EL LA KLASIKA HISPANA LITERATURO

¿Qué idioma es éste?

Más literatura

Otros textos

En esperanto

Index

Romanco de la prizonulo

Maje ĝi okazis, maje,
kiam varmas la sezon’,
kaj kaniĝas la tritiko,
kaj sin levas flor-odor’,
kiam najtingal’ respondas,
al kalandrina sonor’,
kiam geamantoj iras
fari servojn al Amor’,
sed ne mi, kompatindulo,
kiu sidas en prizon’
ne sciante kiam tagas,
kiam estas nokta hor’,
krom pro birdineta kanto
ĉiufoje ĉe l’ aŭror’,
murdis ŝin arbalestisto:
Di’ lin punu kun rigor’!

Romance anónimo español (el Romance del Prisionero). Traducción al esperanto de Jorge Camacho.
Anonima hispana mezepoka romanco. Traduko al Esperanto adaptita de Jorge Camacho.
Vidu aliajn tradukojn de la sama poemo, la originalan de Fernando de Diego kaj alia versio de Toño del Barrio.
Vidu eksplikon pri la poemo kaj la diferencoj en teksto en la blogo.
Vidu la originalon en la hispana.