EL LA KLASIKA HISPANA LITERATURO

¿Qué idioma es éste?

Más literatura

Otros textos

En esperanto

Pliaj poemoj

Aliaj tekstoj

Índice general

Gustavo Adolfo Bécquer

Rimo LIII

Venos re la hirundoj obskur-plumaj
fari nestojn ĉe vi, ĉe la balkon',
kaj denove flugile sur la vitron
        frapetos kun petol'.

Tamen tiuj vidintaj lantafluge
min feliĉa kaj vin en belo-glor'
kaj lernintaj parkere niajn nomojn,
        por ĉiam iris for!

Venos re lonicero grimpe rampe
kovri muron ĝardenan per feston',
kaj denove pli belos ĝiaj floroj
        en lasta taga hor'.

Tamen tiuj trempitaj en malseko,
kies gutojn el freŝa, trema ros'
ni rigardis defali larmoforme,
        por ĉiam iris for!

Venos re al orelo via flustri
susuretoj de arde ama ton';
eble, el la profunda dormo sia
        vekiĝos via kor'.

Tamen mute, fervore, surgenue,
kiel antaŭ altaro, en ador',
kiel mi vin amegis, nu, tiele
        vin amos nul person'!

Originala teksto en la hispana.
Texto original en castellano.

Traducción al esperanto de Fernando de Diego, de la libro "Kun sopira koro".
Traduko al Esperanto de Fernando de Diego, el la libro "Kun sopira koro".