EL LA KLASIKA HISPANA LITERATURO

¿Qué idioma es éste?

Más literatura

Otros textos

En esperanto

Pliaj poemoj

Aliaj tekstoj

Índice general

Romanco pri Abenamar

Abenamar, Abenamar,
maŭro el la maŭra gento,
tagon kiam vi naskiĝis,
venis kiel grandaj benoj
tre favoraj sort-signaloj
klaraj signoj el ĉielo:
Kalma estis la blu-maro,
vidinda la luna kresko;
maŭro naskiĝinta tiel
ne mensogos, eĉ ne eron.

La maŭro aŭdinte tion
jen respondis kun soleno:
-Sinjoro, mi ne mensogos,
eĉ se diro de malvero
devus pagi mi per vivo
tiun mankon de sincero,
ja mi estas fil' de maŭro
kaj de kristanin' kun kredo.
La patrino mia diris
al mi ekde l' infaneco:
ke mensogon mi ne diru
ĉar ĝi estas dur-ofendo,
tial, ho reĝ'! demandu
ĉar respondos mi nur veron-

-Mi vin dankas, Abenamar,
ĉar vi montris ĝentilecon,
kiaj estas l' artaj turoj
kaj l' apudaj alt-kasteloj?

-Estas l' Alhambr', sinjoro,
la alia la moskeo,
ankaŭ tiuj Alixares
ĉiuj kun mirindaj heloj,
ĉar ĉizitaj tiel lerte
ili splendas pur-belecon.
La maŭro ĉizinta ilin
gajnis cent da ormoneroj
po la ĉiu taglaboro,
estis por li sama perdo
ĉiu tago senlabora
kiam li ne kreis belon-

-La turo alia estas
la Generalifo-revo,
palaco kun bela horto
kie nazariaj reĝoj
vivis la trankvilajn horojn
kiam floras dum somero.

-La aliaj turoj estas
el majesta reĝ-kastelo
"Torres Bermejas" nomata
pro l' kolor' el ruĝ-aspekto-

Tiam reĝ' Don Juan diris
kun tre granda ton-soleno:
-Se ci volus, ho Granado!
mi tuj estus cia edzo,
donus mi al ci Sevilon
kaj Kordovon krom dankemon.

-Edziĝinta jam mi estas,
ne vidvino, kara reĝo,
la maŭro min posedanta
amis min kun am' intenso.

Traducción al esperanto de Antonio Marco Botella.
Originala teksto en la hispana kaj alia historia traduko, verkita de Julio Mangada.
Texto original en castellano y otra traducción al esperanto, realizada por Julio Mangada