CANCIONES / KANTOJ

¿Qué idioma es éste?

Más canciones

Otros textos

En esperanto

Pliaj kantoj

Aliaj tekstoj

Índice general

REZISTOS MI (Resistiré, adaptita)

DÚO DINÁMICO

Kiam restos mi enhejmigita
kaj la sof' magnete tiros min
kiam frostos viv' en kvarenteno
kaj minacos damna la Kovim'

Kiam mi malvenkos ĉiujn ludojn
kaj ne restos ajna plia lud'
kiam ĉiuj taskoj enuigos,
tamen ni sukcesos ridi plu.

Rezistos mi ĉi tiun enhejmiĝon
Ne eliros mi, por bari la kontaĝon de l' virus'
Kaj se eĉ pordo min rigardos
kaj min tentos
eltenos mi la kvarantenon
dank' al mia paperrul’.

Rezistos mi ĉi tiun enhejmiĝon
kaj ni nin sentos kore tre proksimaj per la ret'
kaj kiel la simbolo pri espero nia
Aplaŭdos ni, aplaŭdos ni!

Kiam mia hejm’ magion perdos
kaj la sofo estos mia plaĝ'
kiam koridor' fariĝos maro
kaj teraso mia vel-boat'.

Kiam tiu kaĉo foraperos
Ni revenos al la celebrad’
dume ŝirmu ni nin en la hejmo,
ni brakumojn sendu per mesaĝ'.

Rezistos mi ĉi tiun enhejmiĝon
Ne eliros mi, por bari la kontaĝon de l' virus'
Kaj se eĉ pordo min rigardos
kaj min tentos
eltenos mi la kvarantenon
dank' al mia paperrul’.

Rezistos mi ĉi tiun enhejmiĝon
kaj ni nin sentos kore tre proksimaj per la ret'
kaj kiel la simbolo pri espero nia
Aplaŭdos ni, aplaŭdos ni!

Kanzono: Rezistos mi (Resistiré)
Versio adaptita por la kvarenteno pro kronviruso COVID-19, en 2020.
La originalon verkis Manuel de la Calva, membro de la duopo Dúo Dinámico.
Tradukis kaj adaptis por la kvaranteno: Toño del Barrio kaj Manolo Pancorbo
Kantas: JoMo (Jean-Marc Leclercq). Filmis kaj muntis: Marta. Enretigis: Liven Dek.