EL LA KLASIKA HISPANA LITERATURO

¿Qué idioma es éste?

Más literatura

Otros textos

En esperanto

Pliaj poemoj

Aliaj tekstoj

Índice general

Luis de Góngora y Argote

Kordovo

Ho, gloraj muroj! turoj de l' genio
de digno, famo kaj majesto glora!
Ho, riĉaj bedoj kaj montar' sunora
el noblaj sabloj, sen orum-ebrio!

Ho, grandrivero de Andaluzio!
Privilegias sun', ĉiel' favora!
Ho, flor' el Hispanio! tre valora
pri plumoj, glavoj kiel pri gracio!

Se inter ruboj, musk', restaĵoj tristaj
frukta ĉar Darro kaj Genil' ĝin banas
ne nutris min pri via sorĉmemoro...

Ne indu ĉi-okuloj de vi distaj
vidon de l' turoj, mur', river', sunoro
kaj montoj, ho patrio, flor' hispana!

En español / en la hispana.

Traducción al esperanto de Antonio Marco Botella.
Traduko al Esperanto kaj komentaro farita de Antonio Marco Botella.