EL LA KLASIKA HISPANA LITERATURO

LLEGÓ CON TRES HERIDAS
TRI VUNDOJ TRAFIS HOMON

Miguel Hernández

EN ESPERANTO

Tri vundoj trafis homon:
l’ unua, viv’;
la dua, amo;
la tria, morto.

Tri vundoj faris trafon:
l’ unua, vivo;
la dua, mort’;
la tria, amo.

Tri vundoj trafis min:
l’ unua, amo;
la dua, morto;
la tria, viv’.

EN CASTELLANO

Llegó con tres heridas:
la del amor,
la de la muerte,
la de la vida.

Con tres heridas viene:
la de la vida,
la del amor,
la de la muerte.

Con tres heridas yo:
la de la vida,
la de la muerte,
la del amor.


"Llegó con tres heridas", poema de "Cancionero y romancero de ausencias", de Miguel Hernández.
Traducción al esperanto de Miguel Fernández Martín, publicado en el libro "Miguel Hernández, poeto de l’popolo", 1988.
Ver otra poesía, declamada, del mismo autor y traductor: "El herido".

"Tri vundoj trafis homon", poemo de la libro "Kanzonaro kaj romancaro pri forestoj", de Miguel Hernández.
Traduko al Esperanto de Miguel Fernández Martín, publikigita en la antologio "Miguel Hernández, poeto de l’popolo", 1988.
Legu kaj vidu alian poemon, deklamitan, de la sama poeto kaj tradukinto: "La vundito".