche de pedales"), reghisorita de Ramón Barea kaj kun la partopreno de la aktoro Álex Angulo. En ghi kelkaj roluloj estas anoj de esperantista klubo.

Krome, dum tiu chi monato oni elsendas en la hispana privata televidcheno Canal + (nur por abonintoj), la restauritan version de "La granda diktatoro", de Chaplin. Memoru ke en ghi kelkaj shildoj de la juda kvartalo estas skribitaj en (foje intence fusha) Esperanto.

Memoru ke oni povas legi eseeton pri la rilato de Esperanto al la kinarto (en la hispana) tie chi.


DECEMBRO 2003


Dum lasta 15a de decembro, la Fondajho Esperanto prezentis en la hispana urbo de Guadalahharo (Guadalajara), unuafoje por neesperantista publiko la eldonon de la Granda Vortaro Hispana-Esperanto. Tio okazis en la Publika Biblioteko de tiu urbo, antau la lokaj kaj regionaj amaskomunikiloj. La okazajho havis grandan informan sukceson, char aperis novajhoj pri tio ankau en tuthispanaj gazetoj kaj radioj.

La elekto de Guadalahharo farighis omagho al la pioniroj de la lingvo, ene de la celebrado de la 100 jaroj de la hispane organizita esperantista movado, char en tiu urbo ekzistis grupo de defendantoj de la helplingvoj, kiel sekvo de la klopodoj de Francisco Fernández Iparraguirre, enkondukinto en Hispanujon de Volapuko.

Kompreneble, la dato estis elektita por koincidi kun la Tago de la Esperanta Libro.


La projekto SAT-Kulturo, kiu kunigas diversan materialon kulturan, kongruan kun la celoj kaj agadkampo de SAT, havas nun novan adreson: vizitu ghin en www.satkulturo.de.


Dum lastaj semajnoj oni multe parolis pri la financisto kaj filantropo George Soros, pro lia opono al la politiko de George Bush kaj la publikigo de lia libro "Globaligado".

Ni profitu la okazon por memori lian patron Tivadar Soros au Teodoro Shvarc, meritplena kuneldonisto de Literatura Mondo en la 20aj jaroj, kaj ankau lian kuraghan eskapon elde la buchado de hungaraj judoj, kiun li priskribis en la libro verkita en Esperanto, "Maskerado chirkau la morto", unuafoje eldonita en Hispanio, fare de la kanaria profesoro Juan Régulo Pérez.

La libro estis antaunelonge tradukita al la angla, hungara kaj germana. Ankorau ne al la hispana, sed ni neniam perdas la esperojn.


NOVEMBRO 2003


Plifirmighas la fenomeno de la loglibroj (taglibroj, blogoj) en Esperanto. Krom la jam anoncitan de Gonçalo, kiu nun translokighis al http://gxangalo.com/blogaro/modules/weblog/index.php?user_id=7 (atentu!), oni menciu:

Kelkajn gastigas la portalo Gxangalo en http://gxangalo.com/blogaro/modules/weblog/

Vidu kolekton de adresoj en: http://www.kunteksto.com/taglibroj/index.php


Kiel anoncite, kelkaj esperantaj asocioj, inter kiuj SAT, partoprenis Europan Socian Forumon en Parizo kaj chirkauajhoj, dum la monato de novembro.

Oni povas trovi ampleksan raporton, en la pagho de SAT-Amikaro. Fotojn de la manifestacio, kun SATanoj, en pagho de SAT.

Oni organizis aron da prelegoj. Tiu de Jakvo Schram, la Prezidanto de la Plenum-Komitato de SAT, estas trovebla en jena pagho.

Kromajn dokumentojn en la paghoj de SATeH, Esperante kaj hispane.


Memortabulo al Julio Mangada Rosenörn en Kubo

La hispana pioniro de Esperanto, Julio Mangada Rosenörn naskighis en la urbo Sancti Spiritus, en Kubo, kaj tie loghis de 1877 al 1889. De antau kelka tempo, la Provinca E-Filio en Sancti Spiritus planis alfiksi memortabulon che lia naskighdomo.

La loka artisto Félix Madrigal havis la kontraktan respondecon pretigi la memortabulon, kiun la 16an de novembro 2003 estis fiksita sur la muro de la domo numero 22 en la strato Plácido.

Pliaj legindajhoj pri li kaj fotoj de la memortabulo troveblas en la oficiala pagharo de la Filio.


Eldonighis en Japanio dua libro memore al nia japana samideano Jukio Hirai, nun en Esperanto. Ghi entenas liajn artikolojn pri diversaj temoj kun rilato al Hispanio, al Katalunio kaj al nia antikva samideano Julio Mangada, sekve de lia plurjara restado en Barcelono. Oni antaue estis eldoninta libron en la japana, kiel omagho post lia forpaso en la jaro 2002. Vidu ilin tie chi.


En novembro 2003 oni elmontras novan hispanan filmon, en kiu Esperanto havas rolon: la protagonistoj parolas nian lingvon dum kelkaj momentoj; temas pri "La pedalauto" ("El coche de pedales"), reghisorita de la ankau aktoro Ramón Barea. La premiero okazis en la Filmfestivalo de Huelva.

Vi povas legi eseeton pri la rilato de Esperanto al la kinarto (en la hispana) tie chi.


OKTOBRO 2003


Dum monato oktobro okazis kunveno de la Fondajho Esperanto. En ghi oni konfirmis la enoficigon de nova Direktoro (divenu!). Sed chefe oni decidis novajn agadojn por fortigi la financan flankon de la hispana esperantista movado, per la peto de novaj subvencioj, la kontakto kun aliaj organizajhoj kaj la lancho de kampanjo por la peto de helpo al la hispana esperantistaro.

Vi povas skribi al la Fondajho al la nova retadreso fundacion()esperanto-es.net.


La majorka historiisto Xavier Margais jhus malkovris afishon eldonitan en la komenco de la Hispana Respubliko (1931), en kiu aperas la esperanta flago.

Ne temas pri esperantista sed pri laborista hispanlingva reklamilo, kun tre naiva progresema enhavo. Ghi apartenis al la sidejo de la "Centro Obrero de Bunyola" (Laborista Renkontighejo de Bunjolo, Majorko) kiu estis fermita de la ribelintoj en julio 1936. Iu bunjolano metis ghin sub doma tegmento, tio estis la kauzo ke ghi suferis, iomete rompighis, kaj estis manghata de insektoj. Ghis nun.


La verkisto Gonçalo Neves enretigis personan blogon: http://periskope.blogspot.com/

Kaj li sendis al ni jenan mesaghon: "Char temas pri blogo, ghi estos ofte ghisdatigata - minimume unufoje chiusemajne - kaj tial mi sugestas, ke vi de nun regule vizitadu ghin (se vin interesos la temoj kaj la stilo, evidente)".

Mi mem tion faros, volonte. La temoj vershajne estos interesaj; la stilo, certe.


SEPTEMBRO 2003


La asocio SATeH kunmemoras dum tiu chi monato la datreveno de la forpaso de la chilia eks-prezidento Salvador Allende. Interalie, oni jam povas ghui la tradukon kompletan al Esperanto de la lastaj alvokoj de Salvador Allende, tiu majstrajho de elmontro de lojaleco, honesteco kaj degno.

La teksto estas trovebla en la pagharo de SAT-en-Hispanio.

Oni povas legi artikolojn pri tiuj okazajhoj en la paghoj de la revuo "Le Monde Diplomatique" en Esperanto.


Jhus aperis la dua volumo de la biografio de Blas Infante, konsiderata kiel la patro de la andaluzia patrujo, verkita de la eminenta historiisto Pastro Enrique Iniesta Cano. Ene de chi tiu dua volumo oni mencias, ke Blas Infante estis ankau esperantisto kaj ech aperas la fotografajho de la UEA-membrokarto de Blas Infante de la jaro 1923. Ankau oni mencias ene de la libro la chi-sencaj studoj ellaboritaj de Juan de Dios Montoto, konata sevila esperantisto.

La 20an de septembro malfermighis en Dar-al-Farah (Vilao Ghojeco), la kampara domo apartenanta al Blas Infante, kaj hodiau sidejo de fondajho, renkontigho pri Blas Infante. Dum ghi Juan de Dios Montoto prelegos pri la temo "Koincidoj inter la penso de Blas Infante kaj Esperanto".

Pri tiu temo oni povos legi pli abunde en la numero 72a de "Gazeto Andaluzia", kiu aperos en decembro.


SAT-en-Hispanio partoprenis dum pasintaj 12, 13 kaj 14 de septembro en la tradicia festo de la Hispana Komunista Partio, kie ghi starigis propran budon, kun materialo pri Esperanto kaj pri la laborista E-movado. Vidu fotojn en la retpagharo de SATeH.


AUGUSTO 2003


Dum la Hispana Kongreso de Esperanto kiu okazis en julio en Valencio, oni omaghis la verkiston, eldoniston, aktivulon kaj multe pli Miguel Gutiérrez Adúriz, ankau konata sub la nomo Liven Dek. Temis pri iom speciala omagho, unue char ghi estis sekreta ghis la lasta momento, kaj due char ghia konsekvenco estis eldono de elektronika libro dedichita al Miguel. Vi nun povas ghui la libron, nomatan "LA DEKA LOGO", char ghi estas jam elshutebla el la eLibrejo.


Eldonighis en Japanio libro memore al nia samideano Jukio Hirai, japano kiu esploris en Barcelona pri diversaj temoj kun rilato al Hispanio, al Katalunio kaj al nia antikva samideano Julio Mangada, kaj kiu forpasis en septembro de la jaro 2002. La libro aperis jam en la japana lingvo, kaj baldau ghi aperos, pli komplete, en Esperanto, kun la titolo "Taglibro de Barcelono". En la chefpagho aperas foto de manifestacio en Barcelona, kun afisho kaj flagoj de la sindikato CNT; vidu ghin tie chi.


Sekve de la preskampanjo rilate la centjaran datrevenon de la hispana Esperanto-movado, tri samideanoj estis intervjuataj en la programo "La ínsula Barataria" de la tutnacia radio-cheno "Onda Cero". Vi povas auskulti la programon en la retpagho de tiu cheno: selektu per la serchilo la programon "La ínsula Barataria" kaj enmetu la vorton "Esperanto".

Alia intervjuo okazis en la ankau tuthispana cheno COPE (katolika radio-elsendaro).


JULIO 2003


En grava ekspozicio kiu nun videblas en grava madrida artinstitucio "Círculo de Bellas Artes", pri la Internaciaj Brigadoj kiuj partoprenis la hispanan civilan militon, trovighas en la fako "Propagando", granda, nepretervidebla afisho kiun eldonis en Esperanto la Kataluna Registaro. Vidu kopion en tiu chi pagho.

Menciinda estas ankau la apero de du fotoj, unu en la ekspozicio mem kaj la alia en la eldonita kunmemora libro, de la germana verkisto kaj esperantisto Ludwig Renn, kiu estis komandanto en la Internaciaj Brigadoj.


La asocio kiu instigas la skeptikismon, chefe pri chio rilata al pseudosciencoj, en Hispanio, ARP-SAPC (Racia Alternativo al la Pseudosciencoj - Societo por la Antauenigo de la Kritika Pensado), publikigis en sia retpagho prezentadon de si mem, tradukitan al Esperanto .


Dum la jaro 2003 oni kunmemoras la 100jaran datrevenon de la fondajho de la unua tuthispana asocio kuniganta la esperantistojn, la Hispana Societo por Propagando de Esperanto. Kun tiu motivo, en la Hispana Kongreso de Esperanto okazinta en Valencio estis aprobita agadplano por celebri la okazajhon. Ni baldau informados pri la programataj agadoj.


En la Hispana Kongreso de Esperanto okazinta en Valencio prezentighis la longe atendata Granda Vortaro Hispana-Esperanto. Ghi estis redaktita de la grava verkisto kaj tradukisto Fernando de Diego, kun posta kunlaboro redakta, revizia kaj eldona de Antonio Valén kaj Miguel Gutiérrez Adúriz, kaj ghi certe farighos referenca verko ne nur che la hispanparolanta komunumo.


Julio estos la monato de la esperantaj kongresoj, la ununuraj okazoj kiam centoj au ech miloj da diverslingvaj personoj parolas sen komunikproblemoj, sen interpretistoj kaj en egaleco. Citindaj estas kiel ekzemplo:


JUNIO 2003


Fine de la jaro 2002 okazis ekologia katastrofo che la galegaj strandoj post la rompo de la petrolshipo "Prestige". El tie fontis lauta krio "¡Nunca máis!" (Neniam plu!), kiu poste farighis la nomo de asocio batalanta kontrau la sekvoj de la nigra tajdo.

Inter la agadoj de la asocio trovighas la kunvoko de manifestacio por la 14a de junio en Bruselo, por kio ghi verkis alvokon al la europaj civitanoj. La manifesto estis tradukita al pluraj lingvoj, interalie al Esperanto, kaj estas legeblaj en la retpagho de la asocio. La esperanta versio trovighas che la fino de aparta pagho.

La teksto uzas ho-kodon. La originalan tekston (kun chapelitaj literoj) vi povas legi en la paghoj de la asocio "SAT-en-Hispanio" (rubriko Kampanjoj) kaj ankau en tiu chi retpagharo.


MAJO 2003


Publikighis la retpagho de la asocio “SATEH (SAT-en-Hispanio)”, kie vi povas trovi informojn pri tiu chi asocio, kaj pri ghiaj agadoj.


La retversio de Le Monde Diplomatique en Esperanto jam havas sian oficialan paghon kadre de la oficiala pagharo de la gazeto:

Rigardu ghin en: http://eo.mondediplo.com/


APRILO 2003


Novaj artikoloj pri Esperanto aperas en la numero 10 de “Aerogaceta”, oficiala bulteno de la Fondajho Emilio Herrera. En elstara loko aperas du paghoj rilate nian lingvon.

Longa artikolo “Un idioma verdaderamente internacional en la Navegación aérea: el esperanto” (“Vere internacia lingvo en aernavigado: Esperanto”), en kiu mi informas pri la avantaghoj kiujn havus la elekto de tiu chi lingvo kompare al la nuna elekto, la angla. Oni profitas ke Herrera mem verkis chirilatan artikolon en la 20aj jaroj. Ankau aperas du kromaj pli malgrandaj eroj: informo pri la aperigo de novajhoj rilate nian antikvan samideanon Herrera en la esperantista gazetaro (interalie en Esperanto kaj Boletín) kaj transkribo de la malneto de letero autografa de Herrera en esperanto, kiu aperis en la arhhivo de la Fondajho, kun traduko en la hispanan.

Oni inkludis ankau foton de Zamenhof, esperantan flagon, bildo de stampo en esperanto kaj bildon kun la menciita letero, kaj la tuto estas sufiche alloga.


Sennacieca Asocio Tutmonda kaj kelkaj aliaj esperantaj asocioj decidis partopreni la Europan Socian Forumon kiu okazos dum novembro 2003.


MARTO 2003


Ekis la milito! Kaj denove esperantistoj manifestacias kontrau la agadoj de la usona, brita, hispana kaj aliaj registaroj.

Post la manifestacio okazinta la 15an de marto en Madrido, la portugala verkisto José Saramago legis manifeston, kies esperantan tradukon vi jam povas legi (en traduko de Gonçalo Neves).


Dum marto 2003 disvolvighis “Toreskevedaj tagoj” (“Jornadas Torresquevedianas”) por festi la 150an datrevenon de la naskigho de la hispana ingheniero kaj sciencisto Leonardo Torres Quevedo. Ilin organizis de la Shtata Societo pri Kulturaj Kunmemoroj, la Kolegio de Konstruaj Inghenieroj kaj la Supera Konsilantaro por Sciencaj Esploroj. La kunmemoro konsistis el serio da prelegoj pri diversaj flankoj de lia agado.

Inter ili, ni havis la okazon prelegi pri la rilato de Torres Quevedo kun la lingvo Esperanto, la 20an de marto.

Pliaj informoj kaj ghenerala programo (en la hispana) estas troveblaj en la retpagho de tiu Shtata Societo.


Inter la 20a kaj la 23a de marto okazis ekspozicio “Expolingua” en la Komerca Foirejo de la Parko "Casa de Campo" de Madrido. Paralele oni organizis kongreson pri lingvaj temoj. En la Foiro partoprenis Hispana Esperanto-Federacio, per propra budo. Pliaj informoj en la retpagho de la organizantoj.


FEBRUARO 2003


Grupo da esperantaj amikoj manifestaciis dimanche la 23an de februaro matene en Madrido por protesti kontrau la agado de la hispana kaj galega registaroj pri la ekologia katastrofo kauzita de la petrolshipo "Prestige". Oni alportis kelkajn afishojn kun:

Oni ech kantis (iom mallaute) krom la gheneralan sloganon "Neniam plu" ankau la "konatan" frazon "Merdas la maro pro merda registaro".


Sennacieca Asocio Tutmonda entreprenis kampanjon kontrau la minacanta milito organizita de la imperio kontrau nigra shafo Irako. Aro da hispanaj SATanoj partoprenis la manifestaciojn okazintajn dum la 15a de februaro. 

Tie chi povas trovi la tradukon de la manifesto de SAT en la hispana.

Vi povas protesti kontrau la milito che http://snisikaw.hp.infoseek.co.jp/s/s.htm


JANUARO 2003


Hispana E-Federacio Española kaj Madrida E-Liceo Madrileño petis la Madridan Urbestraron, ke tiu chi omaghu la memoron de historia esperantisto, Julio Mangada Rosenörn, la popola generalo, per la starigo de kunmemora tabulo en la domo kie li loghis dum la 30aj jaroj, profitante la 125an datrevenon de lia naskigho, okazintan la 30an de junio de 2002.

Informojn pri tiu chi elstara esperantisto, la plej konata de la intermilita periodo en Hispanio, oni povas legi en tiu chi pagho (en la hispana lingvo).


Strato en Madrido portos la nomon de esperantisto. Temas pri strato dedichita al la urbestro de Madrido dum la hispana intercivitana milito, Cayetano Redondo Aceña, mortpafita tuj post ties fino.

Cayetano Redondo estis direktoro de la chefa socialista jhurnalo “El Socialista” kaj deputito en la Konstituanta Parlamento de la Hispana Dua Respubliko. Li tre rilatis kun la esperanta movado, chefe inter la socialistaj kaj progresemaj medioj. Post lia mortpafo li estis preskau forgesita, kaj nur jhuse oni ekfaras justecon rilate lin.

La hispana esperantista movado memoris jhus lin per la publikigo de malgranda biografio pri li en la “Boletín” de Hispana Esperanto-Federacio.


Kreita la asocio “Izquierda y Esperanto SATEH (SAT-en-Hispanio)”. Ghi grupigas aron da membroj de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) en Hispanio kaj da personoj proksimaj al idearo de tiu chi grupo.

Ghia celo estas uzi Esperanton en progresemaj medioj, kaj disvastigi la lingvon en medioj emaj al la ideoj de egaleco kaj justeco.


Redaktas Tonyo del Barrio
Iri al la indekso en esperanto
Iri al la versio en la hispana. Ankau versio kun supersignoj