Rosalía de Castro (1837-1885)
Ĉe l' bordoj de rivero Sar
La cindr-koloraj akvoj, nudaj arboj
kaj altaj montoj ankaŭ grizaspektaj;
ruĝbruna brumo kio ĉion kovras
kaj la nubar' fluganta tra l' ĉielo;
tristec' kaj grizo sur la tero regas...
Kolor' de maljuneco!
De temp' al tempo pluvo monotona
kaj branĉ-rumoro sonas;
tra l'arboj siblas vento
kvazaŭ tenera plendo
tiel profunda kiel kordolora,
ŝajne vokante triste la mortintojn.
Sekvata de l' ĉashundo frid-tremanta,
plugist', mantelo griza,
trairas la montar' per paŝo firma;
silentas la dezerto,
nur nigras la marĉetoj inter herboj
de la ampleksa paŝtej' verd-intensa,
kie la blankaj mevoj halte knaras,
dum nigraj korvoj grakas.
De mia domfenestro,
skurgita de senbribaj elementoj,
mi, ĝoja kaj pensema, plaĉe aŭdas
la aĉan brukoncerton
al mia kor' agrabla...
Ho, plaĉa vintro-beno!
Milfoje estu vi bonvena, kara,
mia severa, sombra kamarado,
ĉu vi ne estas antaŭul' feliĉa
de milda majo kaj april' festena?
Ha! se la trista vintro de la vivo,
kiel vi de florar' kaj cefiroj,
anticipiĝus al printemp' eterna
de miaj revoj kaj plej bel-aspiroj!
En español
/ en la hispana.
Rosalía de Castro:
Brila poetino naskiĝinta en Santiago de
Compostela en 1837. Ŝi estas sendube unu el la figuroj plej elstaraj de la
Romantikismo en la galega kaj kastilia lingvoj, kies sentimentala lirikismo esprimas la
persiston en Hispanio de la romantikisma skolo dum la dua duono de la 19a jc.
Rosalía signifas la renaskiĝon de la moderna galega liriko. Ŝi
forpasis en 1885.
|