Traducciones / tradukoj

Manifesto de la 15a de marto

de José Saramago (en Esperanto)

(Tiu ĉi paĝo uzas internacian kodiĝon. Por vidi ĝin kun surogata ho-kodo kliku tie ĉi)
(Esta página usa un alfabeto con unos acentos propios del esperanto. Para verlo bien, selecciona codificación
internacional UTF-8 en el navegador. Si no, puedes verlo con un código sin acentos pinchando
aquí)

En español

Ili supozis, ke ni jam lacas de protestoj, ke ni lasis ilin liberaj por plua senbrida strebado al milito. Ili eraris. Ni, kiuj hodiaŭ manifestacias ĉi tie kaj tra la tuta mondo, similas muŝeton, kiu denove kaj refoje obstine pikas la delikatajn partojn de bruto. Ni estas, se paroli populare, klare kaj precize, por ke neniu miskomprenu, la kojona muŝo de registoj.

Ili volas militon, sed ni ne lasos ilin trankvilaj. Jen nia engaĝiĝo, ellaborita en la konsciencoj kaj anoncata sur la stratoj, kaj kies viglecon kaj aŭtoritaton (ankaŭ ni havas aŭtoritaton...) ŝancelos nek la unua, nek la lasta bombo ĵetota sur Irakon.

La gesinjoroj registoj ĉesu diri, ke ni manifestacias por savi la vivon kaj la reĝimon de Sadam Husein. Ili mensogas plenbuŝe. Ni ja manifestacias por juro kaj justico. Ni manifestacias kontraŭ la ĝangala leĝo, kiun Usono kaj ties malnovaj kaj modernaj akolitoj volas trudi al la mondo. Ni manifestacias por la pacamo de honestaj homoj kaj kontraŭ la militaj kapricoj de politikistoj tro riĉaj je ambicio kaj tro malriĉaj je inteligenteco kaj sentemo. Ni manifestacias kontraŭ la konkubeco inter ŝtatoj kaj ekonomiaj superpotencoj ĉiaspecaj, kiuj la mondon regas. La tero apartenas al la gentoj sur ĝi loĝantaj, ne al aliaj, kiuj helpe de demokratia reprezentado senhonte koruptita, ilin ekspluatas, manipulas kaj trompas. Ni manifestacias por savi la demokration el danĝero.

La homaro ĝis nun ĉiam estis edukata por milito, neniam por paco. Niajn orelojn konstante frapas la aserto, ke se ni volas pacon morgaŭan, neniu alia rimedo eblas, ol milito hodiaŭa. Ni ne tiel naivas, ke ni kredas al paco eterna kaj universala, sed se la homoj tra la historio kapablis krei aferojn belajn kaj mirindajn, kiuj nin ĉiujn edifas kaj nobligas, tiam jam estas tempo, ke ni metu manon al la plej mirinda kaj bela el ĉiuj taskoj: la senĉesa konstruado de paco. Tamen tia paco estu la paco de digneco kaj homa respekto, ne la paco de submetiĝo kaj humiliĝo, tro ofte kamuflitaj sub la masko de falsa amikeco protekta.

Jam estas tempo, ke la motivoj de forto ne superregu la forton de motivoj. Jam estas tempo, ke la pozitiva spirito de l' homaro sin fordonu unu fojon por ĉiam al forigado de la sennombraj plagoj de la mondo. En tio kuŝas ĝia alvokiĝo kaj promeso, ne en koluzio kun supozataj aŭ realaj «aksoj de malbono»

(Serene babilis Bush, Blair kaj Aznar pri dieco kaj malhumaneco, sekuraj kaj trankvilaj ĉe sia rolo de potencaj sorĉistoj, lertaj pri friponaj trukoj kaj eminente spertaj pri ĉiaj implikaĵoj de mensoga propagando kaj sistema falsado, kiam en la ovalan kabineton, kie ili kunsidis, enfalis terura novaĵo: Usono ne plu estas la sola superpotenco en la mondo. Antaŭ ol Bush povis regali la tablon per la unua pugnobato, José María Aznar haste deklaris, ke tiu nova superpotenco ne estas Hispanio. «Mi ĵuras, ke ne temas pri ĝi, George», li diris. «Ne temas ankaŭ pri mia Britio», rapide aldiris Blair, por sufoki naskatan suspektemon de Bush. «Se ne temas pri vi, kaj pri vi ne temas, pri kiu do temas?», demandis Bush. Respondis neniu alia ol Colin Powell, apenaŭ kredante la parolon de sia propra buŝo: «La publika opinio, kara Prezidento.»)

Ĉiu el vi certe komprenis, ke la antaŭan rakonton elpensis mi mem. Mi do petas, ke vi ne tro atentu ĝin. Nian tutan atenton tamen meritas ĉie sentata evidentaĵo, la plej entuziasmiga kaj feliĉa evidentaĵo de la nuna ŝtorma tempo: la sorĉistoj Bush, Blair kaj Aznar, ekster sia volo kaj propono, nur pro siaj fiaj trukoj kaj eĉ pli fiaj intencoj, naskis spontanan, nerezisteblan, gigantan, enorman movadon de publika opinio. Ĉe la vortoj «For la militon» la mondon denove trairas la krio «Ili ne pasos».

Ne estas supermezura la aserto, ke la tutmonda publika opinio kontraŭ la milito fariĝis potenco, kun kiu registoj nepre kalkulu. La militemajn ni firme alfrontas, ni diras al ili «NE» kaj se ili tamen persistos en sia ago demenca kaj ankoraŭ unu fojon ellasos la apokalipsajn ĉevalojn, tiam ni de ĉi tie ilin avertas, ke la nuna manifestacio ne estos la lasta, ke la nunaj protestoj daŭros tiel longe, kiel la milito pluos, aŭ eĉ pli longe, ĉar de nun temos ne nur pri la krio «For la militon», sed ankaŭ pri tio, ke ni batalos ĉiutage kaj ĉiuinstance, por ke la pacon oni ne plu manipulu kiel instrumenton de emocia kaj senta ĉantaĝo, per kiu oni volas pravigi militojn.

Sen paco, sen vera, justa kaj respektema paco, ne ekzistos homaj rajtoj. Kaj sen homaj rajtoj - sen ĉiu el ili senescepte - demokratio estos nenio alia ol sarkasmo, kontraŭracia ofendo, senhonta mensogo. Ni, ĉi tie starantaj, apartenas al la nova mondpotenco. Ni agnoskas nian respondecon. Ni batalos cerbe kaj kore, vole kaj reve. Ili (nun ne necesas ilin nomi) elektis la plej malbonan. Ni elektis la plej bonan.

La supran tekston eldiris José Saramago, kiel sola parolanto en kontraŭmilita manifestacio, kiu la 15an de marto kunvenigis en Madrido 400 mil homojn.
Esperantigis (el la portugala): Gonçalo Neves.