Originala literaturo en Esperanto

¿De qué va esto?

¿Qué idioma es éste?

Sobre el general Mangada (donde se explica quién es el autor de este poema)

Más literatura

Otros textos

En esperanto

Pliaj poemoj

Aliaj tekstoj

Índice general

LA MISVOJO

Post densa mallumo ekzistas abismo

Fernando Redondo Ituarte

Post densa mallumo ekzistas abismo,
        Al kiu la lingvo rapidas;
Ni semas malfidon per simpla sofismo,
        Kaj certan disfalon ni vidas.
Kaj nin ne konvinkos eĉ pruvoj po miloj,
Aŭ klaraj rezonoj, aŭ bonaj konsiloj,
Ĉar ĉiel malhelpi jam de la komenco
        Ni celas kun firma intenco.


Nur fuŝa, malbela, sen ia sukceso,
        Ni vidas nepropran laboron.
Eĉ guto acida, falante sen ĉeso,
        Doloras plej gajan la koron.
La moko, la rido, la indiferento,
Jen estas la iloj, en ĉiu momento,
Per kiuj ni provas, verŝante sarkasmon,
        Velkigi la entuziasmon.


Ni plendas kaj plendas, neniam laciĝas,
        Pri l' tempoj pasintaj pensante;
Cent horoj perdiĝas, mil horoj perdiĝas,
        Ni plendas kaj plendas konstante.
“Laboru kaj fidu!” la homoj nin petas,
“Neniam!” en ĥoro ni krie ripetas,
Obstine gruntante — neniu nin dankos,
        Sed tamen la plendoj ne mankos.


Se longa sekeco aŭ ventoj subitaj
        Velkintajn foliojn disĵetas,
Ni helpos la venton, kaj, refortigitaj,
        Ni plenan disfalon profetas.
Eĉ kiam la krizo jam estas pasinta,
Kaj fido en koron denove veninta,
Obstine ni tedas per malpropagando
        La homojn tra tuta la lando.

Fernando Redondo estis aktiva pioniro de la lingvo, en la unuaj jardekoj de pasinta jarcento, formante skipon kun lia kunulo Julio Mangada: vidu lian foton.
Tiu ĉi poemo aperis en la Esperanta Antologio. Vidu ankaŭ alian version de la poemo, kun titolo "La Gruntado", kiu aperis en Hispana Esperanto-Gazeto, numero 22, februaro 1933.